Amonia okzalato

kemia kombinaĵo
(Alidirektita el Amonia oksalato)
Amonia okzalato
Ammonium oxalate.svg
Kemia strukturo
Ammonium-oxalate.jpg
Rombaj kristaloj de amonia okzalato
Leucocarbo bougainvillii qtl2.jpg
Amonia okzalato trovatas en la
feĉoj de la Guana kormorano
Alternativa(j) nomo(j)
  • amonia oksalato
Etanodioata acido
Kemia formulo
H4N-OOC-COO-NH4
CAS-numero-kodo 1113-38-8
ChemSpider kodo 13577
PubChem-kodo 13531065
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka
solido, senodora
Molmaso 124.10 g mol−1
Smiles [O-]C(=O)C
([O-])=O.[NH4+].[NH4+]
Denseco 1,48 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 70 °C (158 F, 343.15 K)
(malkomponiĝas)
Solvebleco:Akvo 45 g/l
Ekflama temperaturo Nebruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302+312, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P330, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia okzalatoH4N-OOC-COO-NH4 estas organika salo de amoniako kun okzalata acido. Sub normaj kondiĉoj ĝi estas senkolora salo, senodora kaj nevolatila. Ĝi estas la ĉefa konstituanto en la "litiazo" kaj trovatas ankaŭ en la feĉo de la Guana kormorano.

Amonia okzalato estas neakordigebla kun acidoj, "amonia acetato", "furfurila alkoholo", arĝento, natria klorido, natria hipoklorito kaj oksidantoj, tamen ĝi atakas multajn metalojn. Amonia okzalato same atakas ŝtalon.

ProduktadoRedakti

La amonia okzalato estiĝas per neŭtraligo de okzalata acido kun amonia hidroksido:

 

  • Kiam varmigita, la amonia okzalato malkomponiĝas laŭ la ekvacio:

 

La malkomponiĝo estigas fumojn da amoniako, karbona unuoksido kaj karbona duoksido, kelkfoje iom da nitrogenoksidoj kaj formiata acido.

  • Amonia okzalato uzatas en gravimetria determinado de la kalcia oksido per precipitigo kiel kalcia okzalato, laŭ la ekvacio:

 

 

Do, en laboratorio, oni povas uzi solvaĵon de amonia okzalato por identigi la kalciajn jonojn. La kalcia katjono kune kun la okzalata anjono estigas precipitaĵon de kalcia okzalato, kiu estas blankokolora. Biologie, la amonia okzalato uzatas por eviti sangokoaguliĝon kune kun la "kalia okzalato"[2]. Ĝi ankaŭ uzatas por forigi verdigron el malnoval kupraj monumentoj, laŭ la ekvacio:

H4N-C2O4-NH4 + Cu2(OH)2CO3 + CuC2O2 → CuC2O4 + NH4HCO3

La amonia karbonato estas tute akvosolvebla kaj facile forigebla.

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti