Amonia magnezia fosfato

kemia kombinaĵo
Amonia magnezia fosfato
amonia magnezia fosfato
2D Kemia strukturo de la
Amonia magnezia fosfato
amonia magnezia fosfato
3D Kemia strukturo de la
Amonia magnezia fosfato
Erco de amonia magnezia fosfato
Struvito: erco de
amonia magnezia fosfato
Alternativa(j) nomo(j)
Duobla salo de amonia kaj magnezia fosfata acido
Kemia formulo
NH4MgPO4
CAS-numero-kodo 7785-21-9
ChemSpider kodo 155566
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blankaj aŭ flavaj kristaloj
Molmaso
  • 137,3148 (anhidra)
  • 245,4065 g mol−1
Smiles [NH4+].[O-]P(=O)([O-])[O-].[Mg+2]
Denseco 1,71 g/cm3
Refrakta indico  1 495
Solvebleco Akvo:Malmulte solvebla
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia magnezia fosfato, magnezia fosfato de amonioNH4MgPO4 estas neorganika duobla salo de fosfata acido, amoniako kaj magnezio, trovata en naturo sub la formo heksahidrata, kaj konata kiel la mineralo "struvito", omaĝe al la germana kemiisto Heinrich Christian Gottfried von Struve (1772–1851).[1] Ĝi kristaliĝas kiel ortoromba strukturo, kaj estas blanka aŭ bruneca-flavkolora piramidaj kristaloj.

Renaj ŝtonoj el amonia magnezia fosfato redakti

La struvito precipitiĝas en alkala urino estigante la kalkulusojn aŭ renŝtonojn.[2] Tiuj ŝtonoj estas la plej ordinaraj mineraloj trovataj en la urina sistemo de hundoj, katoj kaj homoj. La struvitaj ŝtonoj estas potencigitaj de bakteriaj infekcioj kiuj hidrolizas la ureon en amonion kaj altigas la pH-on al neŭtralaj kaj alkalaj valoroj. Urea-rompantaj organismoj inkluzivas la proteobakterion, pseŭdomono-bakteriojn, pneŭmonita klebsiella, stafilokokojn kaj mikoplasmojn[3].

Literaturo redakti

Referencoj redakti