Antón LAMAZARES (Hispanio, 1954) estas hispana pentristo kiu, kiel ankaŭ José María Sicilia, Miquel Barceló kaj Víctor Mira, estas ano de la "generación de los 80". Per prilaborado de komplikaj supraĵoj lignaj kaj kartonaj per verniso kaj aliaj materialoj li sukcese kreis tre personan medion kaj artstilan lingvon. De deirpunkto de ludema esprimado lia stilo plimalfrue disvolviĝis al abstrakta esprimado kaj rekta abstraktado ĝis, pli lastatempe, speco de minimumigado en kiu povas okazi intima dialogo inter animo kaj memoro, la spirita kaj la sensama, poezio kaj sonĝado. Liaj verkoj ekspoziciiĝis tra la mondo kaj restas ĉe multaj eminentaj institucioj, inter kiuj troviĝas la Nacia Muzeo Reĝino Sofía, la Galega Centro de Aktuala Arto, kaj la Madrid-a Muzeo de Nuntempa Aktuala Arto, kaj ankaŭ en kolektoj privataj kaj fondusaj.

Antón Lamazares
Persona informo
Naskonomo Antón Lamazares Silva
Naskiĝo 2-an de januaro 1954 (1954-01-02) (70-jaraĝa)
en Lalín
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo
TTT
Retejo http://www.antonlamazares.com
vdr

Biografio redakti

Fruaj jaroj: pentrado kaj poezio redakti

(Galego [Galicia], 1954-1977)

 
Eroj de la serioj Sueño e colorao kaj Titania e Brao

Lamazares naskiĝis la 2-an de januaro 1954 en Maceira, vilaĝo en Lalín (Pontevedra, Hispanio), kies kampara medio lasis profundan imponon sur liaj bildeca kaj kreiva kapabloj. Multe de lia lerneja edukado (1963-1969) okazis en la Franciskana seminario Herbón, kie li dediĉis sin al studado pri literaturo, ĉefe pri la latina kaj greka klasikaĵoj. Dum la finaj 1960-aj jaroj li komencis verki poeziojn kaj amikiĝis kun la aŭtoro Álvaro Cunqueiro kaj la pentristoj Laxeiro kaj Manuel Pesqueira, kiuj baldaŭ fariĝis fundamente influhavaj.

Dum lia kreiva metio ektransiĝis de poezio al pentrado, li ofte vojaĝis longe trans Eŭropo (1972) por propraokule sperti la verkojn de la majstroj kiujn li alte taksis, inkluzive de Van Gogh, Paul Klee, Rembrandt kaj Joan Miró, al kiuj poste aldoniĝos Antoni Tàpies, Manuel Millares, Alberto Giacometti kaj Francis Bacon, kaj ankaŭ Mezepoka arto and Arto de Oceanio.

Je la finiĝo de siaj vojaĝoj li kurt-tempe restis en Barcelono, kie li laboris kiel konstruada laboranto kaj studis la verkojn ĉe la muzeo, aparte la kolektojn de Romanstila arto ĉe la Marés Muzeo kaj la Nacia Arto-Muzeo de Katalunio dum sia libertempo. En Madrido, kie li poste restis, li rekonatiĝis kun sia majstro, Laxeiro, kaj ekkonatiĝis kun la poeto Carlos Oroza, kies amikeco restos esence por li: la dialogo inter pentrado kaj poezio estas konstanta en lia tuta verkaro.

En 1973, nur 19-jaraĝa, Lamazares komencis montri siajn pentraĵojn en grupaj kaj solaj ekspozicioj. En 1975 li komencis sian devigan armeo-servado en la militfloto en El Ferrol. La 27-an de septembro tiujare li aŭdis la ŝokigan novaĵon pri la finaj ekzekutoj de la reĝimo de Franco, sekve de la Proceso: unu el la mortigitaj estis lia amiko Humberto Baena, 24-jaraĝulo de Pontevedra. La novaĵo forte deprimigis Lamazares, kies rezulto estis periodo de psikiatra eninstituciigo. Estis dum tiu tempo, kiam li verkis sian poemaron Adibal.

De ekspresionismo kaj Arte Povera al bifacia (du-fronta) pentrado redakti

(Madrido-Nov-Jorko, 1978-1989)

 
Mauro, de Gracias vagabundas, en la Galerio Nacia de Jordanio

En 1978 Lamazares translokiĝis al Madrido, kie li kreis proksimecan amikecon kun la pentristo Alfonso Fraile, kaj ankaŭ kun la galeriistino Juana Mordó,[1] la art–kritikisto kaj poeto Santiago Amón kaj la neŭrologo Alberto Portera. Okazis ligo al grupego da artistoj –aŭtoroj, filmistoj, muzikistoj kaj pentristoj- kiu renkontiĝis semajnfine al ties kampara domo en Mataborricos, kie Lamazares starigis plenaeran ekspozicion de sia verkaro en 1979.

La 1980-aj jaroj estis tempo de freneza kreiva aktiveco kaj larĝa dissendo de lia verkaro: 30-jaraĝa Lamazares jam trovis por si spacon en hispana kaj internacia artoj. Liaj pentroj tiutempaj montras ludemajn kaj sonĝstilajn laŭ ekspresionista stilo, forte kromataj kaj originalaj. Li faris ekspoziciojn en la galerioj de Juana Mordó en Madrido kaj Elisabeth Frank en Belgio, kaj en la Sala Gaspar en Barcelono.[2]

Baldaŭ poste li translokiĝis al Nov-Jorko, kie li restis dum du jaroj per stipendio Fulbright. Liaj pentraĵoj, kiujn li publike montris en la Galerio Bruno Fachetti,[3] disvolviĝis en senson pli pura kaj materia. Dum tempo-periodo li dividis sian tempon inter Nov-Jorko kaj Salamanko. En 1988, li vojaĝis tra Malgrand-Azio (vizitante la Didima-templon por doni tributon al Hyperion fare de Hölderlin) kaj Istanbulo, kie fortan impreson sur lin faris preĝejoj bizancaj. Bildecojn spegulante lian sperton per aranĝigo de ligno en la pentroj oni povas vidi en la verkaro montrita en Galería Miguel Marcos.[4] En 1990 li komencis novan serion de verkoj kiun oni rigardu de ambaŭ flankoj, kiun li nomas bifrontes (du-frontaj).

Skulpta pentrado kaj grandaj formoj redakti

(Parizo-Madrido, 1990-2003)

 
Antón Lamazares en sia studio

En 1990 kaj 1991 venis al Parizo per stipendio de la Cité des Arts kaj en 1991 li starigis grandan studion en Madrido, kie li komencis verki la serion Gracias vagabundas (Vagantaj Gracoj) kaj Desazón de vagabundos (La Anksieco de Vagantoj).[5] En 1993 li renkontis Tàpies kaj eldonis intervjuon kun li post lia ricevo de la premio Ora Leono ĉe la Bienalo de Veneco. Invitita de la Galega Centro por Nuntempa Arto, li pasigis majon ĝis novembro de 1996 en Galegio (Galicia) pentrante la serion Gracias do lugar: Eidos de Rosalía, Eidos de Bama (La ĉarmo de la loko: Kampoj de Rosalía, Kampoj de Bama).[6] De junio al novembro 1997 li prilaboris Bés de Santa Baia ekstere en Santa Baia de Matalobos. En 1998 en Madrido li pentris la serion Titania e Brao, tributon al la Kastilia somero kaj poste Pol en Adelán.[7]

Dum tiu tempo li ankaŭ verkis plurajn grafikaĵojn, inkluzive de serio da gravuroj por akompani la kvin tekstojn de Gustavo Martín Garzo en lia libro El Canto de la Cabeza, kaj la litografoj kiuj akompanas Itinerarium de Egeria, verko nomumita kiel libro de la jaro de Le Monde Diplomatique. En 2001 li starigis grandskalan ekspozicion ĉe la marhaveno La Coruña titolitan Un saco de pan duro (Sako de pano malmola).[8]

Lian verkaron elektis por internacia promociado la Ministro por Eksterlandaj Aferoj sub sia programo “Hispana arto por la ekstera mondo”, apud ankaŭ tiuj de aliaj hispanaj artistoj kiel Antonio Saura, Martín Chirino, Joan Hernández Pijuan, Millares, Pablo Serrano, Jorge Oteiza kaj Tàpies. Proksimatempe Lamazares vojaĝis al Florenco kaj Assisi por pristudi verkojn de Renesanca arto kaj ankaŭ por havigi al si konon de la loko de Sankta Francisco, al kiu li poste dediĉis sian novan serion Follente Bemil.[9]

De abstrakteco al poezia minimumismo redakti

(Berlino, ekde 2004)

 
Ekspozicio de Domus Omnia en Santiago de Compostela

En 2004, Lamazares translokiĝis al Berlino kie li ankoraŭ loĝas. Post la morto de sia patro li komencis la serion E fai frío no lume (Estas malvarme en la fajro). Okazis grandaj ekspozicioj suub lia nomo en Slovenio kaj en la Muzeo (Preĝejo) Kiscelli en Budapeŝto (Hungario).[10]

 
Ekspozicio fare de Lamazares en Nov-Jorko, 2009

Poste li dediĉis sin al la serio Domus Omnia,[11] kaj kunlaboris en la kreado de du pliaj libroj fare de Oroza: Deseo sin trámite per silkografo kaj Un sentimiento ingrávido recorre el ambiente, al kiu li donacis kvin litografojn.[12] En 2008 li faris ekspozicion Horizonte sin dueño (Horizonto sen posedanto) en la Galerio Nacia de Jordanio (Amano) kaj antologion de sia grafikaĵoj en la Instituto Cervantes de Damasko (Sirio), kie la poeto Taher Riyad al li dediĉis la poemaron Cantos de Lamazares. En 2009 li ekspoziciigis sian verkaron ĉe la Institucio Hispana de la Reĝino Sofía,[13] kaj ankaŭ en Orense (Hispanio), ĉe la Centro Kultura de la Delegacio.[14] Li ankaŭ partoprenis en vojaĝanta ekspozicio dediĉita al la poeto Vicente Aleixandre, kaj ricevis la premion Laxeiro Prize por honori sian dumvivan verkaron kaj ĝia internacian diskonon. En 2010 li ekspozicigis sian verkaron ĉe la Preĝejo de la Universitato, en Santiago de Compostela, kaj en Tui, kie la dokumentan filmon Horizonte sin dueño oni metis sur ekranon dum la internacia filmofestivalo Play-Doc.[15] La filmo, gvidita de la gefratoj Nayra kaj Javier Sanz (Rinoceronte Films), montras vojaĝon tra la universon pri pentrado, poezio, kaj nature, de la perspektivo de Antón Lamazares.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Juana Mordó, una vida por el arte español (hispane). El País.
  2. Antón Lamazares: "Cuando pinto trato de expresarme con cosas mínimas, y tocar el alma" (hispane) (pdf). La Vanguardia.
  3. Chirino y Lamazares exponen en Nueva York (hispane). El País.
  4. Fieles a su propia sangre (hispane) (pdf). ABC.
  5. «Utilizo la pintura a bofetadas» (hispane). El País.
  6. Lamazares presenta un montaje "poseído por el hábitat" de Galicia (hispane). El País.
  7. Antón Lamazares: "A mi pintura hay que acercarse a gatas, con mirada de niño"; Territorios de la emoción (hispane) (pdf). ABC.
  8. Apoteosis del exceso (hispane). El País.
  9. Canto de la carne (hispane). El País. La carne no es triste (hispane) (pdf). ABC. El Kama-sutra de Lamazares (hispane). El Cultural (El Mundo).
  10. Los demonios interiores de Lamazares asaltan el museo Kiscelli de Budapest (hispane). El País. The exhibition of the painter Antón Lamazares (angle). Museum Kiscelli.
  11. Antón Lamazares expone en SCQ la serie «Domus Omnia» (hispane). La Voz de Galicia.
  12. Carlos Oroza reaparece con un libro ilustrado por Antón Lamazares (hispane). El País. Un sentimiento ingrávido entre Lamazares y Oroza (hispane). Faro de Vigo. Arkivita el la originalo je 2011-04-19. Alirita 2010-06-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-19. Alirita 2010-06-19.
  13. Filmando a Lamazares (hispane). El País. Anton Lamazares at Queen Sofia (angle). Village Voice. Arkivita el la originalo je 2010-04-04. Alirita 2010-06-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-04. Alirita 2021-12-28.
  14. A construción da alma de Antón Lamazares (Galega). El País.
  15. Un documental sobre el pintor Antón Lamazares levanta el telón de la sexta edición del festival de cine de Tui (hispane). La Voz de Galicia.

Literaturo redakti

  • AMÓN, Santiago, "La pintura de Lamazares y la luz crepuscular", Lamazares 1978-1986, La Coruña, Durán, 1986.
  • CALVO SERRALLER, Francisco, "La musa en cueros", Madrid, Montenegro, 1986; "Casa de la pintura", Domus Omnia, Madrid, Álvaro Alcázar, 2007.
  • CASTRO, Fernando, "Fragmentos de un texto que no pude escribir", Antón Lamazares. Un saco de pan duro, La Coruña, Ayto. de La Coruña, 2001.
  • CASTRO, Luisa, "Alma en lunes o la noche de las estrellas que brillan poco", Antón Lamazares. Alma en lunes, Orense, Museo Municipal, 2002.
  • FUENTES FEO, Javier, "Inventar y divulgar nuevos secretos. En torno a la pintura de Antón Lamazares", Lamazares, Madrid, SEACEX, 2005.
  • GABILONDO, Ángel, "Del verde llover", Antón Lamazares. Gracias do lugar, Santiago de Compostela, CGAC, 1997; "Una conversación entre Ángel Gabilondo y Antón Lamazares" (entrevista), Lamazares, Madrid, SEACEX, 2005.
  • LOGROÑO, Miguel, "Todos los ojos del mundo", Reconocimientos. Colección Miguel Logroño, Santander, Museo de Bellas Artes, 2007.
  • MARTÍN GARZO, Gustavo, "Jonás y la calabacera", Antón Lamazares. Iles Quén, Madrid, La Caja Negra, 2000.
  • MIKUŽ, Jure, "La imagen original bajo las capas del palimpsesto de la conciencia", Lamazares, Madrid, SEACEX, 2005.
  • MOURE, Gloria, "Antón Lamazares", Artforum, Nueva York, mayo de 1987.
  • MURADO, Miguel-Anxo, "Hermana carne", Follente Bemil, Madrid, Metta, 2003.
  • RIVAS, Manuel, "La leyenda de Antón Lamazares", Antón Lamazares, Murcia, Palacio Almudí, 1995.
  • SANDOVAL, Michael, "Antón Lamazares. The Vagabond Shaman", Antón Lamazares, Nueva York, Queen Sofía Spanish Institute, 2009.

Eksteraj ligiloj redakti