Beatrice WEBB (n. POTTER), (22-a de januaro 185830-a de aprilo 1943) estis brita socialisto, ekonomikistino kaj reformistino. Ŝia laboro estis forte ligita al tiu de sia edzo Sidney Webb.

Beatrice Webb
Persona informo
Naskonomo Beatrice Potter
Naskiĝo 22-a de januaro 1858
en Gloucester, Gloucestershire, Anglio
Morto 30-a de aprilo 1943
en Liphook, Hampshire, Anglio
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Richard Potter
Patrino Lawrencina Heyworth
Frat(in)oj Catherine Courtney • Richard Potter • Blanche Potter • Theresa Cripps • Lawrencina Potter • Margaret Heyworth Potter • Mary Elizabeth Potter • Georgina Potter • Rosalind Heyworth Potter
Edz(in)o Sidney Webb
Okupo
Okupo ekonomikistosociologopolitikistohistoriisto • socia reformisto • sufrageto • verkisto
vdr

Webb naskiĝis en la provincio Gloucestershire. Ŝi estis la nepino de la radikala parlamentano Richard POTTER.

En 1882 ŝi komencis personajn interrilatojn kun Joseph Chamberlain – tiam registara ministro kaj poste ĉefministro. Tio ne sukcesis kaj en 1890 ŝi renkontis Sidney Webb. Ili geedziĝis en 1892 kaj restis kune ĝis la fino.

Ŝi estis aktiva kunlaboranto en la laboro de Sidney, inkluzive la organizado de la Fabia Societo kaj la starigo de la London School of Economics (prestiĝa universitato).

Ŝi kunverkis librojn ekz. History of Trade Unionism ("Historio de Sindikatismo", 1994) kaj kunfondis la politikan revuon New Statesman ("Nova Ŝtatisto") en 1913.

Eksteraj ligiloj redakti