Bad Tennstedt

komunumo en Turingio, Germanio

Bad Tennstedt [bat TENŝtet] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Unstrut-Hainich de la federacia lando Turingio, kaj krome estas la administra centro de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2504 loĝantojn.

Bad Tennstedt
Blazono
Bad Tennstedt (Germanio)
Bad Tennstedt (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Unstrut-Hainich
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Bad Tennstedt
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036041
Poŝtkodo 99955
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 5822
Aŭtomobila kodo UH
Oficiala Municipokodo 16064004
Politiko
Komunumestro Jörg Klupak
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 2504 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 9′ N, 10° 50′ O (mapo)51.15388888888910.837222222222Koordinatoj: 51° 9′ N, 10° 50′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 172 m
Areo 27,27 km²
Oficiala retejo https://www.badtennstedt.de/
vdr

Historio redakti

Multaj trovitaĵoj sur la teritorio de Bad Tennstedt atestas ke jam ekde la frua ŝtonepoko setliĝis homoj tie ĉi.[1] Ekde 1875 okazis ĉiam sistemaj arĥeologiaj elfosadoj. Tiel oni trovis tombmonteto (kiu forigitis en 1888) sur kalkaltebenaĵo ĉe la grundo Am Gericht, en kiu estis entombigita junulino etendigita kaj surdorse kuŝigita. Inter la trovitaĵoj estis ceramikaj restoj kaj rompitaĵoj de torkoj kaj sukcenaj ornamaĵoj.[2]

La favora kaj strategia grava situo de Tennstedt naskigis la tradicion ke en la frua mezepoko ekzistis reĝa kortego. Oni pensas ke el tiu bieno evoluis du fortikaĵoj: ili troviĝis sur du najbaraj altebenaĵoj dekstre kaj maldekstre de la stratofinoj en norda direkto. La tennstedt-a akvokastelo havis sian gravecon estante parto de la unuiĝstrato Eisenach-Weißensee-Neuenburg ĉar ĝi estis por la turingiaj landgrafoj la ĉefa vojo al sidejoj siaj. De la tennestedt-aj burgoj apenaŭ troveblas restaĵoj ĉar la ŝtonoj uzitis por konstrui la urbomuron.[3]

La unua mencio estis en donacdokumento el la jaro 772 laŭ kiu la bieno transdonitis de kleriko nome Alwahlah al la Abatejo de Fulda. El la jaro 775 menciindas donacdokumento de Karlo la Granda al la Abatejo Hersfeld.

Ekde la 13-a jarcento disponas Tennstedt pri urba konstitucio. En 1419 la anoj de la antaŭurbo Osthöfen ankaŭ gajnis la urbajn privilegiojn. La muraro kun kvar pordegoj, hodiaŭ urba emblemo, konstruitis ne antaŭ la tempo inter 1448 kaj 1483 estante dumfinkonstrue jam strategiteĥnike eksmoda. Inter la jarcentoj 14-a kaj 17-a estis Tennstedt unu el la kvin tiel nomitaj izatidaj urboj de Turingio al kiuj ceditis la rajto komercadi per tinktura izatido kiu liveris la gravan kolorigon indigo ĉefe por la tekstilproduktantoj.

Kiel parto de Administradujo Herbsleben la urbo donitis okaze de la t.n. Lepsika separkontrakto (1485) al la Duklando Saksio de la Albertidoj. Post la malvenko de la Ernestidoj dum la Ŝmalkalda milito en 1547 Tennstedt restis daŭre ene de la albertidaj teritorioj: ili eknomitis tiam Elektoprinclando Saksio. Princelektisto Aŭgusto cedis en 1554 en la Kontrakto de Naumburg la Administradujon Herbsleben sen la urbo Tennstedt[4] al la Ernestidoj. De tiam Tennstedt estis parto de la albertida Administradujo Langensalza. Estante parto de la princeletujo saksa la urbo nomumitis en 1657 sidejo de distrikta administrado. Ĝi estis la unusola komunumo kiu senpere nur dependis de la Distriktejo Tennstedt.[5]

Dum la trupa enloĝigo dum la Sepjara milito la anoj ne malmulte suferis. En 1800 malfermis en Tennstedt fabriko pri salpetro, en 1828 fabriko pri papero. En 1811 la malkovro de sulfuro-fonto ege helpis al la ekfloro ekonomia: en 1812 kreitis kuracbanparko kaj la unua kuracbandomo. Venado de gastoj komenciĝis en 1813. Johann Wolfgang von Goethe alvenis en la 24.7.1816 kaj restis ĉ. 7 semajnojn surloke. Tiam li malfinis la korektadojn por la verko Reinecke Fuchs kaj koniĝis kun Cölestin August Just kaj la Homero-fakulon Friedrich August Wolf. Dum multaj rondiradoj li pli kaj pli lernis pri la urbo kaj ties medio. De la karstaj fontoj li ĉerpis inspiron pri sia idearo koncerne kolorojn.[6] Ne antaŭ la fino de la 19-a jarcento oni klopodis pliatrakciigi la urbon per la konstruo de aliaj kuracbanaĵoj kaj pensionoj: tamen la tipa arĥitekturo kuracbana ne transpaŝis la straton.[7]

Post la prusiigo en 1816 Bad Tennstedt estis ĝis 1944 parto de Landdistrikto Langensalza en la prusia Provinco Saksio. En aprilo 1945 la urbo liberiĝis fare de la Usona Armeo antaŭ okupado fare de sovetiaj trupoj en la komenco de julio 1945. Dum la Ribelo en GDR en 1953 paroĥestro kaj superintendanto Gerhard Sammler postulis publike antaŭ 500 homoj sur la ĉefa bazarplaco ke la maldemokratia GDR-registaro abdiku kaj vere libera balotado okazu.[8] La kolektiĝintaj kuraĝuloj ĥore recitis la tekston de La kanto de l' germanoj antaŭ prediko paroĥestra kaj fina kantado de la eklezikanto Nun danket alle Gott. Memkompreneble la sovetianoj deklaris ankaŭ Bad Tennstedt zono eksterordinara danĝerstato kaj la ĉefribelantoj arestitis.[9]

Famuloj rilataj al la urbo redakti

Referencoj redakti

  1. Paĝoj pri la prahistorio de Bad Tenntstedt, sur la pagoj de Kultur- und Heimatvereins Bad Tennstedt. Arkivita el la originalo je 2020-12-04. Alirita 2021-06-26.
  2. Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer. Vorchristliche Kultstätten und Kultverdachtsplätze in Thüringen. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 137.
  3. Köhler, p. 245-246.
  4. Carl Friedrich Göschel: Chronik der Stadt Langensalza in Thüringen. Band 2. s. n., s. l. 1818, p. 207-208
  5. Landeshauptarchiv Sachsen-Anhalt: Findbuch zum Bestand. D 48. Kreisamt Tennstedt. 2011, (PDF; 902 kB).
  6. Sabine Spitzer: "Schon Goethe lobte die Heilkraft des Schwefelwassers", Thüringer Allgemeine, 8.3.2017, p. 15
  7. Art. Bad Tennstedt. Ĉe: Hans Joachim Kessler: Heilendes Wasser und sprudelnde Quellen. Begegnung mit historisĉen Bädern in Thüringen. E. Reinhold, Altenburg 2001, ISBN 3-910166-44-X, p. 46–51.
  8. Der Schrei nach Freiheit. 17. Juni 1953 in Thüringen. Ekspozicio de Fondaĵo Ettersberg ĉe Turingia Landa Parlamento, junio 2012
  9. Raporto de la policistoj, 29.6.1953

Eksteraj ligiloj redakti