Caspar Georg Carl Reinwardt

Caspar Georg Carl REINWARDT (5a de Junio 1773 en Lüttringhausen, Remscheid – 6a de Marto 1854 en Leiden) estis prusi-naska nederlanda botanikisto. Li estas konsiderata fonda patro de la Bogor Botanika Ĝardeno en Indonezio.

Caspar Georg Carl Reinwardt
Persona informo
Kaspar Georg Karl Reinwardt
Naskiĝo 3-an de junio 1773 (1773-06-03)
en Lüttringhausen
Morto 6-an de marto 1854 (1854-03-06) (80-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj germana vd
Loĝloko Nederlando vd
Ŝtataneco NederlandoDuklando Berg vd
Alma mater Universitato de AmsterdamoUniversitato de Harderwijk vd
Profesio
Okupo botanikistokemiistofizikisto • universitata instruisto • herpetologist • botanika kolektisto • zoologia kolektisto vd
Laborkampo plantosciencozoologiofiziko vd
Doktoreca konsilisto Gerardus Vrolik vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Litografio de la botanika ĝardeno de Bogor, 1880-aj jaroj.

Li estis profesoro de natura historio en la Universitato de Harderwijk el 1800 ĝis 1808. Poste li estis helpoprofesoro pri kemio kaj farmacio. En 1808 li plaĉis al la reĝo Louis Bonaparte kaj ricevis la postenon de direktoro de la "konstruotaj" botanikaj kaj zoologiaj ĝardenoj kaj muzeoj. En 1808 li iĝis membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[1] Poste li estis profesoro de natura historio en Amsterdamo. En 1816 li ricevis altajn postenojn en la Nederlanda Hindio kie li estris variajn botanikajn esplorojn tra la indonezia arkipelago. Reinwardt estis la fondinto (1817) kaj unua direktoro de la botanikaj ĝardenoj de Bogor (tiam nomita Buitenzorg) en la insulo Javo.[2]

Li revenis al Nederlando en 1822 kaj iĝis profesoro de natura historio en la Universitato de Leiden en 1823, kie li dediĉis sian vivon al kemio, botaniko kaj mineralogio.[3]

Reinwardt ankaŭ studis amfibiojn kaj reptiliojn, priskribante du novajn speciojn de serpentoj, Laticauda semifasciata kaj Xenopeltis unicolor.[4]

En 1831 Reinwardt publikigis katalogon de plantoj de la Leiden Hortus. Li kalkulis precize 5 600 speciojn kaj variaĵojn, pliigo de preskaŭ 600 ekde 1822.

Samnomaj taksonoj redakti

 
Nepenthes reinwardtiana.

Kelkaj el la taksonoj (kaj botanikaj kaj zoologiaj) kiuj honoris lin estas listitaj sube:[3][5]

Notoj redakti

  1. "Caspar Georg Carel Reinwardt (1773 - 1854)". Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj. Alirita la 7an de Februaro 2021.
  2. ADB: Reinwardt, Kaspar George Karl @ Allgemeine Deutsche Biographie
  3. 3,0 3,1 BHL Taxonomic literature: a selective guide to botanical publications Alirita la 7an de Februaro 2021.
  4. "Reinwardt". The Reptile Database. www.reptile-database.org.
  5. JSTOR Global Plants Reinwardt, Caspar George Carl (1773-1854)