Clarence Bicknell

brita arkeologiisto, pastro (kiu forlasis la eklezion) kaj esperantisto.
(Alidirektita el Clarence BICKNELL)

Clarence BICKNELL [biknel] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1842 en Herne Hill apud Londono, Anglio; mortis la 17-an de julio 1918 en la vilaĝo Casterino de la komunumo Tenda, okcidente de la komunumocentro, tiam en Italio, ekde 1947 en Francio) estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905[1].

Clarence Bicknell
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1842 (1842-10-27)
en Herne Hill
Morto 17-an de julio 1918 (1918-07-17) (75-jaraĝa)
en Castérino
Lingvoj EsperantoanglaVolapukoitalafranca
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de KembriĝoTrinity College
Familio
Patro Elhanan Bicknell
Frat(in)o Algernon Sidney Bicknell
Okupo
Okupo antropologo • arkeologoesperantistobotanikisto • matematikisto • artistofilantropo
Esperanto
Esperantisto numero 4686
vdr

Li estis inter la fondintoj de la Esperanto-movado en Italio, kie li loĝis preskaŭ kvardek jarojn. Li starigis bibliotekon kaj muzeon en Bordighera[2]. Bicknell aldone al sia Esperanto-agado faris arkeologiajn registrojn en la nuna sudorienta Francio. Lia studo kaj pasio por la floraro de nordokcidenta Italio estigis en li deziron fari arton el tiuj floroj[3].

Vivo redakti

Bicknell venis el riĉa familio, en 1865 li doktoriĝis pri matematiko en Cambridge, kaj en 1873 obtenis la Magistron (Master of Arts). En la 1870-aj jaroj li iĝis pastro de la anglikana eklezio[4], kaj komencis sian funkcion ĉe la religia komunumo de Stoke on Tern; post kelkaj jaroj, tamen, decidis forlasi sian postenon por dediĉi sin al studado de naturaj sciencoj. Poste li komencis vojaĝi tra la mondo. Li estis en Cejlono, en Nov-Zelando, en Maroko, en Majorko, kaj fine en 1877 [4] li alvenis en Italio. Post mallonga periodo en Finale li alvenis en Bordighera en 1878, li enamiĝis al la urbeto kaj decidis resti tie ankaŭ danke al la familio de la reverendo Charles Fanshawe, kiu invitis lin ofici en la loka anglikana komunumo.

Li ekloĝis en Villa Rosa kaj tuj sindediĉis al vivo de studado kaj scienca esplorado. Ĉefe li interesiĝis pri la loka flaŭro, komencante precizan kaj sisteman klasadon de ĉiuj specioj kiujn li trovis sur la montetoj ĉirkaŭ Bordighera. Iom post iom pliigante la radiuson de siaj ekskursoj; ne estis valo aŭ montaro de la Riviero, de Ventimiglia ĝis San Remo kiun li ne vizitis. Li povis do, en 1885, publikigi sian plej prestiĝan verkon pri botaniko: Flowering plants and ferns of the Riviera, bonegan kaj dikan verkon kun 82 koloraj ilustraĵoj de li mem pentritaj, kiu science priskribas la tutan flaŭron de la Riviero.

En tiu ĉi periodo Bicknell forlasis sian prireligian aktivadon. La kialo estas interesa: estis periodo de akraj kontrastoj inter la eklezioj anglikana kaj katolika, sed Bicknell volonte kunlaboris ankaŭ kun la katolikoj de Bordighera. Li estis pro tio oficiale riproĉita de la anglikanaj superuloj kaj petata ekskuzi sin. Clarence Bicknell estis alkutimiĝita rigardi la aferojn de iu alta spirita vidpunkto, kaj ankaŭ pro tio estis tiom ĝenita pro tiu sekteca sinteno, ke li ne nur ne volis modifi sian sintenon sed deklaris ke li ne plu volis esti nomata “reverendo”. Li eĉ konstruigis en sia proprieto, laŭlonge de la Kapelo kiu estis apude, altan muron por ne konsenti ĝian vidon, kaj de tiam pli intensigis siajn sciencajn studojn.

Sed se la botaniko absorbis lin, Bicknell trovis la eblecon okupiĝi pri multaj aliaj aferoj. Hardita de la jaroj de religia vivo, denaske inklina al la scienco-studoj kaj de la belartoj, nelacigebla marŝamanto, li estis en la sama tempo agema homo kaj humaneca homo regata de superaj idealoj.

En 1888 fondiĝis la Muzeo Bicknell, kiun li konstruigis por enteni liajn botanikajn kaj arkeologiajn kolektaĵojn; en 1913 li aldonigis apudan konstruaĵon por la Biblioteko.[4] Ekde 1937 la Muzeo-biblioteko Clarence Bicknell estas administrita de la Istituto Internazionale di Studi Liguri.

Alia aktiveco de Bicknell, ĉiam diskreta kaj ofte sekreta, estis bonfarado.

Skribis pri tio lia amiko Issel: “Li ĉiam estis preta helpi. Sed tiu ĉi homo ĉiam malavara kun siaj proksimuloj, amis vivi tre simple kaj kutime vojaĝis triaklase!”

Kiam li fondis la Muzeon, Bicknell ankoraŭ ne estis komencinta la studadon kiu poste donis al li la plej grandan famon: la prahistoriaj ŝtongravuraĵoj de Monto Bego.

En 2018 oni celebras la centjaron de lia morto.

Clarence Bicknell kaj Esperanto redakti

 
vizito de esperantistoj al la memfarita kampara domo de Clarence Bicknell en Casterino (Tenda), de li dekoraciita per pentraĵoj de floroj kaj proverboj esperantaj.

Li multe interesiĝis pri la ideo de la internacia helplingvo; komence li lernis Volapukon, sed poste li alproksimiĝis al Esperanto kaj fine iĝis esperantisto ekde 1897. Bicknell ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en 1905 en Boulogne-sur-Mer, Francio.

En 1906 kun la bohema profesorino Rosa Junck li fondis la Esperantan grupon de Milano, kaj en 1910 li fondis la esperantistan grupon de Bordighera "Antaŭen", kiun li prezidis ĝis sia morto en 1918.[4] En 1913 li aperigis anglalingvan libron Guide to the Prehistoric Rock Engravings of the Italian Maritime Alps (Gvidlibro de la surrokaj gravuraĵoj en la italaj Maraj Alpoj), kiu estis tradukita en la francan kaj en la italan, kaj daŭre restas referenca arkeologia verko pri la gravuraĵoj de la "Vallée des Merveilles" (Valo de la Mirindaĵoj).

Esperantistoj gastis ĉe li, ekzemple la ĉeĥo Alexandr Sommer Batěk fine de la jaro 1909.[5] Li gastigis ankaŭ la boheman Rosa Junck al kiu li instruis Esperanton kaj kiu kunlaboris kun li en la tradukado de multnombraj literaturaĵoj. Bicknell mone subtenis multajn Esperanto-entreprenojn. Li ankaŭ transskribis literaturajn Esperantajn verkojn brajlen[6]. Li verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo kaj The British Esperantist; multaj restis manuskriptoj. Tradukis: Horacio de Lord Macauley, 1906, dua eldono 1907; Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.

Filmeto pri lia vivo redakti

La filmeto haveblas en kvar lingvoj (angla, franca, itala kaj en Esperanto). La Esperanta versio titoliĝos La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell kies oficiala lanĉo okazis dum la itala kongreso de Esperanto en 2017. Estas preparata sonora parto de la filmo ankaŭ en Esperanto.

La filmeto prezentas Clarence Bicknel kiel amanton de la naturo, faman botanikiston, arkeologon kaj pentriston kun indikoj pri liaj profundaj rilatoj al Esperanto. Ne aperas en la filmeto bildoj pri lia domo en Casterino kun Esperantlingvaj proverboj kaj pentraĵoj sur la pordoj, fenestro-kovriloj kaj internaj muroj, ĉar la nunaj posedantoj de tiu montara domo ne donis la permeson publikigi tiujn fotojn. Estas preparata sonora parto de la filmo ankaŭ en Esperanto.

La filmo estas realigita de lia nevo Marcus Bicknell, reĝisoris Remy Masseglia, ĉefaj personecoj: Renchi Bicknell (Clarence) kaj Vanessa Bicknell (Alice Campbell).

La filmeto estas profesie altnivela kun belegaj bildoj pri pejzaĝoj, floroj, bestoj kaj plurmiljaraj gravuraĵoj sur la montara rokaro, la amata vivmedio de Clarence Bicknell en kaj ĉirkaŭ Bordighera.

Literaturo redakti

  • (esperanto, angla, franca, itala) The Book of Guests in Esperanto. ISBN: 979-8825934518, 2022, 397 paĝoj.
  • (esperanto) Chippindale, Christopher. Trad. Humphrey Tonkin. Pado al Paradizo. Clarence Bicknell kaj la Valo de la mirindaĵoj. Milano: Itala Esperanto-Federacio, 2018, 78 paĝoj.
  • Tonkin, H., Clarence Bicknel, poeto, pionira esperantisto, sciencisto, IKU-prelego dum la Universala Kongreso de Esperanto de 2017 en Seulo, Sud-Koreio. Presite aperis en Internacia Kongresa Universitato. Red. Amri Wandel. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2017.
  • (franca) Chippindale, Christopher. La "Casa Fontanalba" - la vie de Clarence Bicknell. En: Rivista ingauna e intemelia. Bordighera: Deputazione di Storia Patria per la Liguria / Sezione Ingauna e Intemelia, 2003.
  • (itala) Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982.

Aperis en Esperanto redakti

 
Teksto de poeziaĵo verkita de Bicknell okaze de la morto de Zamenhof kaj aperigita en 1917 en L'Esperanto

Clarence Bicknel verkis originale en Esperanto kaj ankaŭ faris tradukojn en Esperanto.

Himnoj redakti

Ĉar Dio, la Paŝtisto mia

Poemoj redakti

Soneto, La Laboro, Aprilo 1921.

Adiaŭ

La nova jaro 1904

Versaĵo pri amo

Tradukoj redakti

La Sekreto de Amo de William Blake

Pentraĵoj redakti

Proverboj en la angla kaj Esperanto sur heraldikaj ŝildoj. La proverboj en Esperanto estas ankaŭ karakterizaĵo sur la fenestroj kaj pordoj kaj internaj muroj (freskoj) de lia montara domo en Casterino (Casa Fontanalba[7]) en la altaj montoj de la franc-itala limo-regiono. Ankaŭ iuj keramikaĵoj estis kun Esperanto-tekstoj[1][8].

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (angla) Clarence Bicknell and Esperanto, retejo de la Clarence Bicknell Fonduso
  2. Pado al paradizo: Clarence Bicknell kaj la Valo de la Mirindaĵoj, Informilo por interlingvistoj (IpI), 27-a jaro (tria serio) | n-ro 105 (3/2018) | ISSN 1385-2191n p. 3 (PDF)
  3. (itala) Clarence Bicknell. La passione per i fiori diventa arte (la pasio por la floroj fariĝas arto), Monaco Italia Magazine, la 12-an de septembro 2017, alirite la 20-an de julio 2018.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Migliorini, Elio, verko citita 1982, p. 7.
  5. (ĉeĥa) Sommer Batèk (1925) Jak jsem padesát let žil a pracoval: paměti za prvních 50 let mého života 1874-1924 (450 p.) (la ĉeĥa), Praha: B. Kočí, p. 202–203.
  6. Enciklopedio de Esperanto, 1933; reeldono en 1986).
  7. Casa Fontanalba, Fondumo Clarence Bicknell, 2013
  8. La Mondo de Internoj, Londono, junio 1990. Artikolo "Vallee des Merveilles" de Marie-France Boyer kun 17 koloroj fotoj de Jean-Bernard Naudin. Paĝoj 124-135