Walter LEISTIKOW (naskiĝinta la 25-an de oktobro 1865 en Bydgoszcz, mortinta la 24-an de julio 1908 en Berlin-Zehlendorf) estis germana pentristo. Li anis ĉe Berlina secesio.

Walter Leistikow
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1865 (1865-10-25)
en Bydgoszcz
Morto 24-an de julio 1908 (1908-07-24) (42-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Berliner Akademie der Künste
Okupo
Okupo pentristo • verkisto • grafikartisto • instruisto
Verkoj Lake Grunewald
vdr
Waldsee im Winter (1892)
Märkischer See bei Sonnenuntergang (1895)

Vivo redakti

Lia patrino estis inter la unuaj se temas pri rimarki lian artan talenton kaj instruis al li la fundamentajn principojn de desegnaĵo kaj pentraĵo. Li postlasis la hejmon en la aĝo de 18 por studi ĉe la Reĝa Akademio de Arto en Berlino, sed, post nur ses monatoj, li estis forsendita pro "sentalenteco" fare de Anton von Werner. Li tiam iĝis privata lernanto de Hermann Eschke kaj poste (1885-1887) prenis lecionojn ĉe la norvega pejzaĝpentristo Hans Fredrik Gude. Poste li faris studvojaĝon ĉe la Nordan Maron kaj Baltan Maron. Inter liaj unuaj impresaj, kolorplenaj bildoj menciindas: Märkische Landschaft mit Wasser (1886), Pommerscher Strandsee (1887), Stranddorf in Pommern (1888), Ziegeleien am Wasser (1889, hodiaŭ en Dresdeno), Dämmerung in Ostfriesland (1890, en Krefeld), Birken im Wald (1894). Li ankaŭ amikigis kun Edvard Munch kiam li vizitis Berlinon. Ĉirkaŭ 1885 li aliorientiĝis pri pli simpligitaj/stiligitaj pejzaĝmotivoj kio videblas ĉe multaj naturmediaj eltiraĵoj el la pejzaĝo deBrandenburgio (ĉefe el la arbaro Grunewald apud Charlottenburg-Wilmersdorf). La lagetaron ĉirkaŭatan de pinoj (temas i.a pri la lagetoj Grunewaldsee, Schlachtensee, Pechsee, Hubertussee) li bildigis ofte en melankolia kaj vespera. Inter la aliaj bildoj menciindas ankoraŭ nepre: Wisby (1899), Hafen (1900), Villa im Grunewald, Mondnacht an der Nordsee (1901), Norwegisches Gebirge (1902), Brandung im offenen Meer und Havelkähne in Mondbeleuchtung (1903). Artmetie li ankaŭ gravis dezajnante por vandtapiŝoj; li eĉ verkistis kaj publikigis la romanon »Auf der Schwelle« (Berlin 1896).

En 1890, Leistikow aliĝis al la Berlina altlernejo pri metiartoj kiel profesoro. Li estis kunfondinto de la grupo Vereinigung der XI. En 1898, li iĝis unu el la fondantoj de la asocio Berliner Secession. Ĉirkaŭ 1902, li komencis labori por la germana ĉokoladfirmao Stollwerck en Kolonjo kie li kreis dezajnojn por iliaj albumoj, plej precipe por serio pri "pejzaĝoj de Germanlando". La verkoj de Leistikow estas popularaj inter fajngustuloj kaj estas aŭkciitaj de tempo al tempo en la tuta mondo.

Leistikow faris memmortigon suferante de progresint-faza sifiliso. Li ricevis tombon de honoro en la Steglitz-tombejo.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 12. Leipzig 1908, p. 389, kio legeblas tie ĉi interrete.