Vysoká pri Morave
Vysoká pri Morave, hungare Nagymagasfalu [nadjmagaŝfalu], germane Hochstetten estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. Vysoká, magas kaj hoch signifas: alta. La historia slovaka loknomo estis Hochštetno.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Vysok%C3%A1_pri_Morave_3.jpg/220px-Vysok%C3%A1_pri_Morave_3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Slovakia_bratislava_malacky.png/320px-Slovakia_bratislava_malacky.png)
Bazaj informoj
redakti- 48° 19′ 45″ N 16° 54′ 40″ O / 48.32917 °N, 16.91111 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 19′ 45″ N 16° 54′ 40″ O / 48.32917 °N, 16.91111 °O (mapo)
- Areo: 34 km²
- Supermara alteco: 144 m
- Loĝantaro: 1965 en 2006
- Poŝtkodo: 900 66
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 02
Situo
redaktiVysoká pri Morave situas laŭ maldekstra bordo de Morava, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zohor-Záhorska Ves. Bratislavo troviĝas je 26 km-oj.
Historio
redaktiEn la 6-a kaj 7-a jarcentoj slavoj vivis tie. La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1271. En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. La vilaĝo longe estis doganprena loko. Gildo de la fiŝistoj en 1697 fondiĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagymagasfalu 2472 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento kaj distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vysoká pri Morave 1847 homoj (1790 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Apostolo Sankta Andreo de 1660, en 1892 pligrandiĝis
- kapeloj omaĝe al Sankta Roĥ, Sankta Vendelo kaj Johano Nepomuka
Famuloj
redaktiEn la iama Magasfalu naskiĝis hungara olimpika ĉampiono Zoltán Halmay.
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio