Obersaxen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bellaua)

Obersaxen (en romanĉa lingvo Sursaissa) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Obersaxen
Blazono de Obersaxen
Obersaxen
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ruis
Koordinatoj  46° 45′ 0″ N 9° 5′ 42″ O / 46.75000 °N, 9.09500 °O / 46.75000; 9.09500 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 0″ N 9° 5′ 42″ O / 46.75000 °N, 9.09500 °O / 46.75000; 9.09500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 812
Areo 61,77 km²
Alteco 1281 m super marnivelo
Poŝtkodo 7134
Komunumkodo 3612
Mapo de Obersaxen

Geografio redakti

Obersaxen situas ĉe la norda deklivo de la monto Piz Mundaun ĉe la suda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. En sudoriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis la riverbordo. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2890 m s.m. sur la pinto de la monto Schwarzhorn.

La komunumo konsistas el 28 setlejoj (en la alemana nomitaj Höf), kiuj estas kunigitaj en 5 subkomunumoj (en la alemana nomitaj Pirte). La centro de la komunumo estas la vilaĝo Meierhof. La setlejoj estas laŭ alfabeta ordo Affeier, Axastei, Bellaua, Canterdun, Chlinga, Chriegli, Egga, Friggahüs, Giraniga, Hanschahüs, Janggahüs, Markal, Meierhof, Mira, Miraniga, Misanenga, Pilavarda, Platenga, Platta, Pradamaz, Runggli, Sankt Josef, Sankt Martin, Tobel, Tomahüs, Tschappina, Tusa, Valata, Zarzana. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Obersaxen limas en nordo al Breil/Brigels, en nordnororiento al Waltensburg/Vuors, en nordoriento al Rueun, en orientonordoriento al Mundaun, en oriento al Vella, en orientosudoriento al Degen, en sudoriento al Vignogn, en sudo al Lumbrein, en sudokcidento al Sumvitg, kaj en okcidento al Trun.

Trafiko redakti

Obersaxen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 19 kaj Retia Fervojo pasas sude de la komunumo laŭlonge de Antaŭa Rejno. Tra la komunumo pasas flanka vojo, kiu en oriento supreniras de Ilanz tra Mundaun, kaj tiam post Sankt Martin rekondukas malsurpren kaj ĉe Axenstein religiĝas al la kantona ĉefvojo n-ro 19. Al la publika transportreto Obersaxen estas konektita per poŝtaŭtolinio al Ilanz. De Meierhof aertelfero kondukas al Piz Mundaun.

Lingvoj redakti

Obersaxen ek de la 12-a jarcento estis valza eksklavo en la romanĉlingva teritorio. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 94% de la loĝantaro de Obersaxen parolis la germanan kaj 5% la romanĉan lingvon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Obersaxen datiĝas el la jaro 765 kiel Supersaxa. En la jaro 765 la episkopo Tello donacis sian bienon kaj alpopaŝtejon en Obersaxen al la Abatejo de Disentis. En la jaro 806 tiuj bienoj refalis al la imperio. En la jaro 956 la imperiestro Oto la 1-a havigis la bienojn en Obersaxen kun la preĝejo al la episkopo de Koiro. Ek de la fino de la 12-a jarcento valzoj almigris tra Oberalppasejo kaj setlis en Obersaxen. En la 14-a jarcento la Senjoroj de Rhäzüns aldonis Obersaxen al sia senjorujo. En la jaro 1375 estis menciita la unua lokestro de Obersaxen. En la jaro 1459 Obersaxen venis sub la regado de la dinastio Hohenzollern-Sigmaringen. En la jaro 1471 Obersaxen akiris sigelon kiel tribunalkomunumo. Obersaxen disponis pri voĉo en la Supra Federacio kaj formis superan tribunalon kun Waltensburg kaj Laax. En 1497 Obersaxen estis integrita al la habsburga Senjorujo Rhäzüns. En la jaro 1819 la komunumo sin liberaĉetis de la lastaj habsburgaj feŭdoj. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti