Rickenbach LU

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Voder-Sterenberg)

Rickenbach estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2221 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rickenbach
Blazono de Rickenbach
Preĝejo de Rickenbach
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 13′ 11″ N 8° 9′ 13″ O / 47.21972 °N, 8.15361 °O / 47.21972; 8.15361 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 11″ N 8° 9′ 13″ O / 47.21972 °N, 8.15361 °O / 47.21972; 8.15361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2221
Areo 9,36 km²
Alteco 695 m super marnivelo
Poŝtkodo 6221
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rickenbach
vdr

Geografio redakti

La komunumo Rickenbach situas ĉe la limo de la kantonoj Lucerno kaj Argovio en monteta regiono de la Svisa Mezlando inter la valo Seetal kaj la valo de la rivero Wyna. La komunumo troviĝas proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Lucerno.

La komunumo havas areon de 9,36 km², de kiuj 2,46 km² estas kovritaj de arbaro, 1,03 km² servas por setlejoj kaj 5,87 km² respektive 62,7% servas por agrikulturo.

Al la komunumo apartenas krom la efektiva vilaĝo mem la setlejoj Nieder-Wetzwil, Sagen, Mullwil, Rüchlig, Voder-Sterenberg, Hinter-Sterenberg kaj Niederwil.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rickenbach limas en nordo al Schmiedrued, Gontenschwil kaj Reinach (ĉiuj en Kantono Argovio), en nordoriento al Pfeffikon, en oriento al Menziken kaj Burg (ambaŭ en Kantono Argovio), en sudoriento al Beromünster, en sudokcidento al Geuensee, kaj en okcidento al Schlierbach.

Trafiko redakti

La komunumo Rickenbach estas konektita al la publika trafikreto per du buslinioj al Beromünster kaj Sursee.

La plej proksima aŭtovojaliro troviĝas en Sursee al la nacia svisa aŭtovojo A2 en distanco de 10 km.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Rickenbach datiĝas el arbitra dokumento inter la Abatejo Beromünster kaj civitano de Zofingo el la jaro 1210 kiel Richenbach.

En la 13-a kaj 14-a jarcento la vilaĝo apartenis al la nobeloj de Reinach. La 15-a de septembro 1464 Senjoro Hans Erhart de Reinach vendis la komunumon al la urbo Lucerno, kiu atribuis ĝis al sia Mikaela distrikto. Dum la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 la vilaĝo apartenis al la tiama distrikto Münster, kaj ek de tiam ĝi estas parto de la distrikto Sursee.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Distrikto Sursee
 
 
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen