Neuenegg

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bärfischenhaus)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Neuenegg (stacidomo).


Neuenegg ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4874 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Neuenegg
Blazono de Neuenegg
Blazono de Neuenegg
Blazono de Neuenegg
Neuenegg vidita trans la ponto ek de Sensebrücke
Neuenegg vidita trans la ponto ek de Sensebrücke
Neuenegg vidita trans la ponto ek de Sensebrücke
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 53′ 49″ N 7° 18′ 0″ O / 46.89694 °N, 7.30000 °O / 46.89694; 7.30000 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 49″ N 7° 18′ 0″ O / 46.89694 °N, 7.30000 °O / 46.89694; 7.30000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4874
Areo 21,87 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 3176
Komunumkodo 0670
Mapo de Neuenegg
Mapo de Neuenegg
Mapo de Neuenegg
vdr

Geografio redakti

Neuenegg situas en la Svisa Mezlando en la suba parto de la valo de la rivero Sense, kiu formas la sudan komunumolimon, proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de la centro de la federacia urbo Berno, al kies aglomeraĵo apartenas prarto de la vilaĝoj de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Neuenegg Dorf, Bärfischenhaus, Bramberg, Brüggelbach, Freiburghaus, Landstuhl, Süri, la okcidenta parto de Thörishaus, kaj Wyden.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,87 km², de kiuj 38,0% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 9,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Neuenegg limas en nordo al Mühleberg, en nordoriento al Berno, en oriento al Köniz, en sudoriento al Ueberstorf (FR), en sudo al Wünnewil-Flamatt (FR), en sudokcidento al Bösingen (FR), kaj en okcidento al Laupen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Berno al Friburgo, de kiu sur la komunuma teritorio disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 233 al Laupen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas unu kilometron sude la komunumo en Flamatt. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laupen, kiun servas la regiona trajnlinio n-ro 2, kaj pri loka buso.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Neuenegg datiĝas el la jaro 1228 kiel Nuneca. Neuenegg apartenis dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Laupen kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1324 havaĵo de la urbo Berno. Ĝi fariĝis unu el la ses tribunaldistriktoj de la Voktejo Laupen. En Bramberg en la hodiaŭa komunumo Neuenegg okazis en 1339 la Batalo de Laupen, kiu signifis la decidon en la Milito de Laupen. Samloke la 5-an de marto 1798 okazis batalo de la trupoj de la feŭda reĝimo de Berno kontraŭ la liberigaj trupoj de la franca armeo sub brigadogeneralo Pigeon. La berna batalvenko tamen restis sen sekvoj kaj ne povis savi la malnovan reĝimon, ĉar la berna registaro jam kapitulaciis antaŭ la revoluciaj fortoj.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti