Citrulino

kemia kombinaĵo
Citrulino
citrulino
Plata kemia strukturo de la Citrulino
citrulino
Tridimensia kemia strukturo de la Citrulino
Citrulino nature trovatas en la fruktoj de la genro Citrullus lanatus
Kemia formulo
C6H13N3O3
CAS-numero-kodo 372-75-8
ChemSpider kodo 9367
PubChem-kodo 9750
Merck Index 15,2330
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj senodoraj kristaloj
Molmaso 175,185 g·mol-1
Denseco 1,2919g cm−3
Fandpunkto 214°C[1]
Bolpunkto 386,7°C[2]
Ekflama temperaturo 187 °C
Acideco (pKa) 2,508
Solvebleco Akvo:200 g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S24/25 S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Citrulino aŭ C6H13N3O3 estas aminoacido ne proteinogena, senkolora kaj senodora solidaĵo, ekzistanta sub la formo de du enatiomeroj. Kiel la plejmulto el la aminoacidoj, ĝia natura formo estas la levogira. Ĝi ne estas kodigita de la ADN, sed ĝi estas produktata ekde la arginino per enzima procedo. Ĝi estas nature trovata en la fruktoj de la familio el la kukurbacoj. Ĝi ankaŭ troviĝas en la verdaĵoj tiaj kiaj cepoj kaj ajloj, kaj en proteinhavaj nutraĵoj tiaj kiaj fiŝoj, viandoj, legomoj kaj laktoderivaĵoj. La citrulino kaj la arginino partoprenas en la urea ciklo en la hepato kaj estas fundamenta por la homa organismo.

La sintazaj enzimoj de la nitrogena unuoksido sekrecias la neŭrotransmisiilon nitrogenan unuoksidon ekde la arginino, estigante kiel sekundaran produkton la citrulinon. La citrulino estas antaŭaĵo de la aminoacido arginino dum ĝia biosintezo. Citrulinemio estas hereda malsano kies kaŭzoj estas troo da amoniako kaj venenaj substancoj en la sango.[4] Ĝia traktado inkludas la uzon de arginino, natria benzoato kaj natria fenilacetato.[5]

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

  • Preparado per agado de "karbamoila fosfato" kaj "ornitino":

 +   + 

Sintezo 2 redakti

       

Sintezo 3 redakti

   

Literaturo redakti

Referencoj redakti