Aprilo de 2022
monato de la jaro 2022
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2022:
- Aleksandar Vučić venkis en la balotado en Serbio kaj plu estos prezidento.
- Viktor Orban venkis en la balotado en Hungario kaj plu estos ĉefministro.
- Rodrigo Chaves venkis en la balotado en Kostariko kaj estos prezidento.
- UN postulas sendependan enketon pri militkrimoj pro la malkovro de centoj da pafmortigitaj civiluloj en la urbeto Buĉa (Kieva provinco) post la retiriĝo de la rusiaj trupoj el la nordo de la ukrainia teritorio.
- Pli ol 50 civiluloj estis mortigitaj en la bombado de fervoja stacio Kramatorsk; Ukrainio akuzis rusiajn trupojn pri la lanĉo de raketo Toĉka-U, sed Rusio memorigas ke ĝia armeo ne plu uzas tiun malnovan armilon dum la ukraina armeo uzas ĝin ĉiutage.
- Emmanuel Macron kaj Marine Le Pen kvalifikiĝas por la dua raŭndo de la prezidanta baloto.
- Israelo anoncis pri plano konstrui pliajn 40 km da bariloj en la Okcidenta bordo.
- En Sud-Osetio opozicia Alan Gaglojev ricevis plej multe da voĉdonoj en la prezidenta baloto, sekvos rebaloto inter du pintaj kandidatoj.
- Tropika ŝtormo kaŭzis 20 mortojn en Filipinoj.
- Fortaj pluvoj dum kelkaj tagoj kaj inundoj kaŭzis pli ol 400 mortojn en Kvazulu-Natalo, Sud-Afriko.
- Rusia flagŝipa krozoŝipo Moskva sinkis post eksplodo ĉe la marbordo de Ukrainio.
- José Ramos-Horta estis elektita kiel prezidento de Orienta Timoro.
- Emmanuel Macron estis reelektita prezidento de Francio, venkinte Marine Le Pen.
- Dritan Abazović estas elektita kiel la nova Ĉefministro de Montenegro fare de la Parlamento.