Aladár Paasonen, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Paasonen Aladár Antero Zoltán Béla Gyula estis finna-hungara-usonana oficiro. Aladár Paasonen [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1898 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de julio 1974 en Pensilvanio en Flourtown.

Aladár Paasonen
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1898 (1898-12-11)
en Budapeŝto
Morto 6-an de julio 1974 (1974-07-06) (75-jaraĝa)
en Flourtown
Mortokialo osta kancero
Tombo Tombejo Hietaniemi
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Cadet School • Milita speciala lernejo Saint-Cyr
Familio
Patro Heikki Paasonen
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Biografio redakti

Aladár Paasonen naskiĝis en varia finna-hungara familio. Li frekventis gimnazion en Helsinko. Li partoprenis kiel volontulo en 1918 en la Finna Enlanda Milito sur la blanka flanko atingante la rangon de subleŭtenanto. Li lernis en armea akademio, kie en 1920 li estis levita al leŭtenanto. Inter 1921 kaj 1924 li studis en Francio en armea lernejo, kie inter liaj samklasanoj estis Charles de Gaulle. En 1923 li atingis la rangon kapitano, en 1926 majoro, en 1929 al subkolonelo fine en 1937 kolonelo. Li estis finna armea ataŝeo en Moskvo inter 1931-1933 kaj en Berlino en 1933. En 1934 li revenis al Finnlando. En 1937 li estis nomumita adjutanto de prezidanto Kyösti Kallio. Paasonen estis membro de la finna delegacio al Moskvo en la intertraktadoj antaŭ la Vintra Milito. Komence dum la Vintra Milito li estis postenigita en Parizo por havigi armilojn kaj ekipaĵojn al la finnaj soldatoj, poste li batalis kontraŭ la Ruĝa Armeo. Post la milito li translokiĝis al Svedio, poste li faris armeajn informajn taskojn (spionservojn) en Francio, poste li estis en Hispanio. Inter 1948 kaj 1952 li helpis verki memuaron al Carl Gustaf Emil Mannerheim en Svislando. Inter 1955 kaj 1963 li laboris por CIA en Okcidenta Germanio, poste li estis emerita en Usono ĝis sia morto, sed li estis entombigita en Helsinko.

Li ricevis Honoran Legion en 1939.

Fontoj redakti