Volodimir Antonoviĉ

Volodimir Bonifatijoviĉ ANTONOVIĈ (ukraine Володимир Боніфатійович Антонович; 18-a [6-a] de januaro 1834, Maĥnivko, Kieva gubernio, Rusia Imperio8-a [21-a] de marto 1908, Kievo, Rusia Imperio) estis ukraina historiisto, arĥivisto, arĥeologo kaj rimarkebla figuro de la ukraina nacia revivigo-movado.

Volodimir Antonoviĉ
Persona informo
Naskonomo Володимир-Станіслав-Йосип Боніфатійович Антонович
Naskiĝo 6-an de januaro 1834 (1834-01-06)
en Makhnivka
Morto 8-an de marto 1908 (1908-03-08) (74-jaraĝa)
en Kievo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Baikove Cemetery vd
Lingvoj rusaukrainapola vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Q56709687 • Richelieu Lyceum • Medical department of Kyiv Emperor University of St. Vladimir vd
Subskribo Volodimir Antonoviĉ
Familio
Edz(in)o Kateryna Antonovych-Melnyk vd
Infanoj Dmytro Antonovych vd
Profesio
Okupo etnologo • historiisto vd
Laborkampo historio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonoviĉ naskiĝis en la urbeto Maĥnivko (ukraine Махнівка) de Maĥnivka distrikto, Kieva gubernio (nun Kozjatina Distrikto, Vinica provinco), lia familio havis polajn nobelarajn radikojn. Li studentiĝis ĉe la medicina (1855, kiun li eniris laŭ la insisto de sia patrino) kaj historia (1860) fakultatoj de Kieva Universitato. Dum studenteco, Antonoviĉ legis kozakajn manuskriptojn, verkojn de Taras Ŝevĉenko kaj Pantelejmon Kuliŝ, etnografiajn kolektojn kiuj influis lian vivon kaj sciencan orientiĝon. En la universitato, estante ano de sekreta organizo de pola junularo, Antonoviĉ esprimis la opinion, ke estas strange vivi en regiono kaj ne koni ĝian historion aŭ popolon. Li vojaĝis kun siaj amikoj en Volinio, Podolio, Ĥelmo, Kievo, Katerinoslavo kaj Ĥersono, studante ukrainan vivmanieron. Post diplomiĝo, li laboris dum iom da tempo kiel kuracisto en Ĉornobilo kaj Berdiĉivo.[1]

En 1861 Antonoviĉ aliĝis al la „ĥlopomaniuloj” (ukraine хлопомани) ― junaj reprezentantoj de popolisma-kultura fluo en la ukraina intelektularo en Dekstra Bordo de Ukrainio enmigrintoj el polaj aŭ poligitaj familioj.[2]

Antonoviĉ estas la verkinto de pli ol 300 verkoj pri la historio, arkeologio kaj etnografio de Ukrainio. Sian unuan historian laboron Antonoviĉ skribis en 1863. Tio estis la enkonduka esploro „Pri la origino de la kozakoj”. Antonoviĉ estis reprezentanto de la popolisma skolo en ukraina historiografio. Li kreis ukrainajn arĥeologion kiel sciencon, evoluigante novan metodon de farado de elfosadoj. Li studis lokojn de la Paleolitika kaj Neolitika periodoj, elfosis setlejojn de la Tripil-kulturo, Drevlanoj kaj evoluigis ilian klasifikon.[1][3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Короткий В.А. Антонович Володимир Боніфатійович. [Електронний ресурс] // Енциклопедія історії України: Т. 1: А-В / Редкол.: В. А. Смолій (голова) та ін. НАН України. Інститут історії України. - К.: В-во "Наукова думка", 2003. - 688 с. (ukraine)
  2. В.С. Шандра Хлопоманство // Енциклопедія історії України : у 10 т. / редкол.: В. А. Смолій (голова) та ін. ; Інститут історії України НАН України. — К. : Наукова думка, 2013. — Т. 10 : Т — Я. — С. 384. — 784 с. : іл. — ISBN 978-966-00-1359-9. (ukraine)
  3. Мироненко О. Антонович Володимир Боніфатійович // Мала енциклопедія етнодержавознавства / Інститут держави і права ім. В. М. Корецького НАН України, Упорядник Ю. І. Римаренко [та ін.]. — Київ: Генеза, : Довіра, 1996. — 942 с. — С. 820. (ukraine)