Willem de Kooning

Willem DE KOONING (naskiĝis la 24-a de aprilo 1904, mortis la 19-an de marto 1997) estis usona pentristo, unu el la plej elstaraj artistoj de abstrakta ekspresionismo.

Willem de Kooning
Willem de Kooning in his studio.jpg
Persona informo
Willem de Kooning
Naskonomo Willem de Kooning
Naskiĝo 24-an de aprilo 1904 (1904-04-24)
en Roterdamo
Morto 19-an de marto 1997 (1997-03-19) (92-jara)
en East Hampton
Mortis pro Alzheimer-malsano [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco UsonoReĝlando de Nederlando [#]
Alma mater Willem de Kooning Academy • Grand Central School of Art [#]
Subskribo Willem de Kooning
Familio
Edz(in)o Elaine de Kooning [#]
Profesio
Okupo pentristo • skulptisto • universitata instruisto • dezajnisto • desegnisto • gravuristo [#]
Laborkampo pentrado [#]
Aktiva en RoterdamoBruseloRomo • East Hampton • HobokenNovjorko [#]
Aktiva dum 1916–1997 [#]
Verkado
Verkoj Virino III ❦
Woman I ❦
Virino Sidanta sur Benko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kariero kaj verkadoRedakti

De Kooning, kiu estis denaske de Roterdamo, Nederlando kaj enmigris al Usono, estis inter la plej produktivaj pentristoj de abstrakta ekspresionismo. En multaj el liaj pentraĵoj, precipe en serio de virinaj pentraĵoj, ekzistas foriro de la principoj de kompleta abstraktado tra la kombinaĵo de metaforaj ĉeftemoj. Tiu ĉi serio vekis intereson pro la maniero kiel malsamaj pentraĵstiloj estis kombinitaj kiam ĝi estis prezentita en la 1950-aj jaroj. Tiuj verkoj montras influon de la stilo de Picasso en la maniero kiel la virinfiguroj estas prezentitaj kaj la rilato inter ili kaj la pentrita fono.

En 1953, 27-jaraĝa Robert Rauschenberg persvadis de Kooning doni al li pentraĵon, por forigi ĝin. La forigo-operacio prenis Rauschenberg du monatojn. La verko, nomita "Pentraĵo de De Kooning", estas elmontrita ĉe la Muzeo de Moderna Arto en San Francisco.

Eksteraj ligilojRedakti