Citronverbeno (latine: Aloysia citriodora[1]) estas falfolia plurjara arbusto 1-3 metrojn alta de la familio verbenacoj kun lignecetaj aŭ lignecaj tigoj en la supra parto kaj radiko aksonomorfa. La aromo odoregas je citrono, jen kial la nomo de tiu planto, kies lancetformaj preskaŭ sesilaj folioj longaj 7-10 kaj larĝaj 2-2,5 centimetrojn verticilas po tri (tial ankaŭ Verbena triphylla). Somere ĝi formas malgrandajn blanketajn aŭ liletajn florojn aranĝatajn je malkompaktaj spikoj de ĝis 10 cm. La frukto, maturiĝema nur en la originaj landoj, estas drupo subdividata en du nuksojn unusemajn. Multiĝo okazas sememarkote.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
citronverbeno

Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Lamiales
Familio: Verbenaceae
Genro: Aloysia
Specio: Aloysia citriodora
Aloysia citriodora
Palau
Sinonimoj

Verbena triphylla L'Hér.; Verbena citriodora Cav.; Lippia triphylla Kunth; Lippia citriodora L'Hér., Kuntze; Aloysia citriodora Cav., Ortega;

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
folioj kaj floroj de la citronverbeno

Ĝi sovaĝe kreskas en Peruo, Ĉilio, Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj Sud-Riogrando (Brazilo). El Sudameriko en la 17a jarcento oni enigis ĝin al Eŭropo. La citronverbeno estas fitofila kaj preferas klimaton konstante varman sed kultiveblas ankaŭ en milda sunriĉa, kie en kazo de bezono devas ŝirmati kontraŭ frosto. La grundo estu drenita, leĝere argila kaj en somero humida.

Uzoj redakti

La folioj kaj tigoj de tiu neotropika planto riĉas je volatila oleo enhavanta ĉefe la citronodorizan citralon, krome ankaŭ limonenon, linalolon, cineolon, terpineolon, kariofilenon kaj melatoninon. Ilia infuzaĵo (5 ĝis 20 g politre) el folioj kaj florpintoj kolektataj finprintempe kaj komencaŭtune uzatas kiel digestigilo, karminativo, antispasmilo, malforta sedativo. La citronverbena aromo utilas por fari viandaĵojn, fiŝaĵojn, fungaĵojn, salatojn, dolĉaĵojn, ŝorbeton kaj trinkaĵojn kiel teeskon aŭ la peruan Inka-Kolaon. Plue, komponantoj bonodoraj kaj eĉ baktericidaj de la volatila oleo eniĝas produktojn kiel sapojn, ŝampuojn, dentpastojn kaj harlociojn.

Referencoj redakti