108 Hecuba

asteroido

108 Hecuba estas mezgranda kaj hela asteroido de la ekstera asteroida zono.

108 Hecuba
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 108 Hecuba
Aliaj nomoj A869 GB vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Hekabo vd
Malkovro
Malkovrinto Robert Luther
Dato de malkovro 2-a de aprilo 1869
Loko de malkovro Duseldorfo (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
484,831 Gm (3,241 AU)
459,401 Gm (3,071 AU)
510,261 Gm (3,411 AU)
Discentreco 0,052
Meza anomaliangulo 241,477°
Klinangulo 4,247°
Periodo 2 131,062 tagoj (5,83 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,53 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
350,375°
Argum. de periapsido 191,105°
Fizikaj ecoj
Diametro 65 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 3,9 × 1017 kg (taksata)
~ 2 700 kg/m3 (taksata)
0,0182 m/s²
40 m/s
Rotacia periodo 0,594 tago (14,256 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Maksimuma
~ 148 K
251 K
Geometria albedo 0,2431
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 8,09
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo Karl Theodor Robert Luther en Duseldorfo (Germanio) la 2-an de aprilo 1869.

Nomo redakti

Ĝi ricevis nomon de Hekabo (greke Ἑκάβη, latine Hecuba), ezino de Priamo, reĝo de Trojo dum la troja milito.

Orbito redakti

108 Hecuba havas orbiton similan al tiuj de la anoj de la Higia familio sed ŝajnas esti entrudulo en tiu asteroida familio: 10 Hygiea kaj ties familianoj estas malhelaj C-tipaj asteroidoj, dum 108 Hecuba estas S-tipa, riĉa je silikatoj.

Ĝi estas la unua malkovrita asteroido en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero, kaj ĝi donis sian nomon al grupo da korpoj en tia resonanco: la Hekuba grupo.[1]

Ecoj redakti

Ĝia rotacia periodo restis longtempe necerta: mezuroj en 2007 donis 0,7441 tagon (17,859 horoj).[2] Pli freŝaj mezuroj donas 14,256 horoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1–1000)Poste:
107 Camilla108 Hecuba109 Felicitas