Amanda S. C. Gorman (naskiĝis la 7-an de marto 1998) estas usona poetino kaj aktivulino. Ŝia verkaro fokusas temojn de subpremado, feminismo, rasismo, marĝenigo kaj la afrika diasporo[1]. Gorman estis la unua persono esti nomita National Youth Poet Laureate (Laŭreato Nacia Junulara Poeto). Gorman studis sociologion ĉe la Universitato Harvard[2] kaj verkis por la studenta novaĵletero (The Edit) de la New York Times[3].

Amanda Gorman
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1998 (1998-03-07) (26-jaraĝa)
en Kalifornio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo poeto • aktivulo • politika aktivisto
Verkoj The Hill We Climb
Vital Voices
TTT
Retejo https://www.theamandagorman.com/
vdr

Amanda Gorman estas la fondinto kaj administra direktoro de One Pen One Page, kiu disponigas senpagajn kreivajn verkadajn programojn por malfavorataj gejunuloj.

Ŝi diras, ke ŝi volis fariĝi junulara delegito ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en 2013, post ĉeesto al parolado de pakistana virina aktivulino Malala Yousafzai, gajninto de la Nobel-premio pri paco en 2014[4].

En 2017, Gorman diris ke ŝi ambicias partopreni en la vetkuro por la usona prezidenteco en 2036[5] kaj ŝi poste ofte ripetis ĉi tiun esperon[6].

En 2020, Gorman prezentis "Earthrise", poemo fokusante la klimatan krizon[7].

En 2021, ŝi prezentis sian poemon "The Hill We Climb" (La monteton kiun ni surgrimpas) ĉe la inaŭguro de la usona prezidento Joe Biden.

Lingvo kaj identeco redakti

En 2019, la usona modorevuo Vogue notis ke Gorman estas "inspirita de ikonoj kiel Maya Angelou, Meghan Markle, kaj Michelle Obama", dirante: "Modo alportas klaran vidan estetikon al lingvo. Kiam mi prezentas sur scenejo, mi estas ne nur pensante pri mia vestaĵo, sed kion mia T-ĉemizo Wakanda Forever kaj flava jupo diras pri mia identeco kiel poeto"[8].

Minaco al maljusteco redakti

En marto 2021, Gorman diris, ke ŝi estis rase profilita fare de sekurgardisto proksime de sia hejmo, kaj pepis poste en Twitter, "Li foriris, neniu pardonpeto. Ĉi tio estas la realo de nigraj knabinoj: Unu tagon oni nomas vin ikono, la sekvan tagon minaco"[9]. Ŝi poste pepis, "Iusence, li pravis. I Am a Threat (Mi estas minaco): minaco al maljusto, al malegaleco, al nescio. Iu ajn kiu parolas la veron kaj vivas kun espero estas evidenta kaj mortiga danĝero al la ekzistantaj potencoj"[9].

Verkaro en traduko redakti

  • Was wir mit uns tragen – Call Us What We Carry: dulingva eldono (germana-angla) kune kun The Hill We Climb – Den Hügel hinauf (dulingva angla-germana), traduko al la germana de Kübra Gümüşay, Hoffmann kaj Campe, Hamburg 2022, ISBN 978-3-455-01172-2.
  • Change. Eine Hymne für alle Kinder (angla originalo: Change Sings: A Children’s Anthem), traduko al la germana de Joy Denalane kaj Daniela Seel, Hoffmann und Campe, Hamburg 2021, ISBN 978-3-45501-266-8.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Matt Petronzio, Watch the first-ever U.S. youth poet laureate perform a stunning poem about social change, la 17-an de. septembro 2017
  2. (en) Wordsmith. Change-maker. En: theamandagorman.com.
  3. (en) Poetry Coalition 2020 In This Place: Poetry & Protest. En: Mass Poetry. 2020
  4. (en) Alex Hawgood, «How Amanda Gorman Became the Nation’s First Youth Poet Laureate», The New York Times,‎ la 3-an de novembro 2017.
  5. (en) Paula Rego, "America's First Youth Poet Laureate Also Wants to Run For President In 2036!". Essence, la 4-an de novembro 2017.
  6. (en) Krueger, Hanna; Diti Kohli, "Amid presidents and pop stars, poet Amanda Gorman grabs the spotlight at inauguration",The Boston Globe, la 10-an de januaro 2021.
  7. (en) Ted Countdown "'Earthrise' poem dares us to dream a different reality", Race to Zero, la 25-an de oktobro 2020.
  8. (en) Okwodu, Jane, "Meet the Rising Poet Who Stole the Show at Milan Fashion Week". Vogue, la 27-an de februaro 2019.
  9. 9,0 9,1 (en) "Amanda Gorman says she was racially profiled near her home". Associated Press. la 5-an de marto 2021.