Angela Davis
Anĝela Yvonne DAVIS (naskiĝis la 26-an de januaro 1944) estas politika aktivulino pri civitanaj rajtoj en Usono.
Angela Davis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Angela Davis | |||||
Naskiĝo | 26-an de januaro 1944 (80-jaraĝa) en Birmingham, Alabamo, Usono | ||||
Etno | afrik-usonano vd | ||||
Lingvoj | angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kalifornio en San-Diego • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato Brandeis • Little Red School House and Elisabeth Irwin High School vd | ||||
Partio | Komunisma Partio de Usono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • homrajta aktivulo • filozofo • aŭtobiografo • universitata instruisto • politikisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • politika malliberulo • feministo • profesoro vd | ||||
Laborkampo | feminismo • paca movado • aktivismo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Herbert Marcuse vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Women, Race and Class vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi naskiĝis en Birmingham kaj studis ĉe la Universitato Brandeis.
Ŝi instruis ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso dum la 1960-aj jaroj kaj samtempe ŝi estis radikala feministo, politika aktivulino kaj ano de la Komunista Partio de Usono kal la Black Panther Party.
En disputata decido la Universitato de Kalifornio maldungis ŝin, ĉar ŝi estis ano de la kompartio. Davis kandidatiĝis por vic-prezidento de Usono por la kompartio en 1980 kaj 1984 kune kun Gus Hall.
En 1970 ŝi fariĝis la tria virino sur FBI listo de plejserĉataj personoj kiam ŝi estis formale akuzita pri konspiro, forkaptado kaj murdo. Ŝi evitis la policon dum du semajnoj antaŭ ol ŝi estis kaptita. Oni procesis kontraŭ ŝi sed la juĝistoj senkulpigis ŝin de ĉiuj akuzoj.
Nuntempe (2003) ŝi laboras kiel profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz. Ŝi daŭre aktivas pri politikaj kaj sociaj aferoj kaj verkis plurajn librojn.
En 2006, ŝi aliĝis al la Internacia Subten-Komitato al la vjetnamaj viktimoj de la "Agent Orange" [1].
Libroj redakti
- If They Come in the Morning (1971)
- Angela Davis: An Autobiography (1974)
- Women, Race and Class (1981)
- Blues Legacies & Black Feminism (1999)
- The Angela Y. Davis Reader (1999)