Alsómocsolád [alŝOmoĉolAd], germane Metschelad, kroate Močilag estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sásd. Alsó signifas hungare suba, kiu faras diferencon pri alia vilaĝo Felsőmocsolád.

Alsómocsolád
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7345
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 269  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 19′ N, 18° 15′ O (mapo)46.3132518.24419Koordinatoj: 46° 19′ N, 18° 15′ O (mapo) [+]
Areo 13 km² (1 300 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Alsómocsolád (Hungario)
Alsómocsolád (Hungario)
DEC
Alsómocsolád
Alsómocsolád
Situo de Alsómocsolád

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alsómocsolád [+]
vdr
Fiŝkaptista lago de Alsómocsolád
Golgoto de Alsómocsolád

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Alsómocsolád situas sur tre mildaj deklivoj antaŭ montaro Mecsek, fervojo Dombóvár-Baja preteriras, fine de longa sakovojo, proksime de 2 lagoj. Pécs troviĝas 25, ripozejo Gunaras 20 km-ojn.

Historio redakti

Tiu loko estis loĝata jam dum la bronzepoko, baldaŭe romianoj alvenis. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1294 laŭ tiama ortografio "Mocholai", tiam apartenanta al abatejo de Veszprém. Post la mezepoko la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, unue serboj, poste germanoj kaj hungaroj alvenis. La fervojo atingis la komunumon en 1872. En 1930 vivis tie 746 hungaroj kaj 68 germanoj. La lastaj estis deportitaj al Germanio en 1947. En 1970 vivis tie 570 hungaroj kaj 43 germanoj. Vilaĝservoj estas kulturdomo kun interretejo kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj redakti