Clémence de Grandval

Clémence de Grandval (la 21an de januaro 1828 – la 15an de januaro 1907), naskiĝinta kiel Marie Félicie Clémence de Reiset kaj ankaŭ konata kiel Vicomtesse de Grandval kaj Marie Grandval, estis franca kantisto, pianisto kaj komponisto de la romantisma epoko.

Clémence de Grandval
Persona informo
Naskonomo Marie Félicie Clémence de Reiset
Naskiĝo 21-an de januaro 1828 (1828-01-21)
en Saint-Rémy-des-Monts
Morto 15-an de januaro 1907 (1907-01-15) (78-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Léonard Jean Népomucène de Reiset
Patrino Adèle de Reiset
Edz(in)o Charles Grégoire Amable Enlart de Grandval
Okupo
Okupo komponistopianisto • operkantisto
vdr

Ŝi estis persono kaj komponisto de staturo dum ŝia vivo, kvankam malpli memorita poste [1]. Multaj de ŝiaj verkaĵoj estis eldonita sub pseŭdonimoj.

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en riĉa kaj klera familio [2]. Ŝia patro estis talenta pianisto kaj ŝia patrino estis romanverkistino [3]. La juna Clemence de Reiset profitis de artaj agadoj organizitaj en sia hejmo fare de siaj gepatroj. Tie ŝi konatiĝis kun figuroj kiel la germana komponisto Flotow ĉe kiu ŝi komencis siajn muzikajn studojn infanaĝe, kaj Frédéric Chopin, kiu estis konstanta fonto de inspiro por ŝi.

La unuaj komponaĵoj de Clemence originas de ŝiaj fruaj adoleskaj jaroj: antaŭ la aĝo de dudek ŝi jam publikigis plurajn ĉambrajn verkojn. Ŝiaj ludado kaj komponaĵoj estis altgrade laŭditaj, kaj rapide Clemence establis sin sur la pariza muzika scenejo. Ŝi premieris sian unuan simfonion en la Granda Filharmonia Societo de Parizo kiun dirigentis Hector Berlioz (1851). La programo inkludis la unuajn kvar partojn de ŝia ‘Drameca Simfonio', ‘Romeo kaj Julieta’, kaj plurajn ariojn kantitajn fare de Pauline Viardot (V. en m. 157).

Ĉar la juna Clemence ne finis iujn muzikajn studojn, ŝi estis konsiderata amatoro, tamen, multaj kolegoj laŭdis ĝuste ŝian "komponan stilon netuŝitan de la skolastika pedanteco". Antaŭ ol Clemence de Reiset geedziĝis kun Charles-Grégoire de Grandval (1851), ŝi estis jam amata interpretisto kaj komponistino en la parizaj salonmuzikoj. Sed estis nur post la geedziĝo kiam ŝi vere studis komponadon, farante tion ĉe Camille Saint-Saëns. Ŝi iĝis unu el la plej sukcesaj komponistinoj en Francio kaj ŝia muzika produktiveco feliĉe ne malpliiĝis post la geedziĝo kiel estis ofte. Tamen, pro sia elstara socia pozicio Clemence komencis publikigi multajn el siaj verkoj sub diversaj pseŭdonimoj, kiel Caroline Blangy, Clémence Valgrand, Maria Felicita de Reiset kaj Maria Reiset de Tesier.

Ŝi komponis en preskaŭ ĉiuj ĝenroj: operoj, korusoj, kantoj por voĉo kaj piano, orkestraj verkoj, kaj instrumenta ĉambra muziko. Clemence de Grandval pritraktis la larĝan gamon de siaj muzikĝenroj per "nekontestebla vigleco... rimarkindaj kapabloj kaj rara kreivo", kiel komentas François-Joseph Fétis.

Precipe ŝi estis fama pro siaj scenejaj verkoj. Ŝia unua opero ‘Le sou de Lise’ premieris kiam ŝi estis 31-jaraĝa, kaj ŝia naŭa kaj lasta opero premieris kiam ŝi estis 64-jaraĝa. Verŝajne ŝia plej granda sukceso, kun la plej granda nombro da prezentoj tra la jaroj, estis Stabat mater (1871) kiu eniris la repertuaron de multaj preĝejoj [4].

Clemence de Grandval fariĝis grava figuro en la Nacia Societo de Muziko, kaj dum la 1870aj kaj 1880aj jaroj ŝi estis ĝia plej ludita komponisto. Ŝi gajnis la inaŭguran Concours Rossini de la Belarta Akademio por sia oratorio ‘La filino de Jairo’ (1880) [5], kaj dek jarojn poste la Pariza Konservatorio aljuĝis al ŝi la ‘Premion Cartier’ por sia tuta ĉambra muzikproduktado.

Ŝia influo en parizaj muzikaj cirkloj, en koncertaj societoj aŭ aristokrataj salonoj, atingis sian pinton dum la 70-aj jaroj. La prezento de ŝia “Konĉerto por hobojo op.7” ĉe la Konservatoria Koncerta Societo povas esti konsiderata simbolo de tiu sukceso. La lasta, bonega el ŝiaj komponaĵoj estis la opero Mazeppa, premierita en Bordeaux en 1892.

Clemence de Grandval postlasis konsiderindan kaj varian verkaron, multe el kiuj estas de la plej alta kvalito kaj meritas esti aŭdataj pli ofte.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 165 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Notindaj komponaĵoj redakti

Malkiel multaj de ŝiaj samtempuloj, Grandval verkis multajn pecojn por hobojo kaj malkiel ŝiaj virinaj samtempuloj, ŝi verkis plurajn operojn. Elektita verkaĵojn inkluzivas:

Opero redakti

  • Le sou de Lise (1859)
  • Les fiancés de Rosa (1863)
  • Piccolino (1869)
  • Atala (c. 1888)
  • Mazeppa (1892)

Koralo redakti

  • Meso (1867)
  • Stabat mater (1870), cantata
  • Sainte-Agnès (1876), oratorio
  • La fille de Jaïre (1881), oratorio

Koncertante redakti

  • Oboe koncerto en D minoro, Op. 7

Ĉambro redakti

Kantoj redakti

  • "Noël!" (1901)

Premioj redakti

  • 1880: Concour Rossini, pro ŝia oratorio La fille de Jaïre.
  • 1890: Cartier Premio, Konservatorio de Parizo, pro ŝia ĉambra muziko [3].

Referencoj redakti

  1. Robert Hugill (February 2008) CD review: Clemence de Grandval: Works for Oboe. MusicWeb-International. Alirita la 4an de marto 2011.
  2. “Grandval (née de Reiset), Marie (Félicie Clémence), Vicomtesse de”, New Grove Dictionary of Music and Musicians.
  3. 3,0 3,1 Desmond, Kevin La cour du bois (france). Culture, Patrimoine, Folklore du Saosnois en Sarthe. Alirita 4an de marto 2011.
  4. Robert Hugill Reviewer's log - April 2008. MusicWeb-International. Alirita la 4an de marto 2011.
  5. Holoman, D. Kern. (2004) The Societ́e ́des concerts du conservatoire, 1828–1967.

Eksteraj ligiloj redakti