Bongoflavo, aŭ nur bongo, estas la nomo de unu el la plej popularaj stiloj de tanzania muziko hodiaŭ. La ĝenro disvolviĝis en Daresalamo, en la 90-aj jaroj, el nordamerika hiphopo miksita kun regeo, ritmenbluso, afrobito, danĉalo kaj tradiciaj tanzaniaj stiloj kiel tarabo kaj dansi.[1] La kantotekstoj kutime estas en la svahila aŭ la angla. Sekvante okcidentan hiphopan tradicion, bongo-kantoteksto ofte traktas sociajn kaj politikajn aferojn kiel malriĉeco, politika korupto, superstiĉoaidoso, ofte kun pli malpli eksplicita eduka intenco. Afande Sele, ekzemple, verkis kantojn destinitajn por instrui preventadon de malario kaj AIDS.[2] La svahila termino bongo signifas cerbo kaj estas kutime uzata por aludi al la urbo Daresalamo. La nomo bongoflavo estas derivado de la vorto "bongo-flavoro" kaj en la tanzania muzika kunteksto la termino povus esti uzata por rilati al artistoj de la ĝenro kaj ilia vivstilo.[3][4][5]

Bongoflavo
Angle Bongo Flava
Kulturaj fontoj Hiphopo, regeo, ritmenbluso, afrobito, danĉalo, tarabo, dansi
Stilaj fontoj
Loko kaj tempo por komenciĝo Tanzanio, fino de 1960-aj jaroj
Rilataj kategorioj
Vidu ankaŭ Repo
vdr

Historio redakti

La esprimo bongoflavo unue estis uzita en 1966 fare de DJ Mike Muhagama, en la radioprogramo DJ Show, en Radio One (99.6 FM). La celo estis rekoni la muzikon de la lokaj junuloj influitaj de la usona muziko de la momento. La origina kreinto kaj produktanto de DJ Show estis Taji Liundi, ankaŭ konata kiel Master T, kiu forlasis Radio One en 1996. Mike Muhagama daŭre produktis kaj prezentis la radioprogramon sole. Radio One estis unu el la unuaj privataj radiostacioj en Tanzanio, posedata de Reginald Abraham Mengi, milionulo kaj gvidanto de la amaskomunikilaro.[6]

Bongoflavo ekzistis multe antaŭ la unuaj aŭdvidaj aŭ videaj registradoj. En ĝiaj fruaj tagoj junaj homoj de Daresalamo repis ĉe koncertoj sur la plaĝo aŭ en lokaj koncertejoj. Multaj el tiuj koncertoj estis organizitaj de Joseph Kusaga kaj Ruge Mutahaba, posedantoj de la diskoteko Mawingu, studioj Mawingu kaj nuntempe la Mawingu Media Grupo. Paralele, Abdulhakim DJ Kim Magomelo kaj lia kompanio Kim & The Boyz antaŭenigis oficialan konkuradon pri repo, nomata «Yo! Rap Bonanza».[7][5]

Iuj el la junaj kantistoj elektis elegantajn pseŭdonomojn kaj agis solo aŭ en improvizaj muzikgrupoj ĉe la diversaj eventoj organizitaj. En la fruaj 1990-aj jaroj, tre elstara artisto estis Adili aŭ Nigga Unu. Alia memorinda kantisto estis Saleh Jabir. Li estis la unua influa artisto de la ĝenro, kiu repis en la svahila lingvo kaj la sola respondeca por igi la svahilan fareblan lingvon por repo.[5]

Mawingu Band estis unu el la unuaj muzikgrupoj registri KD-on, kiu estis elsendo sur Radio One. Mawingu Band fariĝis tre populara komence de 1994. Ili registris en Mawingu-studioj. Ĝiaj membroj estis Othman Njaidi, Eliudi Pemba, Columba Mwingira, Sindila Assey, Angela, Robert Chuwa, Boniface Kilosa (Dj Boni Love) kaj poste Pamela. Lia kanto «Oya Msela» estis tiel populara kaj antaŭ sia tempo, ke tiu nomo finis esti la muzikeldonejo Msela.

Dar Young Mob estis la unua stiligita hiphopa muzikgrupo se temas pri registri en Mawingu-studioj kun Dj Boni Love kiel produktanto.[5]

Populareco redakti

Hodiaŭ bongoflavo estas la plej populara muziko inter tanzaniaj junuloj.[8] Estas multaj televidaj programoj kaj radiaj programoj dediĉitaj al ĉi tiu ĝenro. Ekster Tanzanio, bongoflavo fariĝis tre populara en najbaraj kaj kulture rilataj landoj kiel KenjoUgando.[9] Sed krome bongoflavo trovis grandan akcepton ekster la afrika kontinento.[1] La plej popularaj artistoj de la ĝenro lastatempe komencis celi okcidentajn merkatojn. Fakte Bongo-Radio, la memproklamita plej bona Interreta stacio dediĉita al bongoflavo, estas bazita en Ĉikago, Ilinojso.[10][11][5]

Artistoj kaj produktantoj redakti

Kvankam la bongoflavo klare rilatas al usona hiphopo, ĝi ankaŭ klare distingiĝas de ĝi. La bongoflavo-artistoj, de la komenco, malmuntis la stilojn de nordamerika muziko por rekonstrui ilin per afrikaj manoj. La tipa artisto de bongoflavo identiĝas kun la mselamselah. La kanto «Mselah Jela» de la kantisto Juma Nature estas konsiderata kiel speco de manifesto de la ideologio de mselah. En tiu kanto, sekvantoj de mselah estas difinitaj kiel honestaj homoj kun sincera koro.[10]

Unu el la pioniroj de tanzania hiphopo estas Mr. II (ankaŭ konata kiel Sugu aŭ 2-Proud), kiu liberigis en 1995 «Ni Mimi», sian unuan sukcesan unuopaĵon el bongoflavo. La unua hiphopa muzikgrupo de Tanzanio, la Kwanza Unit, komenciĝis en 1993. Ili origine kantis en la angla, sed poste ŝanĝis al la svahila. Unu el la malnovaj membroj de la muzikgrupo, Professor Jay, finis esti unu el la plej popularaj hiphopaj artistoj en Tanzanio.[5]

Inter la plej popularaj bongoflavaj artistoj estas Ali Kiba, Juma Nature, Lady Jaydee, Mzungu Kichaa, Geezy Mabovu, Q Chillah, T.I.D., Diamond Platnumz, Ben Pol, Nay wa Mitego, Jux, Nandy, Darassa, Harmonize, Rayvanny, Ruby, R.O.M.A. kaj poste Mbosso, Aslay, Marioo, Whozu, ktp. Iuj muzikgrupoj estas tre popularaj en sia etno. Ekzemploj pri tio estas la masajoj X Plastaz, kiu disvolvis sian propran subĝenron konatan kiel Maasai Hip Hop. Aliaj popularaj nomoj estas Gangwe Mobb, Dully Sykes, Balozi Dola, ktp.[12][5]

La unuaj bongoflavaj produktantoj estis Master J, P-Funk, Bonny Luv kaj Enrique Figueredo kaj poste Lizer Classic, S2Kizzy, Nahreel, Kimambo, Bonga kaj Blaq.[12][5]

Gallery redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mueller, Gavin. "Bongoflava: The Primer." Stylus Magazine, 12 May 2005
  2. Top of the Hip Hops: Bongo Flava and more in Dar es Salaam, 2004 (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 17 marto 2008. Alirita 12 majo 2020.
  3. Stroeken, Koen (Winter 2005). "Immunizing Strategies: Hip-Hop and Critique in Tanzania". Africa. 75 (4): 488–509. doi:10.3366/afr.2005.75.4.488.
  4. Bongo flava is back with a bang after two years of Naija dominance Arkivigite je 2018-12-11 per la retarkivo Wayback Machine | sde.co.ke
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Brennan, J., Brennan, J. R., Burton, A., Burton, A. R., & Lawi, Y. Q. (Eds.). (2007). Dar es Salaam. Histories from an Emerging African Metropolis: Histories from an Emerging African Metropolis. African Books Collective.
  6. Mambo Jambo Arkivigite je 2020-02-29 per la retarkivo Wayback Machine | Art in Tanzania. Alirita: 12 majo 2020
  7. Bongo Flava Music | Discogs. Alirita 12 majo 2020
  8. Bongo Flava: il potere della musica (itale) (HTML). Arkivita el la originalo je 9 aprilo 2011. Alirita 12 majo 2020.
  9. Mueller, Gavin. Bongoflava: The Primer. Stylus Magazine, 12 May 2005.
  10. 10,0 10,1 Top of the Hip Hops Bongo Flava and more in Dar es Salaam, 2004. (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 17 marto 2008. Alirita 12 majo 2020.
  11. "About Us: Bongo Radio. (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 5 marto 2008. Alirita 12 najo 2020.
  12. 12,0 12,1 Bongo Flava: Swahili Rap from Tanzania (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 7 marto 2007. Alirita 13 majo 2020.

Literaturo redakti

  • Birgit Englert: Bongo Flava (Still) Hidden „Underground“. Rap from Morogoro, Tanzania. in: Stichproben. Wiener Zeitschrift für kritische Afrikastudien Nr. 5/2003, 3. Jg.
  • Anna Roch, Gabriel Hacke: Hip Hop in Tanzania zwischen Message und Flava. SAAP – Sozialanthropologische Arbeitspapiere 101, Verlag Hans Schiler, 2006 PDF
  • Klaus Raab: Rapping the Nation : die Aneignung von HipHop in Tanzania, Lit Verlag Berlin, 2006 ISBN 3-8258-9327-8

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti