Ödön Massányi [maŝAnji], slovake Edmund Massányi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Massányi Ödön estis ĉeĥoslovaka-hungara pentristo, ilustristo, restaŭristo.

Ödön Massányi
Persona informo
Naskonomo Massányi Ödön
Naskiĝo 15-an de januaro 1907 (1907-01-15)
en Hungario Nyitra (Hungara reĝlando)
Morto 29-an de novembro 1966 (1966-11-29) (59-jaraĝa)
en Nitro
Okupo
Okupo pentristo
ilustristo
restorer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ödön Massányi [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1907 en Nyitra (Hungara reĝlando, nuntempa Nitro en Slovakio), li mortis la 29-an de novembro 1966 en Nitro.

Biografio

redakti

Ödön Massányi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo (1917 - 1927), poste en arta lernejo en Prago (1924 - 1927), en Akademio de Belartoj de Vieno (1928-1929), en bavara arta altlernejo en Munkeno (1929 - 1930). Inter 1930 kaj 1932 li laboris kiel scenejdekoraciisto en la Nacia Teatro en Bratislavo, poste li restaŭris freskojn en preĝejoj. Li ankaŭ ilustris librojn, pli malofte li pentradis portretojn. Inter 1930 - 1965 li studvojaĝis al Bulgario, Alĝerio, Italio, Egipto, Grekio kaj Francio. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj ekspozicioj

redakti
  • Nitro (1933, 1964)
  • Oran (1937)

Elektitaj restaŭritaj freskoj

redakti

Fontoj

redakti