94-a SAT-Kongreso 2021

kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 94-a SAT-kongreso okazis inter la 23-a de julio kaj la 26-a de julio 2021[3] plejparte enrete, kun eblo por tiuj, kiuj rajtis vojaĝi tra Eŭropo, veni ĝis Bjalistoko, Pollando, naskiĝurbo de L.L. Zamenhof, kiam tiu estis parto de la Rusa Imperio. Przemysław Wierzbowski prezentis kaj la urbon kaj la planitan disvolvigon de la SAT-Kongreso dum la 92-a SAT-Kongreso 2019 okazinta en Barcelono, precize la 10an de aŭgusto 2019. Tiu okazigo estis entuziasme aprobita de la kongresanoj.

94-a SAT-Kongreso 2021
Loko sen valoro
Ekde 23-a de julio 2021[1]
Ĝis 26-a de julio 2021[2]
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda, Bjalistoka Esperanto-Societo
Oficiala retejo sat.bialystok.pl
← Antaŭa Sekva →
vdr

Unue la kongreso en Bjalistoko estis planita por la jaro 2020, pro Pandemio de KOVIM-19 estis prokrastita je unu jaro[4][5] Finfine la kongreso okazis laŭplane kaj oni decidis klopodi okazigi la venontjaran kongreson en Moskvo, fizike se la pandemio permesas tion aŭ denove virtuale, se okazos malo.

Deklaracio de la 94-a Kongreso de SAT redakti

La 94-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinte perinterrete de la 23‑a ĝis la 26‑a de julio 2021 :

  • Konfirmas la daŭrantan sindediĉon de SAT al la emancipaj celoj, kiuj motivis ĝian fondon antaŭ cent jaroj;
  • Konstatas, ke kapitalismo kaj naciismo, foje eĉ faŝismo, plu grave baras la vojon al solvo de la problemoj ligitaj al klimatŝanĝiĝo, kiujn frontas la homaro;
  • Bonvenigas la progreson de la scienco kaj la ektrovon de vakcino kontraŭ KOVIM-19, kaj postulas, ke la vakcinoj estu distribuataj juste tra la mondo, kaj ke la farmaciaj kompanioj ĉesu profiti de la katastrofo;
  • Tiucele postulas senpatentigon de la vakcinoj, tiel ke ili povu esti libere produktitaj far la popoloj mem;
  • Alvokas ĉiujn partiojn en la konflikto isreala-palestina sin deteni de teritoriaj aneksoj kaj militaj agoj, kiuj malproksimigas akordiĝon de la konfliktantaj grupoj;
  • Apogas la lukton de la popolo de Okcidenta Saharo kontraŭ la okupacio fare de Maroko kaj deziras la tujan liberiĝon de tiu, kiu estas nomata la lasta kolonio de Afriko, kaj alvokas al reamikiĝo inter ambaǔ popoloj;
  • Solidariĝas kun la lukto de la sindikato Kannama en Japanio por laboristaj rajtoj kaj kontraŭ ŝtata subpremo de sindikataj agadoj, kaj apogas ĝian strebon konstrui tendencon por laboristaj sindikatoj laŭindustriaj;
  • Kondamnas strebojn de la registaroj en Hungario kaj Pollando, kiuj celas diskriminacie limigi la bazajn civilajn rajtojn, precipe tiujn de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT).

Gvidrezolucio de la 94-a Kongreso de SAT redakti

La 94-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 23‑a ĝis la 26‑a de julio 2021 :

  • Salutas la organizadon de reta kongreso en dua jaro sinsekve, vokante al kiel eble plej amasa partopreno – organize kaj ĉeeste – en laŭeble surloka kongresado jam en 2022;
  • Instigas aliĝi al la venontjara kongreso en Moskvo inter 2022-07-30 kaj 2022-08-06;
  • Petas la Plenum-Komitaton kaj Eldonan Fakon Kooperativan de SAT pritaksi la eblon pli ol ĝis nun eldoni librojn kaj broŝurojn en bitlibraj formatoj taŭgaj por legiloj, kaj ellabori starpunkton pri la prezdifinado resp. senkosteco de tiaj eldonaĵoj;
  • Instigas la membraron pli engaĝiĝi en provizado de la SAT-retejo kaj redakciaj laboroj por Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Prelegoj redakti

Kunsidoj redakti

Referencoj redakti