Zdeněk Mácal
Zdeněk MÁCAL (aŭ Zdenek Macal) (naskiĝis la 8-an de januaro 1936 en Brno kaj mortis la 25-an de oktobro 2023 en Prago) estis ĉeĥa dirigento.
Zdeněk Mácal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1936 en Brno, Ĉeĥoslovakio |
Morto | 25-an de oktobro 2023 (87-jaraĝa) en Prago |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio |
Alma mater | Janáčkova akademie múzických umění (mul) Brno Conservatory (en) |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto |
Biografio
redaktiKomence de sia promesplena kariero pro la sovetia invado al Ĉeĥoslovakio en 1968 li elmigris. Komence li direktis simfonian orkestron en Kolonjo kaj post ekloĝo en Usono li fariĝis ĉefo de orkestroj en Milwaukee kaj New Jersey. En 2003 li revenis al sia patrujon, kie li transprenis prestiĝan postenon de ĉefo de Ĉeĥa filharmonio.En tiu ĉi funkcio li laboris ĝis septembro 2007.