Amonia bisulfido

kemia kombinaĵo
Amonia bisulfido
Amonia bisulfido
Kemia strukturo de la
Amonia bisulfido
Amonia bisulfido
3D Kemia strukturo de la
Amonia bisulfido
Sulfida erco
pirargirito
Kemia formulo
NH4HS
CAS-numero-kodo 12124-99-1
ChemSpider kodo 23805
PubChem-kodo 25515
Fizikaj proprecoj
Aspekto
  • senkolora aŭ flavoranĝa
    fumiganta likvaĵo
    kun karakteriza odoro
  • Kvaredraj aŭ
    ortorombaj kristaloj
Molmaso 51,111 g mol−1
Denseco
  • 1,17 g/cm3 25 °C
Refrakta indico  1,74
Bolpunkto 56.6 °C (133.9 ; 329.8 K)
Solvebleco
Nesolvebleco
Ekflama temperaturo 71,6 °C
Mortiga dozo (LD50) 168 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R23 R24 R25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P273, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304, P305+351+338, P310, P321, P363, P391, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia bisulfido, bisulfido de amonioNH4HS estas kemia substanco, bisulfida salo derivita el reakcio inter la amonia hidroksido kaj sulfida acido. La salo estas senkolora, akvosolvebla kaj glimeca kristalo.

Sur la Tero, la komponaĵo trovatas ĉefe kiel akvosolvaĵo, malofte kiel solido, tamen, oni kredas ke bisulfido de amonio estas grava komponanto en la atmosfero de la gigantaj planedoj samkiel Jupitero kaj Saturno, kie sulfuro estiĝas pere de ĝia fotolizo respondeca pri la malsamaj koloroj de la nuboj sur tiuj planedoj. Amonia bisulfido povas generiĝi per miksado de sulfida acido kaj amoniako.

Preparado redakti

Solvaĵoj de amonia hidrogena sulfido povas prepariĝi per pasado de sulfida acido tra koncentrita solvajo de amoniako. Laŭ raportoj priskribitaj en 1895, hidrogena sulfido reakcias kun koncentrita amoniaka solvaĵo ĉe meditemperaturo por estigi (NH4)2S kaj NH4HS. Glacifrosta solvaĵo de ĉi-substanco konservita ĉe 0 °C kaj sub daŭra senĉesa pasado de hidrogena sulfido tra ĝi estigas la amonian sulfidon.

La ordinara "fetora bombo" konsistas je akvosolvaĵo de amonia sulfido. La miksaĵo konvertiĝas en gasojnamoniakon kaj hidrogenan sulfidon. Akvosolvaĵoj de amonia bisulfido iompostiom flaviĝas pro malkomponiĝo kaj estigo de hidrogena sulfido. Ĝi estas tre irita kiam inhalita kaj ĝiaj vaporoj povas esti fatalaj.

Reakcioj redakti

Sintezo de la hidrogena amonia sulfido kun sulfida acido:

 

Amonia bisulfido malkomponiĝas sub malaltaj temperaturoj[3]:

 

Ĝi reakcias kun diluitaj acidoj:

 

Kun koncentrita nitrata acido ĝi oksidiĝas:

 

Iompostiom ĝi oksidĝas en la aero por estigi variaĵon da produktoj:

 

Kun troo da amoniako ĝi dissolvas lasulfuron por estigi polisulfidoj:

 

Amonia bisulfido estis detektita en la atmosfero de Jupitero tuj post ĝia kolizio kun la kometo Shoemaker-Levy. La ekvilibro inter amoniako, sulfida acido kaj amonia bisulfido priskribiĝas en la sekva ekvacio[4]:

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Merck Index 15-a eldono, Merck-nombroj 498 kaj 499.
  2. Thermo Fischer[rompita ligilo]
  3. Cathodic Protection: Industrial Solutions for Protecting Against Corrosion, Volkan Cicek
  4. Jupiter's atmosphere