42355 Tifeo

asteroido

42355 Tifeo estas granda malhela duopa transneptuna objekto, ano de la disa disko.[2]

42355 Tifeo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidotransneptuna objekto
Oficiala nomo 42355 Typhon
Aliaj nomoj 2002 CR46
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Tifeo vd
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 5-a de februaro 2002
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,693 Tm (38,055 AU)
2,700 Tm (17,580 AU)
8,756 Tm (58,529 AU)
Discentreco 0,5380
Meza anomaliangulo 2,431°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 2,432°
Periodo 85744,809 tagoj (234,756 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
352,018°
Argum. de periapsido 159,388°
Terdistanco
- Minimuma

2,482 Tm (16,592 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 192 ± 50 km
162 ± 7 km[1]
Rotacia periodo 0,403 tago (9,67 h horoj)[1]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,050 ± 0,030
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 7,6
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 5-an de februaro 2002 en la kadro de la kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT), elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Tiu objekto estas rigardita kiel la unua malkovrita duopa centaŭro, se oni akceptas plivastigitan difinon de " centaŭro " kiel ne resonanca objekto kies perihelio estas ene de la orbito de Neptuno[3],[4]

Ĉar ĝia orbito krucas tiujn de Urano kaj Neptuno, ĝi estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto:

  • Ĝia urana MOID estas 0,294719 AU.
  • Ĝia neptuna MOID estas 2,00028 AU.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 6-a de januaro 2006 de K. S. Noll, W. M. Grundy, D. C. Stephens kaj H. F. Levison, uzinte observojn elde la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 15-a de januaro 2006.

Tiu satelito havas diametron de 89 ± 6 km, ĝia orbita duona grandakso estas 1580 ± 20 km, ĝia orbita periodo estas 18,982 ± 0,001 tagoj kun orbita discentreco de 0,507 ± 0,009.

Nomoj redakti

La 9-an de novembro 2006 ĝi ricevis la nomon de Tifeo, monstra diaĵo de la helena mitologio. La satelito ricevis la nomon de Eĥidno, kunulino de Tifeo kaj patrino de multenombraj monstroj de la helena mitologio. Duone nimfo, duone serpento, la senmorta Eĥidno vivas en profunda kaverno nomata Arima.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (42001 – 43000)Poste:
42354 Kindleberger42355 Tifeo(42356) 2002 CA47