Benzila benzoato
Benzoato de benzilo | |||
Plata kemia strukturo de la Benzila benzoato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzila benzoato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 120-51-4 | ||
ChemSpider kodo | 13856959 | ||
PubChem-kodo | 2345 | ||
Merck Index | 15,1130 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | sub temperaturoj pli altaj ol 20 °C ĝi estas senkolora likvaĵo kun balzama odoro, sub temperaturoj pli altaj ĝi aperas kiel nadloj aŭ flokoj | ||
Molmaso | 212.25g·mol−1 | ||
Denseco | 1.118g cm−3 | ||
Fandpunkto | 18 °C | ||
Bolpunkto | 323 °C | ||
Refrakta indico | 1,5680 | ||
Ekflama temperaturo | 148 °C | ||
Memsparka temperaturo | 480 °C | ||
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1900 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 | ||
Sekureco | S25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj [1][2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H313, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P301, P312, P312, P330, P391 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Benzila benzoato estas benzila estero de la benzoata acido, senkolora substanco kun milda balzamodoro nature okazanta en kelkaj plantoj tiaj kiaj Cananga odorata, palisandro, cinamomo kaj benzoino[3] Benzila benzoata estas sinteza kemiaĵo uzata kiel odora ingredienco, artefarita aromo, konservaĵo kaj solvanto.
Ĝi same povas esti uzata en la traktado kontraŭ skabio, laŭso kaj kapograto aŭ pedikulozo. Ĝi estas toksa al ektoparazitoj[4] tiaj kiaj Sarcoptes scabiei hominis kaj Pthirus pubis aŭ puba laŭso.
Skabio estas infekto kaŭzata de akaro konata kiel mite sarcoptes scabiei kaj karakteriziĝas per intensa gratado (ĉefe dumnokte), ruĝa makulo kiuj povas rezulti en sekundara infekto. Benzila benzoato estas mortiga kontraŭ tiuj akaroj kaj do ili estas utilaj en la traktado de skabio.
Ĝi same uzatas por traktado de infekto kaŭzata de laŭsoj en la kapo kaj korpo. Benzila benzoato ne estas adekvata elekto por la traktado de skabio pro ĝia iritaj proprecoj. Benzila benzoato estas pura esencoleo okazanta en la volatilaj oleoj de jasmeno kaj odorata kanango.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Benzoato de benzilo estas industrie preparata per agado de la benzoila klorido sur benzila alkoholo:
Sintezo 2
redakti- Preparado de benzila benzoato per traktado de benzila klorido kun natria benzoato:[5]
Sintezo 3
redakti- Preparado de la ' per traktado de benzaldehido' kaj benzila alkoholo en alkala medio:
Literaturo
redaktiKunrilataj kemiaĵoj
redakti-
Benzila adenino -
Benzila piperazino -
Benzo-furano
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Vigon
- ↑ Carl Roth
- ↑ Botanical.com
- ↑ Medicine.net Arkivigite je 2017-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Thieme