Chanava
Chanava | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 980 44 (pošta Lenartovce) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 709 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48.337720.2982Koordinatoj: 48° 20′ N, 20° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 168 m [+] | ||
Areo | 18,93 km² (1 893 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png/330px-Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d5/Tompa_Morelli.jpg/300px-Tompa_Morelli.jpg)
Bazaj informoj
redaktiChanava (ĥanava), hungare Hanva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 19 km²
- Supermara alteco: 173 m
- Loĝantaro: 700
- Poŝtkodo: 980 44
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiChanava situas sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Sajó, laŭ traira flankovojo. Tornaľa troviĝas 15 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1293 en formo "Apathrevy" (=pramo de abato), baldaŭe "Honua" menciiĝis en 1266. Inter 1851-1868 la kalvinana pastro kaj samtempe poeto estis Mikaelo Tompa. En 1910 loĝis en Hanva 811 da homoj, (808 hungaroj, 2 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Hanva apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Putnok, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Chanava 721 da homoj, (636 hungaroj, po 40 slovakoj kaj ciganoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamulo
redakti- en 1855 ĉe Tompa gastigadis János Arany