Číž (ĉIĵ), (hungare Csíz (ĉIz)) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Číž
hungare: Csíz
municipo
Oficiala nomo: Číž
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Rimavská Sobota
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Gemer
Rivero Teška
Situo Číž
 - alteco 170 m s. m.
 - koordinatoj 48° 18′ 50″ N 20° 16′ 47″ O / 48.31389 °N, 20.27972 °O / 48.31389; 20.27972 (mapo)
Areo 6,1442 km² (614,42 ha)
Loĝantaro 666 (31.12.2011)
Denseco 108,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1274
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 980 43
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj RS
NUTS 514624
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Číž
Retpaĝo: www.obecciz.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Číž situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zvolen-Košice. Tornaľa troviĝas 17 km.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1274 en formo "Chyz". En 1566 kaj en 1682 la turkoj pereigis la vilaĝon. En 1860 vilaĝano faris puton, kies akvo estis netrinkebla. Poste oni konstatis, ke tio estas kuracakvo havanta jodon kaj bromon. La loko iĝis ŝatata banloko. En 1910 loĝis en Csíz 691 da homoj, (686 hungaroj, 3 germanoj, 2 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Csíz apartenis al Hungara Reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis. En 2001 loĝis en Číž 690 da homoj, (493 hungaroj, 169 slovakoj, 20 ciganoj, 4 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti