Vytautas

(Alidirektita el Vitaŭto)
Por la vira persona nomo, vidu: Vytautas (persona nomo)

Vytautas [Vitaŭtas], esperante Vitaŭto, (naskiĝis en 1350, mortis la 27-an de oktobro 1430) estis Grandprinco (Grandduko) de Litovio. Kune kun sia kuzo Jogajlo / Jogaila, kiu fariĝis reĝo de Pollando kaj alprenis la polan nomon Władysław II. Jagiełło, li fondis Union inter Pollando kaj Litovio, kiu funkciis plurajn jarcentojn.

Vytautas
Grandprinco de Litovio
Vitaŭto la Granda, pentraĵo el la 17-a jarcento
Vitaŭto la Granda, pentraĵo el la 17-a jarcento
Persona informo
Naskonomo litove Vytautas, beloruse Вітаўт/Vitaŭt, pole Witold, ruse Vitovt, germane Witold
Naskiĝo 1350
en Senieji Trakai
Morto 27-an de oktobro 1430 (1430-10-27)
en Vilno
Tombo Katedralo de Vilno vd
Religio kristanismopaganismo vd
Lingvoj litovarutena vd
Loĝloko Kreva Castle • Ordeno de Germanaj KavalirojGrandprinclando LitovioOrdeno de Germanaj Kavaliroj vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Kęstutis vd
Patrino Birutė vd
Gefratoj Danutė of Lithuania • Rymgajla • Žygimantas Kęstutatis • Tautvilas Kęstutaitis • Vaidotas • Voishvil • Butautas • Miklausė Marija vd
Edz(in)o Anna, Grand Duchess of Lithuania • Uliana Olshanska vd
Infanoj Sofio el Litovio vd
Parencoj Bazilo la 2-a de Moskvo • Ladislao la 2-a Jogajlo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Grandprinco de Litovio
Dum 13921430
Antaŭulo Skirgaila
Sekvanto Švitrigaila
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Vitaŭto / Vytautas estis la filo de Kęstutis, kaj unu el la kronprincoj de Litovio. Tamen okazis, ke malalianciĝis Kęstutis kaj lia nevo Jogajlo / Jogaila, la filo de la antaŭa Grandduko Algirdas († 1377). Post longa milito, dum kiu foje venkis tiu, foje la alia flanko, fine dum la jaro 1382 dum renkontiĝo Jogajlo malliberigis Kęstutis kaj Vitaŭto, kaj mortigis la patron en la malliberejo. Vitaŭto tamen sukcesis fuĝi.

Kontaktoj kun la Germana Ordeno redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristanigo de Litovio.

La fuĝo de Vitaŭto finiĝis ĉe la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ mallonge Germana Ordeno) en Orienta Prusio. Vytautas kristaniĝis kaj revenis helpe de la germanaj kavaliroj - promesante al la ordeno post venko transdoni al ĝi la marbordan parton de Litovio, la regionon Ĵemajtio / Žemaitija. La ordeno tre interesiĝis pri tiu regiono, volante ligi la du partojn de sia ĝisnuna regno, Orienta Prusio sude de Litovio kaj Livonio (parto de la hodiaŭa Latvio] norde.

Por atingi potenco-ekvilibron, Jogajlo dum la jaroj 1385 kaj 1386 klopodis pri edziĝo kun la juna pola reĝino Jadviga (Pollando) († 1399, dinastio Anĵuo). Fine li sukcesis, edziĝis la 4-an de marto 1386 kaj kiel nova reĝo de Litovio alprenis la nomon Ladislao la 2-a Jogajlo. Kondiĉo por tio unuflanke estis la kristaniĝo de Jogajlo, kaj aliflanke interpaciĝo inter Jogajlo kaj Vitaŭto. Por pruvi la interpaciĝon, ambaŭ kune vojaĝis al Pollando.

Dua fuĝo al Prusio redakti

La unuiĝo ne daŭris longe. Vitaŭto sentis sin nekonsiderata en Litovio, ĉar frato de Jogajlo / Jogaila kun la nomo Skirgaila iĝis Grandduko, ne Vitaŭto, kaj sekve li dum la jaro 1390 denove fuĝis al la Germana Ordeno al Prusio. Komenciĝis milito, dum kiu sieĝiĝis Vilno, kaj kiu dum 1392 finiĝis per interkonsento, ke Vitaŭto iĝu reganto de la tuta Litovio.

Kontrakto de Horoldo redakti

Sekve Jadviga (Pollando) peris inter la du kuzoj, dum 1401 Vitaŭto fine estis plene akceptata kiel Grandduko kaj estis plene sendependa de Pollando aŭ Prusio. Tamen li ekkomprenis la avantaĝojn de pola-litova unio kaj akceptis ĝin dum oktobro 1413 en la "kontrakto de Horoldo ĉe rivero Bug". Estontece, tekstis la kontrakto, kaj la Grandduko de Litovio kaj la Reĝo de Pollando nur povus elektiĝi kun konsento de ambaŭ uniaj partneroj. La litova nobelaro integriĝis en la pola nobelaro kaj junaj litovaj nobeloj komencis edukocele vojaĝi al Pollando. En la nobela socia tavolo de Litovio ekmodiĝis kaj ekdisvastiĝis la pola kulturo.

Batalo de 1410 kontraŭ la Germana Ordeno redakti

 
Vitaŭto la Granda - fragmento el olea pentraĵo de Jan Matejko pri la Batalo de Grunwald kiu okazis la 15-an de julio 1410

Litovio kaj Pollando havis sukcesan komunan eksteran politikon. Ĝi ĉefe ĉelis malfortigi la influon de la kolonia ŝtato de de la Germana Ordeno, kiu daŭre posedis grandajn partojn de Baltio kaj parton de Pollando, kaj tre klopodis disigi la uniajn partnerojn. Pinto de la konflikto de la unio kontraŭ la ordeno estis batalo de la jaro 1410 en loko, kiu germane nomiĝas Tannenberg, litove Žalgiris kaj pole Grunwald). La kavalira ordeno malvenkis la perdis la nimbuson de nevenkebleco, kiu dum la antaŭaj du jarcentoj donis al ĝi grandan psikologian potencon en nordoriente Eŭropo. Tamen ĝi laŭ la paco de Melno tenis pli-malpli ĉiujn teritoriojn, nur redonis la marbordan parton de Litovio, la regionon Ĵemajtio / Žemaitija, al Vitaŭto / Vytautas (vidu supre), kaj malgrandan terenon ĉe Nieszawa al Pollando. Dum la postaj jaroj ĉefe la imperiestro de la Germana Imperio, Sigismund, provis disigi la union, kaj rezulte dum 1423 kaj 1429 okazis du grandaj nobelaj kongresoj.

Rilatoj kun tataroj kaj rusoj redakti

Plia fokuso de Vytautas estis la dumlonga kontraŭulo, la tatara-mongola regno en hodiaŭa okcidenta Rusio, kiu plurfoje atakis centran Eŭopon kaj pro tre moviĝemaj batalantaj rajdistoj havis la reputacion esti nevenkebla. Ĝi ne endanĝerigis la teritorion de la hodiaŭa Litovio, sed la tiama Granddukejo Litovio inkluzivis plejgrandan parton de la hodiaŭa Belorusio kaj Ukraninio, regno etendiĝanta ĝis la Nigra Maro, kaj la sudaj landopartoj suferis pro tataraj-mongolaj atakoj. Dum 1399 la litova armeo tragike malvenkis kontraŭ tatara-mongola armeo de emiro Edigü en batalo ĉe rivero Vorskla dum 1399. Tamen Vytautas poste pere la filoj de Toktamiŝ - tatara reganto, kiu estis fuĝinta al Litovio - povis akiri influon super la malamika ŝtato kaj devigi emiron Edigü dum 1418 al interpaciĝo. Tiu paŝo plialtigis sian tiuregionan prestiĝon, tial ke dum 1424 plia alta tatara nobelo fuĝis al Litovio. Krome Vytautas jam ekde 1390 estis la bopatro de la Moskva Grandduko Vasili la 1-a (1389-1425) kaj post la morto de Vasili kuratoro de ties filo Vasili la 2-a - la moskva regno estis formale dependa de la tatara-mongola ŝtato, sed pro la familiaj kontaktoj la litova influozono do krom Belorusio kaj Ukrainio ankaŭ inkluzivis la tutan hodiaŭan okcidentan Rusion.

Ne sukcesa reĝiĝo redakti

Nur unu celon Vitaŭto ne atingis: li mortis en aĝo de 80 jaroj, antaŭ ol alvenis la reĝa krono, kiun ofertis kaj sendigis al li la imperiestro de la (germane regata) Sankta Romia Imperio Sigismondo la 1-a (aŭ Sigismund, prononco "Zigismunt"). Ĉar Vytautas ne havis filojn, la sekva Grandduko de Litovio pro premo de Jogajlo fariĝis la frato de Jogajlo Žygimantas Kęstutaitis, kiu siavice estis murdita jam 10 jarojn pli poste, dum 1440.

Eksteraj ligiloj redakti