Agrikulturo en Argentino

Agrikulturo kaj brutobredado estas gravaj pilieroj de la ekonomio de Argentino.

Kultivoj de sojo en la provinco Bonaero. Argentino estas la tria plej granda produktanto de sojo de la mondo. La ĉeno de la sojo estas unu el la tri plej gravaj de la lando, kun la naftokemia kaj la metal-mekanika.
Ekzemplero de laktoprodukta raso de bovino Holando-Argentino.

La Censo Nacional Agropecuario realigita de la Instituto Nacional de Estadística y Censos, en 2002, ĉirkaŭkalkulis, ke en la agrikulturaj ekspluatejoj loĝas 1 233 589 personoj, kaj estas la provincoj Bonaero, Kordobo, Mendoza, Misiones kaj Santa Fe kiuj koncentras la plej grandan kvanton de agrikulturaj produktejoj.[1]

La produktado de nutraĵoj devenaj el la agrikulturo kaj la bova butobredado en la pampa regiono, estas tradicie, unu de la aksoj de la argentina ekonomio. Totale la rura produktado inklude la forstan sektoron, reprezentis en 2007 la 5,61 % de la totala MEP.[2] La ĉefa produkto de la sektoro estas la sojo, nome oleoprodukta planto kiu okupas la duonon de la kultivitaj teroj kaj kiu originas la sojoĉenon, unu el ĉefaj produktaj ĉenaĵoj de la lando.[3]

La ĉefaj agrikulturaj produktoj de la lando estas la jenaj:

Grava parto de la agrikultura produktado eksportas sin sed aparta fabrikado en formo de greno (sojo, maizo, tritiko kaj sunfloro), reprezentante la 15 % de la totala eksportado.[4] La resto estas uzata kiel kruda materialo, ĉefe por la nutraĵa industrio. La sojo diferenciĝas sustance el resto de la agrikulturaj produktoj pro la fakto ke ĝi ne konsumiĝas en la interna merkato, kaj pro tio praktike la totalo eksportiĝas. Male, la cerealoj, laktaj produktoj kaj la bova viando konstituas la bazon de la nutra dieto de la loĝantaro, pro kio granda parto venas al la interna konsumo.

For de la agrikultura ekonomio de la regiono pampa, la argentina ekonomio ĝuas de la nomitaj regionaj ekonomioj, sistemoj produktaj lokaj ĝenerale apogitaj en la produktado specializita de grupo limigita de kultivoj. Inter ili troviĝas la ekonomio kuja apogita sur la vitoj kaj la derivita industrio de vino; la valoj patagonaj dediĉitaj al pomoj kaj al piroj; la nordokcidenta regiono, dediĉita al sukero, citrusoj kaj tabako; la provinco Misiones kaj nordoriento de Corrientes orientitaj al la matea herbo, teo kaj ligno; kotono en la ĉaka regiono; rizo, ĉefe en Corrientes; la olivo en la aridaj zonoj de montaro; kaj la brutobredado de ŝafoj en Patagonio.

Notoj redakti

  1. http://www.diarionorte.com/article/10560/75974-personas-trabajan-en-el-campo-chaqueno Arkivigite je 2013-12-02 per la retarkivo Wayback Machine 75 974 personas trabajan en el campo chaqueño, alirita la 27an de septembro 2013.
  2. INDEC. Cuentas nacionales. Producto Interno Bruto (PIB). Informes de prensa. Informe de Avance del Nivel de Actividad. Cuadro 4.1. Datos para el año 2007 INDEC. Arkivigite je 2016-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Secretaría de Agricultura, Ganadería, Pesca y Alimentación (SAGPyA), Argentina. Base de datos Cultivos: Soja, campaña 2006/2007.
  4. Ministerio de Economía de la Nación. Sector externo. Cuadro 5.2. Datos para los años 1991-2007, Información Económica.