Abbas Kiarostami
Abbas KIAROSTAMI, perse: عباس كيارستمي (naskiĝis la 22-an de junio 1940 en Teherano, mortis la 4-an de julio 2016 en Parizo, Francio) estis Irana filmreĝisoro, eble la plej fama mondskale.
Abbas Kiarostami | |
---|---|
![]() irana reĝisoro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1940 en Teherano |
Morto | 4-an de julio 2016 (76-jara) en 14-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | stomaka kancero • surgical complications |
Lingvoj | angla • persa |
Ŝtataneco | Irano |
Alma mater | Teherana universitato |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Infano | Bahman Kiarostami |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • fotisto • produktoro • poeto • filmmuntisto • aktoro • pentristo • skulptisto • kameraisto • grafikisto • ilustristo • photojournalist • redaktoro • Produktoro • fotografio |
Li fondis en 1970 la kinartan fakon en la "Instituto por la Intelekta Disvolvado de Infanoj kaj Novjunuloj", kio iĝis grava nuntempa centro por filmverkado.
Plej tipaj ecoj de liaj filmoj estas utiligado de neprofesiaj rol-ludantoj kaj film-temoj simplaj sed tre simbolriĉaj.
Mallongaj filmojRedakti
FilmojRedakti
- La raporto (1978)
- La unua-klasanoj (1985)
- La hejmtasko
- Kie estas l' amika domo? (1087) Surbaze de samtitola poemo far Sohrab Sepehri, unu el la plej famaj poetoj kaj pentristoj de nuntempa Irano.
- La vivo, kaj nenio plu Daŭrigo de Kie estas l' amika domo post forta tertremo de Rudbaro
- Tra la olivarboj (1995)
- Gusto de ĉerizo (1997, ricevis "Oran Palmon" en la Cannes filmfestivalo)
- La vento kunportos nin (2000) Surbaze de samtitola poemo de Forug Farroĥzad, la plej renoma poetino de nuntempa Irano.
- dek