Alessandro Blasetti

Alessandro BLASETTI (la 3-an de julio 1900 en Romo - la 1-an de februaro, 1987, samloke) estis itala reĝisoro kiu influis la movadon de itala neorealismo per sia filmo "Promenante en la nuboj" ( Quattro passi fra le nuvole ) de 1934. Li partoprenis en la filmo "Blissima" de Luchino Visconti rolinte kiel si mem.

Alessandro Blasetti
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1900 (1900-07-03)
en Romo
Morto 1-an de februaro 1987 (1987-02-01) (86-jaraĝa)
en Romo
Tombo Campo Verano vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Blasetti estas konsiderita kiel aŭtoritata produktoro (tial la kromnomo "manaĝero en botoj"), kaj eksperto en la arto de kino. Interalie, li funkciis kiel prezidanto de la ĵurio ĉe la Festivalo de Cannes en 1967.

Kariero redakti

 
Blasetti en 1954
 
Blasetti en 1965

Blasetti komencis sian karieron kiel filmkritikisto por gazetoj kaj revuoj. En 1927, kune kun grupo de amikoj, li fondis la studio "Augustus", kaj jaron poste li kreis sian unuan filmon, "Dimanĉo", kiu estis forte influita de sovetia realismo kaj estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de Blasetti, sed neniu spuro de tiu filmo postrestis. Poste li iĝis la direktoro de la studio kaj estas konsiderita la plej produktiva kaj eminenta kreinto de la studio. En 1934, Blasetti kreis sian filmon 1860, kiu prezentas la batalon de Caltfimi [1] okazinta en Sicilio, filmo kiu estas konsiderata unu el la fundamentoj de itala novrealismo.

La filmoj de Blasetti testamentis al novrealismo la simplan kaj realisman stilon kaj dezajnon. Liaj filmoj estis filmitaj ekster la studio, en natura lumo, intence uzinte ne-profesiajn aktorojn.

En 1935, li kreis la filmon "La Malnova Gvardio" kiu prezentis la festojn de la sukceso de la faŝisma revolucio per la Nigraj Ĉemizoj. En 1942, li kreis sian filmon "Marŝante en la Nuboj", kiu estas konsiderata kiel lia plej bona verkaĵo kaj inter tiuj influantaj la novrealisma fluo de itala kinarto.

Kvankam li estas konsiderita pacifisto, Blasetti sindetenis de kritiko de la diktatoraj aŭtoritatoj en la 20-a jarcento kaj en granda mezuro li estas identigita kun la faŝisma reĝimo de Benito Mussolini. [1] Nur en lia filmo "The Iron Crown (La Fera Krono)" de 1940, li enkondukis politikajn aludojn kaj kritikon de la Ministro de Propagando de Nazia Germanio, [Josef Goebbels]].

Post la milito, li produktis purajn artajn filmojn krom unu kiun li kreis kiel tributo al la partizanoj, "A Day in My Life" de 1946. Post tio li faris plurajn filmojn de malsama arta naturo, "Estas honto, ke ŝi estas malbona" de 1954 kiu estas konsiderita milda Komedia filmo.

En 1958 li kreis sian filmon "Eŭropo nokte", dokumenta filmo kiu recenzas la noktan vivon en la urboj de Okcidenta Eŭropo. La filmo, kiu havas erotikajn trajtojn kun karakterizaĵoj de suspensfilmoj, estas konsiderita sukceso en kinarto kaj estis la malfermaĵa pafo por kreado de filmoj kun nova stilo de kinematografia estetiko kaj la uzo de erotismo kaj sekseco. [2]

Elektita filmografio redakti

Bibliografio redakti

  • Moliterno, Gino (2008). Historical Dictionary of Italian Cinema. Scarecrow Press. (ISBN 0810860732).

Referencoj redakti

  1. Charles Silver, The Films of Alessandro Blasetti, retejo de la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko, la 2-a de novembro 2010
  2. Biografia di Alessandro Blasetti, retejo Rai, (en la itala)

Eksteraj ligiloj redakti