Vatin
vilaĝo en Serbio
Vatin, serbe Ватин, germane Wattin, hungare Versecvát [verŝecvAt] estas malgranda vilaĝo en Serbio en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato en municipo de Versec.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/Serbia_Vr%C5%A1ac.png/220px-Serbia_Vr%C5%A1ac.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/40/Vrsac_mun.png/320px-Vrsac_mun.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/Vatin%2C_main_street_and_Orthodox_church.jpg/290px-Vatin%2C_main_street_and_Orthodox_church.jpg)
Bazaj informoj
redakti- 45° 14′ 05″ N 21° 14′ 36″ O / 45.23472 °N, 21.24333 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 14′ 05″ N 21° 14′ 36″ O / 45.23472 °N, 21.24333 °O (mapo)
- Areo: 16 km²
- Alto super marnivelo: 82 m
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 26337
- Telefonprefikso: +381 13
- Aŭtokodo: VŠ
Situo
redaktiVatin situas proksime de la rumana landlimo, rivero Moravica kaj aŭtovojo E70.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. Sekvis dominado de romianoj, hungaroj, turkoj. Poste la loko estis senhoma. Ĝis Traktato de Trianon Versecvát apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la vilaĝon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Vatin 250 homoj, (133 serboj (53 %), 67 hungaroj (27%), 12 jugoslavianoj, 10 rumanoj, 5 germanoj kaj aliaj).