Zoltán Kelemen (1970)

Zoltán Kelemen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen Zoltán estas hungara operkantisto, (basbaritono).

Zoltán Kelemen
Zoltán Kelemen en 2008
Zoltán Kelemen en 2008
Persona informo
Naskonomo Kelemen Zoltán
Naskiĝo la  29-an de aprilo 1970(nun 1970-04-29)
en Hungario Ózd (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Zoltán Kelemen [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1970 en Ózd.

Biografio redakti

Zoltán Kelemen frekventis muzikan bazlernejon (violono), poste gimnazion en sia naskiĝurbo. Post la abituriento li laboris en muzika biblioteko, en 1993 li aliĝis al koruso de Teatro Csokonai (Debrecen), kie li ricevis malgrandajn operajn rolojn. Li lernis private ankaŭ kantadon. Li debutis en Oradea kun ario de Leporello en Don Giovanni, poste en plena spektaklo en Debrecen en 1995. En la sama jaro li atingis la unuan lokon en kantokonkurso de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li ricevis eblecon kvarfoje kantadi en la Operejo, sesfoje en Verona, fine en Teatro Erkel. Ekde 1996 li apartenas al Nacia Teatro (Szeged). Li ricevis jam kelkajn premiojn.

El lia repertuaro redakti

Fontoj redakti