UK 1967
La 52-a Universala Kongreso de Esperanto okazis somere de la jaro 1967 en Roterdamo, Nederlando. Ĝi havis 1265 aliĝintajn partoprenantojn. Antaŭe la kongreso estis planita por Tel-Avivo, Israelo.
UK 1967 | ||
---|---|---|
Loko | Roterdamo, Nederlando | |
Ekde | 2-a de aŭgusto 1967 | |
Ĝis | 9-a de aŭgusto 1967 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La translokiĝo el Israelo al Nederlando
redaktiJam de longe la judoj en Palestino/Israelo - unuafoje en 1944 - deziris inviti la esperantistojn al Universala Kongreso. En 1967 la revo ŝajnis plenumiĝi, sed la politika evoluo disbatis ĝin. Ĉar fariĝis verŝajne ke eksplodos milito inter Israelo kaj arabaj najbaroj, la Estraro de UEA en majo decidis: la kongreso okazu en Roterdamo, la urbo de la Centra Oficejo.
La 6-an de junio efektive komenciĝis la Sestaga Milito, kiu daŭris ses tagojn. Pro la mallongeco de la milito la Universala Kongreso fakte povus tamen okazi en Tel-Avivo, sed tio ne estis antaŭvidebla.
Josef Ŝemer, nun konata israela esperantisto, rememoras ke tiam li estis 17-jara kaj vizitadis la Esperanto-klubon en Tel-Avivo. Tie li renkontis la plej multajn LKK-anojn, kiel Isaj Dratwer, kvankam li mem ne kunorganizis. La klubkunvenoj okazis ĉiam dimanĉe, tial la Sestaga Milito, kiu komenciĝis lunde kaj finiĝis sabate, ne ĝenis la kunvenan tradicion. Kun siaspeca humuro Josef Ŝemer aldonas: "Eble la israela registaro planis la militon tiel, por ne interrompi la klubkunvenojn..."
Teatraĵoj prezentitaj
redakti- Internacia Arta Teatro
- Taso da kafo de Ivan Cankar. Rolis Srdjan Flego.
- La leciono de Eugène Ionesco. Ĉefrolis Srdjan Flego , Jana Ravŝelj-Flego.
- Batalo ĉe kaldrono de Branko Ĉopiĉ.
- Bona leciono de Arkadij Averĉenko. Kunludis du aktoroj el Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo.
- La holanda pupo de Julio Baghy. Rolis Zdenka Herŝak.