Bumerango estas kurboforma ĉasilo, sportiloludilo el lignotaveloj, plasto aŭ aliaj malmolaj materialoj, kiu, kiam oni ĝuste ĵetis ĝin, revenas al la ĵetinto. La tradicia ĉasbumerango ne revenas al la ĵetinto: ĝia avantaĝo kompare al rekta bastono estas, ke ĝi flugas pli malproksimen, pli rektlinie kaj ankaŭ pli celtrafe.

Tipa ligna bumerango

La kutima tradicia formo de bumerango estas L-forma kun du samlongaj brakoj. Por konkursoj oni uzas bumerangojn kun tri aŭ pli da brakoj, kiuj ne estas simetrie ordigitaj.

Ĉiukaze la brakoj havas profilon similan al tiu de aviadilflugiloj.

Historio redakti

 
Bumerangoj de la aborigenoj de Aŭstralio

La plej malnova konata bumerango estis malkovrita en la jaro 1985 en la Oblazowa-kavo en la polaj Karpatoj kaj datita per radikarbometodo je 20.000 jaroj. Sed ankaŭ en Nederlando, Ameriko kaj Hindio oni malkovris ĉasbumerangojn. Eĉ en germanaj marĉoj oni trovis bumerangojn datitajn je 600 a.K., tiel ke oni certiĝis, ke tiu ĵetilo estis jam antaŭ la 1-a jarcento konata tra la mondo. En kelkaj tomboj en Egiptio oni malkovris ĵetbastonojn, kiuj ŝajne estis revenontaj bumerangoj. Egiptaj bildoj prezentas nobelajn egiptojn, kiuj per ĵetbastonoj ĉasas akvobirdojn. Hodiaŭ estas ĉefe la aŭstraliaj aborigenoj, kiuj famas pro la uzo de bumerangoj. Sed ankaŭ certaj indianoj nordamerikaj uzas tiujn ĉasilojn ankoraŭ nuntempe.

Komence la bumerango estis ĉasilo kaj multe pli peza kaj granda ol la nunaj lud- aŭ sportbumerangoj. Ĝi povis pezi ĝis 2 kilogramoj kaj mezuri ĝis 1,3 metroj. Spertaj ĵetantoj povas ĵeti tian bumerangon ĝis 100-metra distanco. La aŭstralaj aborigenoj uzis tiujn bumerangojn ankaŭ kiel fosilojnklabojn. Revenontaj bumerangoj eble estis trejniloj aŭ simple ludiloj.

James Cook kunportis en la jaro 1770 la unuan aŭstralian bumerangon al Eŭropo.

Disvastigo redakti

 
Bumerangoj en Melburna ekspozicio

La bumerangosporto ekzistas ĉefe en Eŭropo, Nordameriko, Japanio kaj Aŭstralio. La unuaj nacioj estas Germanio, Francio, Svislando, Usono, Japanio kaj ankaŭ Aŭstralio. Laŭ ĉiu lando ekzistas aldone al la naciaj organizoj ankaŭ regionaj bumerangokluboj. La regionaj kaj naciaj kluboj organizas prezentadojn kaj kursojn por konatigi bumerangosporton.

Eksteraj ligiloj redakti