Vikipedia diskuto:Forigendaj artikoloj

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch in topic Forigmanio

Kial ne uzi ankaŭ ŝablonon? redakti

  • La anglalingva Wikipedio uzas inter multaj aliaj la ŝablonon en:Template:delete kiel rapidan manieron trovi forigendajn artikolojn. Legu detalojn komencante ĉe en:Category:Candidates for speedy deletion. Enmeto de {{{delete}}} ne aŭtomate signifas forigon de artikolo, la proceduro iomete malsamas kompare kun e-lingva Vikipediio.
  • Tamen oni povas trovi la forigendajn artikolojn rapide per diversaj metodoj ankaŭ per *Kio ligas al en:Template:Delete.

Propono redakti

  • Havi similan ŝablonon (kaj alidirektigojn) ekzemple Ŝablono:Forigu, Ŝablono:Delete, Ŝablono:Forviŝu.
  • La ŝablono enhavu unu parametron kie oni povas skribi la kialon kaj eventuale ankaŭ sukskribi. La uzo tiam estus ekzemple: **{{{forigu|entenas nur provoj de vizitanto nek rilatantaj al la titolo nek al alia temo}}}

Helpiloj redakti

Ĉu forigi forigitajn artikolojn? redakti

Tiu ĉi paĝo iĝas malbone superrigardebla. Mi vidas du eblojn konservi ĝian klarecon:

  • forigi ĉiujn menciojn de forigitaj artikoloj (pli precize: ĉiujn administre traktitajn informojn)
  • meti iun markon, kiu signifas, ke la informoj super ĝi jam estis traktitaj de administrantoj. Por tio povus servi ekzemple divido en du ĉapitrojn "=Traktitaj informoj=" kaj "=Traktotaj informoj=". --Ismo 23:42, 30. Jan 2005 (UTC)
Nu, mem-evidenta tria ebleco estas preni la menciojn de jam forigitaj artikoloj kaj movi ilin al iu "arĥivo de proponoj pri forigado", kiel faras kelkaj aliaj Vikipedioj (ekz-e en:Wikipedia:Archived delete debates).
--VerdLanco (diskutu) 11:07, 16. Feb 2005 (UTC)

Ĉiu havu ŝancon plibonigi dum ... redakti

Mankas indiko de tempo dum kiu proponita artikolo restu en la listo antaŭ forigo. Ĉar ni estas malgranda kunlaborantaro, ĝi ne estu tro mallonga. Unu monato estus praktika solvo. --Montanesko 17:21, 17. Mar 2005 (UTC)

Proceduro redakti

Mi proponas, ke ĉiu forigpropono aperu kaj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj en la artikolo (per la ŝablono {{forigu}}. -- Robert Weemeyer 10:22, 10. Mar 2006 (UTC)


Forigado de "artikoloj el tombejo" redakti

Vikipediisto:Petr Tomasovsky skribis:

Se neniu redaktos Kategorion:Artikolo el tombejo, la unufrazaj artikoloj el tiu kategorio estos forigitaj.

Mi kontraŭas tiun ĉi manieron proponi forigon de multaj artikoloj. Kategorio ne ebligas diskuton. Bonvolu unuope listigi la forigendajn artikolojn ĉi tie kaj aldoni kialon. -- Robert Weemeyer 22:58, 14. Mar 2006 (UTC)
Ankaŭ mi kontraŭas. Pluraj el la tieaj artikoloj estas sufiĉe informplenaj. Oni povas unuope diskuti ĉiujn forigojn ĉi tie. Marcos 10:08, 16. Mar 2006 (UTC)

Forigmanio redakti

Estas freneza manio forigadi artikolojn nur pro tio, ke ili estas mallongaj. En ĉiuj enciklopedioj ekzistas tiaj artikoloj, ĉar ofte estas malmulte konate. Sed tio ne estas motivo elĵeti iun aŭ ion el la historio. Se ies nomo kaj verko transvivis 7 jarcentojn (Ricardo de Walingfard), tiu homo superas nin ĉiujn, kaj ni lin likvidu nur pro tio, ke ni estas nesufiĉe kleraj por skribi pri li? Se iu informo restis en Enciklopedio de Esperanto (1935) en unu frazo kaj nenion alian ni scias, ĉu pro tio ni elĵetu la aferon el nia movada historio (Rudolf Foltánek)? Same estas kun la nuntempaj mortintoj: se pri ies morto informas la revuo Esperanto, certe temas pri grava esperantisto, sed pri tiaj ofte informas malgravuloj, kiuj scias pri la persono nenion. Pro tio ni forgesu la tutvivan laboron de tiu persono? Multaj el la "unufrazuloj" estas pli gravaj ol "unupaĝuloj", sed ili ne trovis same bonan sekvanton, kiu kapablus priskribi ilian verkon. Mirek, 23-an de junio 2006.

Mi ĝenerale estas ankaŭ kontraŭ troa forigmanio; do mi bone komprenas viajn zorgojn. Tamen, ni bezonas iun regulon por la graveco, kiun esperantisto devas atingi antaŭ ol meriti artikolon. Mi faris proponojn sur Vikipedia diskuto:Reguloj pri forigado. Tralegu la tiean diskuton, kaj komentu tie. Marcos 10:17, 24. Jun 2006 (UTC)
Mi ne volas forigi iun ajn artikolon pri iu temo indanta artikolon. Tamen, ni havas tro iom da artikoloj kiuj sekvas la formon "Scott STARKEY estas usona esperantisto kaj fakdeligito pri ĵonglado." Eble, la personoj estas interesaj kaj gravaj, tamen ĉi tiaj artikoloj estas mokindaj. Multaj (proksime al 600) artikoloj estas en la Kategorio:Forigendaj artikoloj. Mi celas tranĉi tiun kategorion almenaŭ al unu-paĝa. Mi volas listigi la artikolojn ĉi tie se ili estas ja forigindaj aŭ mi ne eblas aldoni plu la artikolon. Mi volas aldoni informon se oni povas savi la artikolon. Mi ankaŭ volas forviŝi la {{Forigu}}-ŝablonon se la artikolo ja ne estas foriginda. Ĝi ne estas "Forigmanio" sed grava kaj valora polurado-projekto. -- Yekrats 10:46, 24. Jun 2006 (UTC)
Miroslav Malovec (Mirek) pravis en tio ke ofte bonas atendi kaj pli fosi je pliaj informoj kaj referencoj. Pri Rikardo de Walingfard la unua esperantlingva artikolo simple estis iom frua, intertempe la teksto estas tute deca artikola ĝermo de ses plenaj frazoj kaj du ilustraĵoj, kaj nun ekzistas 10 alilingvaj artikoloj el kiuj ankoraŭ eblus ĉerpi pliajn informojn. Kaj eĉ pri Rudolf Foltánek mi nun (en 2023, seksep jarojn por la notoj en 2006) sukcesis kunskrapi kvar referencojn, kaj vastigis la malmultajn informojn al artikola ĝermo de kvar plenaj frazoj (se oni volus, oni povus ankaŭ disigi la frazojn al kvin aŭ ses, sed tio ne faras diferencon - kvar frazoj plene sufiĉas por artikola ĝermo). Tiel la du ekzemplaj artikoletoj klare estas pli ol kritikinda unufraza ĝermeto laŭ la modelo "Sinjoro X estas usona esperantisto", kaj aparte pri la teksto pri R. Foltánek estis bone tiom longe atendi: mi neniam atentintus pri la tro mallonga noto de EdE, se mi ne hazarde vidintus la noton ĉi tie. Se la teksto jam estintus forigita, ĝi ne havintus ŝancon esti atentata kaj plivastigata. ThomasPusch (diskuto) 16:02, 24 sep. 2023 (UTC)Reply

Vikipedio:Uzantoskatolo/Interesoj redakti

Hej! Kial iu volas forigi tiun artikolon? Se ĝi estas forigita, multaj personaj paĝoj aspektos strange, ĉar ĉiuj ŝablonoj estus ankaŭ forigitaj, ĉu ne? Ĉiu rajtas prezenti siajn opiniojn kaj la skatoloj estas tre taŭga rimedo! Internaciulo 16:48, 17. Aŭg 2006 (UTC)

Tuj forigindaj: kopirajto redakti

Ĉu inter la kialoj por tuja forigo ne estu ankaŭ ago kontraŭ kopirajto?--Ziko 12:04, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Tamen ofte ne estas tuj klare, ĉu vere temas pri kontraŭ-kopirajta ago aŭ ne. Aldone, ofte sufiĉas simple foirigi kopirajtproblemajn erojn el artikolo. Do tuja forigo ne ŝajnas al mi bona regulo. Eble unutaga tempolimo. Marcos 15:21, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Kion signifas "bugzi"? redakti

Vidu sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2009/Januaro-Marto, serĉo de "unutaga tempolimo". --Lu 22:45, 26. Feb 2009 (UTC)

Aŭtomataj tradukoj redakti

En la regularo mankas kazo, kiu pli kaj pli oftiĝas lastatempe: la forigo de komputile tradukitaj tekstoj. Mi proponas, ke tiaj tekstoj povas esti forigitaj, se dum unu semajno post la anonco neniu ekpoluris ilin. --PaulP@diskkont 10:18, 1. Jun 2009 (UTC)

Saluton, Paŭlo. Mi subtenas ĉi tiun aldonon al la regularo, sed kun aldoneto. La artikola kreinto konvene estu informita pri la foriga propono. Tiam li havas la ŝancon mem plibonigi la artikolon. Kore --Tlustulimu 14:01, 1. Jun 2009 (UTC)
Mi plene samopinias kun vi. Sed ĉu tiu aldono ne validu por ĉiuj specoj de ne-tuj-forigindaj artikoloj? Ankaŭ ĉe ĝermeto mi kutimas averti la verkinton. --PaulP@diskkont 14:14, 1. Jun 2009 (UTC)
Mi proponas meti aldonan kondiĉon: la paĝo povas esti tiel forigita nur se tute forestas ne-robotaj redaktoj en ĝia historio. Maksim 20:55, 1. Jun 2009 (UTC)
Ĉar post pli ol unu semajno ne venis pliaj proponoj, mi aldonis frazeton en la regularo sub "Unusemajna tempolimo". --PaulP@diskkont 07:10, 9. Jun 2009 (UTC)

Paĝo pri propono redakti

Mi proponas uzi Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj por la forigendaj pagoj ĉar ĉi tiu estas paĝo enhavantaj regulojn pri forigado. Kion vi pensas? --→ Airon 15:20, 25. Jun 2010 (UTC)

Ni havas Vikipedio:Reguloj pri forigado. Ankaŭ laŭ mi, oni ne bezonas enmeti la regulon en du paĝoj. Iam, mi vidis iun proponon de vi por VP:FA, kun ŝablono por enmeti la tempolimoj de la forigado... Ĉu ĝi jam estas kompleta? CasteloBrancodiskuto 05:21, 27. Jun 2010 (UTC)
Do, Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Proponoj kaj reguloj enmetitaj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj estas forigendaj, laŭ mi.
Pri la ŝablono: Ne, mi forgesis ĝin. Kiam mi havas pli da tempo mi ekos plibonigi ĝin :) --→ Airon 06:40, 27. Jun 2010 (UTC)

Novaj forigproponoj: ĉu supren ĉu suben ? redakti

Ŝajnas ke konfuzige novaj forigproponoj aperas jen supre jen sube de la paĝo laŭ bontrovo de la enmetanto. La instrukcio instigas meti ilin suben. Tamen multaj kunlaborantoj nature emas enmeti lastan proponon supren. Mi opinias ke ni faru decidon pri tio. Persone mi preferas ke novaj proponoj aperu en la supro de la paĝo. Arno Lagrange @ 06:07, 17. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, mi estis verkanta ŝablonon, kiun oni enmetas per nova sekcio (&action=edit&section=new&preload=Ŝablono:NomoŜablono) sed aktuale mi forlasis. Tiu ŝablono helpos administrantojn, por forigi ĝin. --→ Airon 08:59, 17. Aŭg 2010 (UTC)
La novaj forigoproponoj estu supre, ĉu ne? Sed nun la paĝa komenco aspektas tute fuŝigita. Iel ĝenas la larĝa kesto, kiu enhavas la ligilojn al malnovaj forigoproponoj. Mi proponas, ke ni finfine difinu la aspekton, eble per ŝablone uzata subpaĝo kaj tiam protektu tion. Daŭra rearanĝado de la paĝo ne multe helpas al la vikipedio. - Mi ja ĵus forigis la misuzitan tabelan kodon por iom aranĝi la komencan parton de la paĝo, ĉar tio tute malbone aspektis. Amike --Tlustulimu 20:58, 21. Aŭg 2010 (UTC)

Fuŝaj proponoj redakti

Saluton. Lastatempe kelkfoje aperis ĉi tie fuŝaj proponoj. Ĉu la proponantoj ne antaŭrigardis la aldonon? Se jes, kial? --Tlustulimu 15:56, 24 Maj. 2011 (UTC)

Arkivo redakti

Saluton. Mi ĵus metis multajn plenumitajn proponojn en arkivojn. Ĉu la ne plenumitaj proponoj estu en la samaj arkivoj, ĉu en apartaj? Amike --Tlustulimu 09:31, 16 Jun. 2011 (UTC)

Kial du arkivoj? redakti

Kial ni uzas, eĉ samtempe, du arkivojn?

  1. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/Monatonomo_jaro
  2. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/ArkivoNumero

Kaj kien ni arkivigu la proponojn? --KuboF (diskuto) 04:27, 12 Nov. 2012 (UTC)

Ĉu vere neniu opinio? Laŭ mi ekzistu nur arkivo laŭ monatoj. --KuboF (diskuto) 20:46, 26 Feb. 2013 (UTC)
Mi pensas, ke laŭmonata arkivo sufiĉas. Sed kiel ni traktu la neplenumitajn forigojn? Ĉu ili aperu en la sama arkivo kiel la plenumitaj? --Tlustulimu (diskuto) 08:11, 27 Feb. 2013 (UTC)
Mi preferas ke plenumitaj kaj neplenumitaj estu en la sama arkiva paĝo. Mi argumentas per plia facileco de arkivado. --KuboF (diskuto) 12:10, 27 Feb. 2013 (UTC)

Forigendaj dosieroj? redakti

Ĉu ĉi tie estas la ĝusta loko por "Forigendaj dosieroj"? Miaopinie tio troŝarĝigas lokon por "Forigendaj artikoloj". --Dominik (diskuto) 09:03, 26 Jul. 2013 (UTC)

Iom da ili povus esti kunigataj per samaj kialoj aŭ alŝutintoj, ĉu ne? Kaj mi volus regulojn de "TUJ" havi plimulte kialojn kiel "peto de la alŝutinto" kaj "identa kopio de la Vikimedia Komunejo".--Salatonbv (diskuto) 09:24, 26 Jul. 2013 (UTC)
Ja ankaŭ mi volus havi pli bonan procedon por tio, sed ĝis nun ni ĝin ne havas. Se ni povas interkonsenti pri io, mi ĝojos uzi ĝin. darkweasel94 09:30, 26 Jul. 2013 (UTC)
Jen estas mia propono en VP:TUJ#Dosieroj, bildoj, plurmediaĵoj. Kion vi pensas? Bonvolu korekti la lingvon se estas eraroj.
D3 nekonata dosiero
Forigata povas esti bildo, al kiu mankas informoj pri aŭtorrajtoj, licenco, aŭtoro kaj/aŭ fonto dum sep tagoj ekde kiam la ŝablono {{Nekonata}} estas metita kaj letero estas sendita al la alŝutinto.
--Salatonbv (diskuto) 10:12, 26 Jul. 2013 (UTC)
Prefere ni tion diskutu en Vikipedia diskuto:Regularo pri tuja forigado, eble ĝin atentas iuj, kiuj ne atentas tiun ĉi paĝon. darkweasel94 10:50, 26 Jul. 2013 (UTC)
Dankon darkweasel94 por movi la diskuton al la taŭga loko. Parenteze mi eraris mian komenton pri "identa kopio de la Vikimedia Komunejo", kiu jam estas en la kialo de D1.--Salatonbv (diskuto) 11:16, 26 Jul. 2013 (UTC)

Ĉu apartan paĝo por dosieroj? redakti

Ĉu ni eble kreu apartan paĝon por proponoj por forigi dosierojn? Ŝajnas ke frutempe estos tiu ĉi paĝo superplenigita je dosier-proponoj... --KuboF (diskuto) 15:09, 28 Jul. 2013 (UTC)

  1.   Por: darkweasel94 15:59, 28 Jul. 2013 (UTC)
  2.   Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:01, 28 Jul. 2013 (UTC)
  3.   Por: PaulP@diskkont 19:05, 28 Jul. 2013 (UTC)


Bone, estas subteno. Ĉu eble distingi inter artikoloj, dosieroj kaj paĝoj de ĉiuj aliaj nomspacoj (kategorioj, ŝablonoj, ktp.)? Nuntempe do 3 diversaj paĝoj? Krome, mi ŝatus alinomigi tiun ĉi paĝon al Artikoloj por forigo ĉar ne ĉiam temas pri forigendeco (eventuale proponu pli bonan nomon, mi ŝatus Artikoloj proponitaj por forigo sed tio estas tro longa). --KuboF (diskuto) 19:33, 28 Jul. 2013 (UTC)

Ĉu "forigindaj" anst. "forigendaj"? PaulP@diskkont 19:35, 28 Jul. 2013 (UTC)
Mi ne certas, ĉu plia distingo estas necesa ĉe nia nuntempa kvanto da ne-dosieraj forig-proponoj; se tiu kvanto iam kreskos, ni povas evidente denove diskuti. Se oni alinomigos tiun ĉi paĝon, prefere oni faru same pri "ŝlosendaj", "kunigendaj", ktp. paĝoj. darkweasel94 19:51, 28 Jul. 2013 (UTC)

  Farite Mi ĵus kreis Vikipedio:Forigendaj dosieroj, la nomojn mi lasis laŭ la malnova skemo. --KuboF (diskuto) 09:12, 29 Jul. 2013 (UTC)

Pli rapida procedo por forigi neuzatajn ŝablonojn? redakti

Kiel mi nun vidas, oni aplikas la samajn kriteriojn por neuzataj (aŭ ne plu uzataj) ŝablonoj kiel por artikoloj? Ĉu ne ni volas prirapidigi la forigon de ŝablonoj, ĉar ofte la decido estas klara kaj evidenta? Alaŭdo ۩ 12:31, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

Jes estus bona ideo. --pino (diskuto) 14:24, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
Kian sistemon vi proponas? Mi ne pensas, ke ili estu tujforigendaj. Kion mi povus imagi, estas la sama sistemo, kiu uziĝas en la anglalingva Vikipedio: se paĝo ne estas tujforigenda, sed la forigo estas verŝajne ankaŭ ne kontraŭota, tiam eblas "proponi forigon" (en:WP:PROD). Tia paĝo estos forigita sep tagojn post la enmeto de tia ŝablono, sed ĉiu uzanto povas forigi la ŝablonon kaj poste ne plu eblas uzi tiun procedon - necesas meti la paĝon en la forigendajn artikolojn, t.e. tiu nova procedo estus uzebla nur unufoje por ĉiu paĝo. darkweasel94 14:43, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
Tia sistemo kia estas en la angla Vikipedio ŝajnas al mi bona. Sed bezonatos krei iun atentigilon por ŝablonoj kiuj intence ne estas "uzataj", do ekz. estas uzataj nur kun subst: - tiaj ŝablonoj estas utilaj, sed per statistiko tio ne videblas. --KuboF (diskuto) 10:08, 2 Aŭg. 2013 (UTC)
Tiaj aferoj estu normale en la dokumentado. darkweasel94 18:18, 2 Aŭg. 2013 (UTC)
Kion vi pensas pri la jena regulo:
  • Ŝ1 Sen profito aŭ duobla enhavo
Ŝablono sen reala celo, kiel neuzita, malaktuala, duobla sen pravigo aŭ aparta utileco de ekzistantaj ŝablonoj, kiuj estus facile anstataŭotaj dum sep tagoj ekde kiam la ŝablono {{Evitinda}} estas metita, aŭ kiuj estus jam anstataŭitaj.
Bonvolu korekti la preskribon se mia esperanto estas stranga.--Salatonbv (diskuto) 01:49, 14 Sep. 2013 (UTC)

Eble mia lasta redakto en la artikolo meti {{forigu tuj}}-on estis ne tre bona. Mi provis halti demetadon de {{forigu}}, sed ĝi denove estis demetata. Ĉu iu povus ŝanĝi la {{forigu tuj}}-on al la originala {{forigu}} kaj ŝlosi la artikolon ĝis la forigo se necese? --Salatonbv (diskuto) 21:32, 1 Aŭg. 2013 (UTC)

  Farite dankon, KuboF! Mi nur miskomprenis la antaŭan sekcion. --Salatonbv (diskuto) 21:49, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

La rezulto de ĉi tiuj proponoj estas   Ne farite (ne forigitaj). Estas ne kontraŭaĵo dum kelke da semajnoj ekde la lasta redakto (alidirektigo) al la artikoloj laŭ la diskuto. Do, mi petas al administranto, ke fermu la forigdiskuton, ĉar mi pensas ke ne-administranto ne rajtas.--Salatonbv (diskuto) 23:44, 11 Sep. 2013 (UTC)

  Farite de KuboF estis la procezo. --Salatonbv (diskuto) 22:39, 6 Okt. 2013 (UTC)

La serio de artikoloj forigproponitaj de Uzanto:Jean-François Clet estas tre granda. La principo ŝajnas unika, do ĉu oni volas unuigi la sekciojn?--Salatonbv (diskuto) 13:29, 7 Aŭg. 2014 (UTC)

  Farite--Salatonbv (diskuto) 03:29, 10 Aŭg. 2014 (UTC)

Peto redakti

Mi, se mi volas ion kontribui, tion momente devas fari per poŝtelefono, ĉar mi daŭre vojaĝas... Vojo iom malkomforta, kiun mi ne tro ŝatas. Kiam mi laste volis voĉdoni, mia noto tute ne saviĝis. Mi volus peti ke iu ĉe komputilo povus arkivigi iujn jam deciditaj temojn, ĉar mi supozas ke la paĝo simple tro grandas, tro pezas por mia poŝtelefono. Aidas (diskuto) 08:20, 4 maj. 2023 (UTC)Reply

  Komento: Mi ĵus arkivigis multajn temojn. Reprovu nun. — Super Nabla🪰 12:16, 4 maj. 2023 (UTC)Reply
@Aidas (mi forgesis helikumi vin) — Super Nabla🪰 13:42, 4 maj. 2023 (UTC)Reply
Malfruan dankon! --Aidas (diskuto) 11:01, 16 maj. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la projektpaĝo "Forigendaj artikoloj".