(136993) 1998 ST49
(136993) 1998 ST49 estas tre malgranda terrenkonta kaj marsrenkonta duopa apolona asteroido.
(136993) 1998 ST49 | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (136993) 1998 ST49 |
Aliaj nomoj | 1998 ST49; 2001 FM31 |
Malkovro | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro | 29-a de septembro 1998 |
Loko de malkovro | Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
345,261 Gm (2,308 AU) 139,716 Gm (0,9339 AU) 550,807 Gm (3,682 AU) |
Discentreco | 0,5953 |
Meza anomaliangulo | 162,563° Epoko 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 24,486° |
Periodo | 1280,655 tagoj (3,506 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
18,209° |
Argum. de periapsido | 48,079° |
Terdistanco - Minimuma |
8,219 Gm (0,05494 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,69 ± 0,08 km |
Rotacia periodo | 0,0959 tago (2,3017 horoj) |
Geometria albedo | 0,16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | Q |
Absoluta magnitudo | 17,77 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 29-an de septembro 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo LINEAR (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).
Eco
redaktiĜi estas unu el la raraj asteroidoj de spektra klaso "Q" (subklaso de la klaso "S") : "ŝtona" asteroido, kun ĉeesto de olivino kaj pirokseno. La spektro de tiaj korpoj estas proksima de tiu de la meteorŝtonoj kun ordinaraj kondritoj.
Ĝia rotacia rapido estas iom granda.[1]
Orbito
redaktiĜi estas proksima de la orbita resonanco 2:7 kun la Tero.
Ĝia tre discentra orbito ekstere tanĝas tiun de la Tero kaj krucas tiun de Marso. Ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksime de Marso, sed ĝia suprenira nodo estas danĝere proksima de la tera orbito.
- Ĝia tera MOID estas 0,05494 astronomia unuo, tie estas 8,219 milionoj da km.
- Ĝia marsa MOID estas 0,22806 astronomia unuo, tie estas 34,117 miliono da km.
- La 18-an de oktobro 2012 ĝi pasis al 0,07368 astronomia unuo (11,022 milionoj da km) de la Tero.
- La 15-an de oktobro 2156 ĝi pasos al 0,05715 astronomia unuo (8,550 milionoj da km) de nia planedo.
Satelito
redaktiĜia satelito estis malkovrita en 2012 per radaraj observoj, anoncita en oktobro 2012.
Tiu satelito havas diametron de 0,08 ± 0,04 km, ties aliaj ecoj estas ankoraŭ nekonataj
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (136993) 1998 ST49; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (136001–137000) | Poste: |
---|---|---|
(136992) 1998 SL45 | (136993) 1998 ST49 | (136994) 1998 SX56 |