Biblia Tetragramo

la kvar literoj J-H-V-H (יהוה‬), kiu estas la konsonantoj de la nomo de Dio laŭ la Hebrea Biblio
(Alidirektita el Yahweh)

La Biblia Tetragramo (aŭ simple "la Tetragramo") estas tiu kvarlitera hebrea nomo de la Dio de la Abrahamaj religioj, יְהֹוָה (Jhvh), kiu plej ofte estas uzata en la Hebrea Biblio (la Tanaĥo, la Malnova Testamento). En Esperanto la nomo kutime literumatas Javeo, malofte ankaŭ Jahveo.

La Biblia Tetragramo fenice, arkaikhebree kaj normalhebree

La vorto "tetragramo" devenas el la greka vorto τετραγράμμα, kiu signifas precize "kvarliteraĵo".

Anstataŭigo dum voĉlegado redakti

La judoj konsideras tiun nomon tiel sanktega ke por respekto ili ne volas elparoli ĝin. Prononci ĝin ŝajnus al multaj malobservo de la mandaton "Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon"[1]. Nur al la ĉefsacerdoto estis permesate prononci la nomon unufoje en la jaro je Jom Kippur dum li prezentis la solenan oferon en la Templo de Jerusalemo. Tiu templo restas detruita ekde la jaro 70.

Tradicie, la judoj anstataŭigas la nomon, dum legado de la Biblio, plej ofte per la vorto אֲדֹנָי (Adonaj), kiu signifas "mia Sinjoro" aŭ "la Sinjoro", malpli ofte (praktike, nur kiam en la teksto la nomo יהוה (JHVH) sekvas senpere la vorton אֲדֹנָי (Adonaj), per אֱלהִים (Elohim), kiu signifas "Dio"[2].

Pro longtempa uzado tiakonteksta, la judoj evitas priparoli Dion ekster la legado de la Sankta Skribo uzante eĉ la vorton אֲדֹנָי (Adonaj), kaj preferas uzi aliaj frazojn, kia HaŜem (השם = "La-Nomo")[3].

Tradukoj redakti

Tradukante la Biblion, iuj judoj, kiuj ja uzis la cellingvon por la aliaj esprimoj de la teksto, tamen lasis senŝanĝe la sanktegan nomon יהוה (JHVH) ankoraŭ en ĝia hebrea formo. En la cellingvo la leganto devis fari tion, kion faris la hebrealingva leganto: anstataŭigi la nomon per ekvivalento de Adonaj aŭ de Elohim, ekzemple, greklingve Κύριος aŭ Θεός; latine DominusDeus.

La cellingva leganto foje ne komprenis en sia teksto nek la hebrean nomon nek la literojn, kiuj konsistigis ĝin. Eĉ okazis ke iuj grekoj supozis ke la kvar hebreaj literoj יהוה estas la iom similaj literoj grekaj πιπι kaj ke la mistera nomo sonas kiel "pipi"[4].

 
Transskribo kiel ΙΑΩ de la sanktega nomo en Qumrana manuskripto 4Q120 (1-a jc. a.K.)

En unu antikva greka manuskripto, la antaŭkristana skribanto indikis la sanktegan nomon per la grekaj literoj ΙΑΩ. Tiu sama greka transskribo de la nomo de la juda dio troviĝas ĉe Diodoro Sicilia (ĉ. 80 - ĉ. 20 a.K.) kaj Marcus Terentius Varro (116-27 a.K.)[5]

Por reprezenti en la cellingvo la sanktegan nomon, aliaj antikvaj tradukantoj utiligis la kutimajn anstataŭaĵojn, "Sinjoro" kaj "Dio". Tiel faris La Nova Testamento en siaj citaĵoj el la Malnova Testamento, kaj aliaj tradukoj kristanaj de la Biblia Hebrea, ĝis kiam la franco Pierre Robert Olivétan (1506-1538) tradukis la nomon uzante la frazon "la Eternulo". Lian ekzemplon imitis, ĝis antaŭ nelonge la franclingvaj protestantoj[6].[7][8]

Alilingvaj protestantoj ĝenerale konservis la tradicion de uzi "Sinjoro": majuskligite ĉe Marteno Lutero[9][10] kaj en la anglikanismo: la oficiala Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, kiu tradukas la sanktegan nomo per "LORD" 6520foje, per "GOD" 308foje, per "JEHOVAH" kvarfoje (plus trifoje en loknomoj).[11]

La ortodoksaj kaj katolikaj eklezioj uzas liturgie en ĉiuj lingvoj por reprezenti la Biblian Tetragramon nur la esprimojn "Sinjoro" kaj "Dio", sed ekster la liturgio akceptas ankaŭ aliajn terminojn. Tiel, la eldonoj en diversaj lingvoj de la Biblio de Jerusalemo sisteme uzas la formon "Javeo", sed devas esti modifitaj por liturgia uzo. Tion admonis la Vatikano en 2001[12] kaj en 2008[13].

Ankaŭ la fama judo Moses Mendelssohn en sia germana traduko (1780-1783) de la Pentateŭko (]]) esprimis per "la Eternulo" sian interpreton de la senco de la Biblia Tetragramo[14].[15]

L. L. Zamenhof uzis la vorton "Eternulo" en sia traduko de la Malnova Testamento. Li skribis:

 
 Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto, Eternulo) kaj "Elohim" (Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante "Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". 
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo, citita en L.L.Zamenhof Originala Verkaro (Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig 1929)

La Esperanta Nova Ekumena Biblio (1975), verkita de katolikoj, protestantoj kaj ortodoksoj, uzas la vorton "Javeo" anstataŭ "la Eternulo": "Laŭdu Javeon pro Lia boneco, ĉar Li estas eterne fidela." (Psalmo 136:1) (Zamenhof: "Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco.").

Etimologio kaj origino redakti

Oni ĝenerale konsideras la vorton יהוה (JHVH) kiel nomo en formo de verbo kun prefikso J- (indiko de ve en la gramatike tria persono) sekvata de la semita radiko hyy/hwy (kiu signifas "esti"). Tiel interpretas ĝin la libro Eliro, metante la nomon יהוה (JHVH) paralele kun אהיה (ʾHVH) "Mi estas/estos" (en la unua persono). Laŭ tiu Biblia libro Dio deklaras: Ehjeh (Mi estas/estos/ktp.) aŝer (tiu, kiu) ehjeh (Zamenhofa traduko: "Mi estas, kiu estas"), kaj li ordonas al Moseo diri al la Izraelidoj: "Ehjeh (Zamenhofa traduko: "La Eternulo")) sendis min al vi". Tuj poste li aldonas: "Tiel diru al la Izraelidoj: יהוה (en la Zamenhofa traduko, "La Eternulo") [...] sendis min al vi".[16] Iuj distingas inter la "simpla" formo jihveh ("li estas" ), pli proksima al ehjeh, kaj la "kaŭziga" formo jahveh (li estigas).[17]

Iuj erudiciuloj proponas kiel etimologia origino ŝemidan radikon, kiu signifas "blovi". Laŭ ĉi tiu interpreto, la Tetragramo indikas la dion de la ŝtormo, minoritata opinio, sed subtenata da famuloj kiaj Julius Wellhausen kaj aliaj[18].[19][20]

Citaĵoj pri la Tetragramo en artverkoj redakti

Sur monumentoj redakti

En literaturo redakti

La onidiroj pri la plipotencigaj efektoj de ĝusta prononco de la Tetragramo ofte nutris mistikemajn viziojn. Unu por ĉiuj: la mito de Golem, niapoke popolarigita per la samnoma romano de Gustav Meyrink.

Estiĝis ankaŭ kristana kabalo, fondita de Johano Piko de la Mirandolo, kiu en 1486 proponis mediton pri rilatoj de la Tetragramo kun la nomo Jesuo. Lia sekvanto, Johannes Reuchlin, afirmis ke la nomo "Jesuo", remetita al la hebrea, reproduktas la kvin literojn de la pentagramo YHSVH aŭ IHSUH, ekvivalenta al la kvarlitera Tetragramo YHVH aŭ IHUH plus, en la koro de la pentagramo, la litero ש (ŝin, ŝ), signifanta "Savanto". Tio troviĝas en la verko De verbo mirifico (Pri la miriga Vorto). Modernepoke tiu kristana kabalo ne interesas la homojn.

Il pendolo di Foucault (La pendolo de Foucault) de Umberto Eco mencias la kvar literojn de la Tetragramo (interpretata kiel Iahveh): "jod, he, waw, het. Iahveh, la nomo de Dio".

La morto kaj la kompaso, novelo de la kolekto Fikcioj de Jorge Luis Borges: detektivo rilatigas sinsekvon de murdoj kun la literoj de la "Nomo de Dio" .

La du Babilonioj de Alexander Hislop enscenigas plurfoje la Tetragramon, foje ankaŭ en la kurtigita formo Jah.

La poemo Inno a Satana (Himno al Satano), 1865, de Giosuè Carducci mencias dufoje la nomon italigitan "Geova".

L'Antisémitisme, son histoire et ses causes de Bernard Lazare, 1884: "Nur Izraelo estas starigita sub la okulo de Yahweh".

Gatti & Supergatti de Giorgio Celli: "La dio de la bestoj, nun aŭ iam, nin demandos, kiel Geova al Kaino, kie ni lokigis niajn fratajn bestojn".

En muziko redakti

En la kvara sceno de la kvara akto de la opero Nabucco de Giuseppe Verdi la ĥoro kantas "immenso Jehovah" (senlima JaveoJehovo), kaj la kvina (lasta) sceno finiĝas per la frazo, "Servante al Jehovah, vi estos reĝo de la reĝoj"; sed en tiu opero multe pli oftas la formo "Signore" (la Sinjoro) de la Biblia Tetragramo, interalie en la plej fama peco: Va, pensiero (Flugu, pensaro).

En kelkaj oratorioj de Händel troviĝas la angla vorto "Jehovah", sed pli ofte la esprimo "the Lord" (la Sinjoro), kiel la ĥoro "Haleluja", famega fragmento de la oratorio Mesio.

Yahweh: kanzono de U2 aŭdebla el la disko How to dismantle an atomic bomb (2004).

"On ne parle à Jéhovah, à Jupiter, à Boudah, qu'en chantant", kanzono En chantant de Michel Sardou.

La kurtan formon "Jah" de la Tetragramo elvokas la kantisto Bob Marley en Jah Live, Forever Loving Jah, Satisfy My Soul Jah Jah kaj Jah Is Mighty.

En kino redakti

Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito (Indiana Jones and the last crusade). La protagonisto devas trapasi ĉambron kies marmorplata pavimo kaŝas mortigajn kaptilojn signitaj per literoj. Antikva latina manuskripto proponas indicon por sendamaĝa trairo: marŝi sur tiuj platoj, kiuj sinsekve indikas la nomon de Dio. Li ekkrias angle "Jehovah", forgesinte ke en latino la litero J ne ekzistas.[22]

En La historio de Rut (The Story of Ruth, 1960) oni ofte uzas Jehovah (angle) kiel nomo de Dio, ekzemple kiam Rut sin defendas kontraŭ la akuzantaj sacerdotoj de Molok.

Simile okazas en telefilmo Greatest Heroes of the Bible, 1976.

En Bruce Almighty (komedio), al homo kiu devas ludi la rolon de Dio, tedigas la preĝoj al li adresataj. Li do direktigas ilin al retejo, kiun li nomas "Yahweh.com", kaj al ĉiuj respondas aŭtomate "Jes", kun katastrofa rezulto[23].

Innamorato pazzo (La freneza amanto): En foiro, la tendo de kiromanciistino estas ornamita per plako portanta la nomojn "Jehova", "Messias" "Jeiah" kaj "Emma".[24]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Eliro 20:7, Readmono 5:11
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, paĝoj 9, 233
  3. Angla Vortaro
  4. Bruce M. Metzger. (17 septembro 1981) Manuscripts of the Greek Bible: An Introduction to Palaeography. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-536532-0.
  5. R. Wilkinson. (2015) Tetragrammaton: Western Christians and the Hebrew Name of God. From the Beginnings to the Seventeenth Century. Brill. ISBN 978-9004288171.
  6. Bernard Cottret. (22 majo 2003) Calvin, A Biography. A&C Black. ISBN 978-0-567-53035-6.
  7. Suzanne McCarthy. (27 junio 2019) Valiant or Virtuous?: Gender Bias in Bible Translation. Wipf and Stock Publishers. ISBN 978-1-5326-7663-5.
  8. Le tétragramme YHWH et sa traduction par "Éternel"
  9. Bernhard Lang. (2002) Jahwe, der biblische Gott: ein Porträt. C.H.Beck. ISBN 978-3-406-48713-2.
  10. Euan Cameron. (1 aprilo 2019) The Annotated Luther, Volume 6: The Interpretation of Scripture. Fortress Press. ISBN 978-1-5064-6043-7.
  11. 4+3 aperoj
  12. latine la teksto en aliaj lingvoj estas akirebla anstataŭante ".lt" en la interreta adreso per, ekzemple, ".en" (angle), ".fr" (france) ...
  13. Cirkulero n-ro 213/08/L al la Episkoparaj Konferencoj pri la Nomo de Dio (plurlingve) Arkivigite je 2020-06-25 per la retarkivo Wayback Machine en Notitiae 2008, p. 177–201]
  14. Nadine Schmahl. (2009) {{{Titolo}}}. Mohr Siebeck. ISBN 978-3-16-150101-2.
  15. George Pattison. (29 januaro 2015) Eternal God / Saving Time. OUP Oxford. ISBN 978-0-19-103611-8.
  16. Eliro 3:14–15 (Eliro 3:14–15 hebree; Zamenhofa traduko)
  17. Donald E. Gowan. (1 januaro 1994) Theology in Exodus: Biblical Theology in the Form of a Commentary. Westminster John Knox Press. ISBN 978-0-664-22057-0.
  18. Robert J. Wilkinson. (5 februaro 2015) Tetragrammaton: Western Christians and the Hebrew Name of God: From the Beginnings to the Seventeenth Century. BRILL. ISBN 978-90-04-28817-1.
  19. Thomas Römer, The Invention of God (Harvard University Press 2015)
  20. Jürgen van Oorschot. (26 junio 2017) The Origins of Yahwism. Walter de Gruyter GmbH & Co KG. ISBN 978-3-11-044711-8.
  21. 21,0 21,1 La ŝivitio estas juda artverko, kiu portas le frazon שׁויתי יהוה לנגדי (Psalmaro 16:8, Zamenhofa traduko: "Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi") kaj la tekston de Psalmaro 67 aranĝitan en formo de menoro (sep-braka lamparo)
  22. Sean Connery: Professor Henry Jones
  23. Divine Film Comedies: Biblical Narratives, Film Sub-Genres, and the Comic Spirit. Taylor & Francis. ISBN 978-1-317-35341-6.
  24. Youtube: Innamorato pazzo / Madly in love 32:28/1:39:02