2171 Kievo
2171 Kievo estas malgranda, ne tre hela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbitaj resonancoj 5:9 kun Marso kaj 7:2 kun Jupitero.
2171 Kievo | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 2171 Kiev |
Aliaj nomoj | 1973 QD1 ; 1949 MN ; 1949 MQ ; 1956 RP ; 1969 FK ; 1970 XB |
Historio | |
Malkovrinto | Tamara Smirnova |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
28-a de aŭgusto 1973 Nauĉno |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
337,355 Gm (2,255 AU) 281,141 Gm (1,879 AU) 393,569 Gm (2,631 AU) |
Discentreco | 0,1666 |
Meza anomaliangulo | 144,536° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 7,516° |
Periodo | 1236,919 tagoj (3,387 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,83 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
102,047° |
Argum. de periapsido | 180,074° |
Terdistanco - Minimuma |
129,2422 Gm (0,8639 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 8,04 ± 0,15 km Ĉefa korpo : 7,82 km |
Rotacia periodo | 0,132 tago (3,1716 ± 0,0002 horoj) |
Geometria albedo | 0,108 ± 0,009 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 12,73 |
Ĝi estis malkovrita la 28-an de aŭgusto 1973 de la rusa astronomino Tamara Miĥajlovna Smirnova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno en Krimeo (tiama Sovetunio). Ĝi ricevis la nomon de la tiam sovetunia urbo Kievo ; nun ĉefurbo de Ukrainio.
SatelitoRedakti
Ĝia satelito estis malkovrita la 15-an de aprilo 2020 de D. Romeuf, D. Augustin, R. Behrend, V. Benishek, P. Pravec, B. Christmann, J. Michelet, R. Montaigut, E. Barbotin, P. Sogorb, R. Durkee, F. Manzini kaj F. Sold uzinte observojn de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 10-an de junio 2020.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,88 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 17 km kaj orbitan periodon de 22,96 horoj (0,9567 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankaŭ 22,96 horoj : tiu satelito estas en ligita rotacio.
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 2171 Kiev : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)
- angle Slipo de (2171) Kiev (de IAU Minor Planet Center)
- angle (2171) Kiev ; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2170 Belorusio | 2171 Kievo | 2172 Plavsk |