Ambrozia librejo

(Alidirektita el Ambrozia biblioteko)

La Ambrozia biblioteko (itale Biblioteca Ambrosiana) estas historia biblioteko fondita en 1607 de kardinalo Federiko Borromeo; ĝi lokiĝas en la Ambrozia Palaco kie kunestas ankaŭ la Ambrozia Pinakoteko, eĉ ĝi fondita de la sama Frederiko.

Ambrozia librejo
biblioteko
konserva biblioteko • arkivoprivata biblioteko [+]

LandoItalio

SituoMilano
- koordinatoj45° 27′ 49″ N, 9° 11′ 9″ O (mapo)45.4634799.185788Koordinatoj: 45° 27′ 49″ N, 9° 11′ 9″ O (mapo)

Estiĝo1602
Administrado
- situoPiazza Pio XI, 2 (20123 Milano, Italio)
ĈefuloFederico Gallo
Poŝtkodo20123 [+]

Tuta stokoĉ. 1 000 000 mediaj unuoj

Ambrozia librejo (Milano)
Ambrozia librejo (Milano)
DEC
Ambrozia librejo
Ambrozia librejo
Map
Ambrozia librejo

Vikimedia Komunejo:  Biblioteca Ambrosiana [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
KULTURAJ DOKUMENTOJ
BIBLIOTEKOJ'
Enirejo al la Ambrozia Biblioteko.
Nomo = Ambrozia Biblioteko
Loko = Piazza Pio XI, 2

20123 Milano, Italio

Fondinto = Federiko Borromeo
Naskiĝdato = 1607
Nuna Prefekto (1011) = Monsinjoro Franco Buzzi
Rango = unu el la plej renoma en la mondo

Ĝi estis la kvara eŭropa biblioteko malfermita al la publiko, antaŭita de la Biblioteko Malatesta de Cesena en 1454, de Biblioteko Bodleian, estiĝinta en Oksfordo en 1602, kaj de Biblioteko Anĝela, florinta en Romo en 1604.

Historio redakti

“La Ambrozia biblioteko, kiun Frederiko elpensis kun tiel kuraĝa abundeco, kaj establis kun tiom da elspezoj, el nenio” (Gefianĉoj, ĉap. 32. Alessandro Manzoni)

Dum liaj romaj restadoj ekde (1585 ĝis 1595 kaj poste ekde 1597 ĝis 1601) Federiko Borromeo maturigis ideon krei en Milano bibliotekon cele krei, per kolekto kaj studo pri la originoj kaj tradicioj de katolikismo, remparon kontraŭ la antaŭeniĝo de la protestanta reformacio.

Reveninte al Milano mendis siajn senditojn kolekti manuskriptojn el tuta Eŭropo kaj Mezoriento; kaj ĝuste en tiu periodo okazis la akiro de manuskriptoj de la benediktana monaĥejo de Bobbio (1606), inter kiuj la renoma Antifonaro de Bangor kaj de la biblioteko de padova bibliofilo Gian Vincenzo Pinelli (1608), enhavanta 70 librokestojn kun pli ol 800 manuskriptoj, inter kiuj la renoma Ilias Picta (Desegnoj pri Iliado).

La unua fazo de la konstruo de la establo destinita loĝigi la kolektojn, komenciĝinta en 1603, esti direktita de Lelio Buzzi kaj Francesco Maria Ricchino. Antaŭe estis realigita la Frederika Salono en kiu estis lokigita la unuaj presitaj libroj kaj 8.000 manuskriptoj.

 
Palaco de la Ambroziaj biblioteko kaj pinakoteko

La 8-an de decembro 1609 estis malfermita la legsalono, unua ekzemplo de salono kun libroj poziciitaj ene de bretaroj apogitaj al la parietoj kaj ne ĉenligitaj sur la porlegaj tabloj kiel kutimis en la tiutempaj bibliotekoj. Iĝis parto de la biblioteko ankaŭ presejo kaj lernejo por la studo pri lingvoj klasikaj kaj mezorientaj. La konstantaj akiroj, ankaŭ pere de testamentaĵoj, igis necese ekspansiigi la establon, por kio la laboroj komenciĝis en 1611.

En 1618 la kardinalo donacis al la biblioteko sian kolekton de pentraĵoj kaj desegnoj kiuj konstituis la komencan nukleon de la Pinakoteko, kaj en 1625 estigis la Ambrozian Akademion; inter la unuaj lekciistoj agadis gravuloj kiel Cerano kaj Johano Andreo Biffi.

Spite de la morto de la kardinalo (1631) la akiroj kaj donacoj konstante daŭris: en la 17-a jarcento estis donacitaj 12 leonardaj manuskriptoj, inter kiuj la renomega Codex Atlanticus (Atlantika Kodekso), albumo de desegnoj de Rubens, kaj aliaj grandvaloraj manuskriptoj. Parto de la trezoro estis, bedaŭrinde, rekviziita de la invadaj napoleonaj francoj, nur parte poste redonitaj: estis redonita la Codex Atlanticus, sed ne la aliaj manuskriptoj kaj nur du el la kvar pentraĵoj de Jan Brueghel la pliaĝa.

Inter 1826 kaj 1836 arkitekturisto Jakobo Moraglia, inter la plej ŝatataj artistoj de la Milano de la unua duono de la 19-a jarcento realigis la klostron utiligitan kiel legsalonon, kaj renversis la aliron, ne plu el la placo “San Sepolcro”, sed el la nuna placo Pio la 11-a, tiam Placeto de la Rozo. La novaj konstruaĵoj okupis ĉirkaŭ du trionojn de la loko de antaŭekzistanta preĝejo Sankta Rozo, pro tio malkonstruita (1831).

 
Placeto San Sepolcro: Enirejo al la preĝejo

En la sama periodo estiĝis la kolekto de desegnoj – jam iniciatita en frederika epoko – kaj diversaj donacoj pliigis la kulturajn riĉaĵojn ĝis al plurmiloj da desegnoj kaj presaĵoj. Al 1909 ŝuldiĝas la akiro de ĉirkaŭ 1600 arabaj kodeksoj, danke al entreprenemo de Eugeno Griffini, kaj la heredaĵo de tiu lasta en 1926 (kun aliaj 56 kodeksoj). La establo estis denove plenplena pro kio en 1923 la novklasika korto estis transformita al legsalono.

Dummilitaj anglaj bombadoj de 1943 kaŭzis gravajn damaĝojn al la establo kaj al la kolektoj; interalie, perdiĝis la tuta kolekto de operaj libretoj de la Scala. La restaŭraj laboroj komenciĝis nur en 1952 laŭ projekto de Luigi Caccia Dominioni.

Ekde la jaroj 1990 ĝis 1997 la establo estis denove restrukturita.

En 2009 oni celebris la kvaran datrevenon de la fondon de la biblioteko.

Kultura heredaĵo redakti

La konsisto de la kultura trezoro de al Ambrozia biblioteko sumas je 30.000 manuskriptoj, 12.000 pergamenoj, 2.300 inkunabloj, 10.000 desegnoj, 30.000 ĉizaĵoj, krom 1000 mezepoka ligaĵoj kaj manuskriptaj kaj arkeologiaj kolektoj, faras el ĝi unu el la plej prestiĝaj bibliotekoj de la mondo.

Inter la sennombraj ĉefverkoj elstaras la 51 fragmentoj kun 58 miniaturoj de Ilias Picta, datiĝantaj de la 5-a jarcento, la 1119 folioj de Codex Atlanticus, la De Divina Proportione de Luca Pacioli, la De Prospectiva Pingendi de Piero della Francesca kaj la senmezure ŝatata serio de aŭtografaj manuskriptoj ekde Petrarca ĝis Boccaccio, Ariosto, Makiavelo, Galilejo, Parini, Manzoni, Porta.

Precipuas ankaŭ la verkoj Orosius D 23 sup. de la 7-a jarcento kaj Frontispico de la Komento de Servio al Vergilio (Mz. S.P. 10/27), miniaturigita de Simone Martini por Francesco Petrarca, 1340.

Kolegio de la Doktoroj redakti

La scienca kaj kultura aktivado de la Ambrozejo estas konfidita al Doktoroj, kuniĝintaj en kolegio [1], prezidita de la Prefekto.

Laŭ statuto[2], la Kolegion formas almenaŭ 5 ekleziuloj. La novaj komponantoj estas kooptitaj, balote, de la Kolegio, dum la prefekto estas nomumita de la ĉefepiskopo de Milano, kiu havas ankaŭ la titolon de “Patrono de la Ambrozia”.[3]

Laŭlonge de sia historio, la ambrozia biblioteko havis elstaregajn prefektojn, inter kiuj milana historiisto Giuseppe Ripamonti, Ludovico Antonio Muratori, Giuseppe Antonio Sassi, kardinalo Angelo Mai, Antonio Maria Ceriani, kardinalo Giovanni Mercati, Achille Ratti (estonta Pio la 11-a), kardinalo Gianfranco Ravasi, bibliisto Gianantonio Borgonovo.

Referencoj redakti

  1. Listo de la Doktoroj de la Ambrozia (Elenco dei Dottori dell'Ambrosiana) Arkivigite je 2011-04-25 per la retarkivo Wayback Machine, el la oficiala retejo. URL konsultita en 2010-12-17.
  2. Statuto [1] Arkivigite je 2017-09-06 per la retarkivo Wayback Machine, [2][rompita ligilo], araba lingvo[rompita ligilo], el la oficiala retejo. URL consultato il 2010-12-17.
  3. Nun Prefektas Monsinjoro Franco Buzzi (majo 1011) teologo kaj filozofo, profesoro pri filozofia antropologio, etiko, epistemologio, historio pri filozofio ĉe la Teologia Fakultato de Alta Italio.

Eksteraj ligiloj redakti