(84922) 2003 VS2
(84922) 2003 VS2 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 14-an de novembro 2003 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).
(84922) 2003 VS2 | |
Transneptuna objekto | |
(84922) 2003 VS2 fotita de la Kosmoteleskopo Hubble
| |
transneptuna objekto • asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | (84922) 2003 VS2 |
Aliaj nomoj | 2003 VS2 |
Malkovro | |
Malkovrinto | NEAT |
Dato de malkovro | 14-a de novembro 2003 |
Loko de malkovro | Mt. Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | plutoneno transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5,872 Tm (39,249 AU) 5,443 Tm (36,386 AU) 6,300 Tm (42,112 AU) |
Discentreco | 0,07295 |
Meza anomaliangulo | 25,711° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 14,827° |
Periodo | 89811,968 tagoj (245,892 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
302,608° |
Argum. de periapsido | 110,269° |
Terdistanco - Minimuma |
5,300 Tm (35,427 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
627.6 × 531 × 494.6 km 523 ± 35 km |
Maso - Denso |
7,5 × 10¹⁹ kg 1 g/cm³ (supozita) |
Rotacia periodo | 0,309 tago (7,42 horoj) |
Geometria albedo | 0,147 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,2 |
Videbla magnitudo | 19,7 vd |
Orbito
redaktiĜi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno kaj estas do klasifikata kiel plutoneno. Ĝia orbito estas malpli discentra kaj malpli klinata ol tiu de Plutono; ĝi trakuras sian orbiton en preskaŭ 246 jaroj kaj venis en sian perihelion la 7-an de novembro 2002.
Grando
redaktiEn 2007, ĝia diametro estis taksata per la kosmoteleskopo Spitzer je 725 ± 200 km.[1] Tamen en 2012 ĝi estis malgrandigita al 523+35
−34 km per observoj elde la kosmoteleskopo Herschel.
Michael E. Brown rigardas ĝin kiel "verŝajnan nanplanedon"[2] kun diametro de 537 km, tamen en 2019, oni determinis, ke (84922) 2003 VS2 estas elipsoida sur la bazo de stelaj kaŝadoj en 2013 kaj 2014.[3] La luma kurbo derivata de la kaŝadoj sugestas, ke tiu objekto ne estas en hidrostatika ekvilibro kaj do ne estas nanplanedo. Ĝiaj dimensioj estas taksataj je 627.6 km × 531 km × 494.6 km. Pro malĉeesto de konata natura satelito, ne eblas kalkuli ĝian mason, sed supozante denson de 1 g/cm³, tipa ĉe la mezgrandaj TNOj, ĝia maso estus ĉirkaŭ 7,5 × 10¹⁹ kg.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fizikaj Eceoj de la Kuiper Zonaj Objektoj kaj Centaŭroj: Trudoj elde la kosmoteleskopo Spitzer, de J. Stansberry, W. Grundy, M. Brown, D. Cruikshank, J. Spencer, D. Trilling, J.-L. Margot; el The Solar System Beyond Neptune (angle)
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
- ↑ La Trans-Neptuna Objekto (84922) 2003 VS2 per Stelaj Kaŝadoj, G. Benedetti-Rossi kaj aliaj, el The Astronomical Journal Vol. 158, N° 4; 27-a de Septembro 2019 (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj; el la paĝaroj de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (84001 – 85000) | Poste: |
---|---|---|
84921 Morkoláb | (84922) 2003 VS2 | (84923) 2003 VZ3 |