Abasár
Abasár [abaŝAr] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. Ĝis 1903 la oficiala nomo estis Sár.
Abasár | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3261 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 498 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 95 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 20° 0′ O (mapo)47.8023720.0075Koordinatoj: 47° 48′ N, 20° 0′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,25 km² (2 625 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abasár [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 27 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7985/20.008
- Loĝantaro: 3240
- Poŝtkodo: 3261
- Telefonprefikso: 37
Situo redakti
Abasár situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Gyöngyös troviĝas 8 km-ojn for.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio devenis el 1261 en formo Saár. La kampoj apartenis al familio Aba ĝis 1522. La plej fama familiano estis reĝo Sámuel Aba, kies tombo estis tie trovita dum konstruado de keloj. Abasár estas tutlande konata pro vinkulturo. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, klubo de gemaljunuloj, helpservo por handikapuloj.
Vidindaĵoj redakti
- kastelo de Baldácsy (baldAĉi)
- statuo pri Sámuel Aba
- vinkeloj
- baroka katolika preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Abasár) de 1731, sed la fundamentoj estas mezepokaj
- kapeloj pri Sankta Johano kaj Sankta Anna
- muzeeto
- lago, alto marnivelo estas 500 m
- kazerno uzita inter 1952-1990