Amonia fluorosilikato

kemia kombinaĵo
Amonia heksafluorosilikato
Kemia strukturo de la
Amonia heksafluorosilikato
Kristala strukturo de la
Amonia heksafluorosilikato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Amonia fluorosilikato
  • Heksafluorosilikato de amonio
Kemia formulo
(NH4)2SiF6
CAS-numero-kodo 16919-19-0
ChemSpider kodo 26182
PubChem-kodo 28145
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj senodoraj kristaloj
Molmaso 178.15 g mol−1
Smiles F[Si-2](F)(F)
(F)(F)F.[NH4+].[NH4+]
Denseco
  • 2.0 g cm−3 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 100 °C (212 ; 373 K)
(malkomponiĝas]
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 70 mg/kg
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H311, H331
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P301+310, P311
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia heksafluorosilikato, heksafluorosilikato de amonio(NH4)2SiF6, kiel ĉiuj saloj de la fluorosilikata acido estas toksa kemia komponaĵo. Ĝi konsistas je kristaloj, kun minimume tri polimorfoj[1], kaj ekzistas en naturo kiel raraj ercoj "kriptohalito"[2] kaj "bararito"[3]. Ĝi malkomponiĝas per varmigo eligante toksajn fumoj de fluoro, amoniako kaj NO. Ĝi uzatas kiel fluragento por akvotraktado, kontraŭ lavbutika ŝimo, tineoforigo, malinfektilo, vitrogravurado, muldado de malpeza metalo, galvanizado-procezo, ligna konservado, veldofluado, stabiliganto aŭ nutraĵo-konservado, gluaĵoj kaj buŝa traktagento.

Strukturo redakti

Amonia fluorosilikato havas tri ĉefaj polimorfoj α-(NH4)2SiF6, β-(NH4)2SiF6 kaj γ-(NH4)2SiF6. A alfa formo korespondas al la mineralo kriptohalito. La beta formo estas trigona kaj okazas en naturo kiel la erco "bararito". La tria γ-formo estis malkovrita en 2001, kaj identiĝas kun heksagona 6 mm simetrio. En ĉiuj tri konfiguracioj, la oktolatera kristalo (SiF6)2− aranĝiĝas en tavoloj. En la α-formo, ĉi tavoloj estas perpendiklaj al la c-akso[4]. La siliciatomoj de la a-amonia heksafluorosilikato prezentas plej proksiman kuban atomgrupiĝon, la γ-formo heksalateran atomgrupiĝon kaj la β-formo posedas primitivan heksalateran atomgrupiĝon. En ĉiuj tri fazoj, 12 atomfluoroj apudas la katjono (NH4)+.

La amonia fluorosilikato estas nebruliva substanco, tamen ĝi eligas danĝerajn fumojn dum brulado, inkluzive de fluorida acido, "silicia kvarfluorido" kaj nitrogenoksidoj. Ĝi korodas aluminion kaj en akvo, amonia heksafluorosilikato dissolviĝas kun estiĝo de acida solvaĵo.

Sintezo redakti

  • Amonia fluorosilikato estiĝas pere de reakcio inter amonia hidroksido kaj heksafluorosilikata acido, kiu siavice estiĝas pere de reakcio inter la silicia duoksido kaj fluorida acido:
 

Reakcioj redakti

Heksafluorosilikato de amonio reakcias kun amonia aluminiato estigante heksafluoroaluminiato de amonio kaj kvaroksido de silicio:[5]

NH4AlO4 + (NH4)2SiF6 → (NH4)3AlF6) + SiO4

Aliflanke, heksafluoroaluminiato de amonio reakcias kun "aluminia sulfato" estigante amonia fluorido kaj sulfato de aluminio kaj fluoro.

(NH4)3AlF6 + Al2(SO4)3 → 3 AlFSO4 +3 NH4F

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Polimorfismo estas kapableco de solida materialo ekzisti en pli ol unu formo en ĝia kristala strukturo.
  2. WebMineral
  3. Mindat.org
  4. Rimarko: La trigona simetrio estas parto de la heksalatera grupo, tamen, ne ĉiuj heksalateraj kristaloj estas trigonaj.
  5. Fluid Catalytic Cracking: Science and Technology, J.S. Magee, M.M. Mitchell