Csilla Maronka
Csilla Maronka [ĉilla], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maronka Csilla estas hungara aktoro, instruisto, kulturdomestro.
Csilla Maronka | |
---|---|
Csilla Maronka | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1961 (62-jaraĝa) en Mali Idjoŝ |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Mihály Orth |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Csilla Maronka[1][2] naskiĝis la 2-an de junio 1961 en Mali Idjoŝ (Jugoslavio).
Biografio redakti
Csilla Maronka apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Ŝi maturiĝis kun diplometo pri kulturisto en gimnazio en Baĉka Topola, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1984. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zsuzsa Simon, Gyula Szabó (aktoro), István Szabó (filmreĝisoro), József Gáti, kaj Sári Gencsy. Ŝi ricevis rolojn jam dum la studentaj jaroj, post la diplomo ŝi aliĝis al Teatro Hevesi Sándor. Inter 1985-1987 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Pécs), poste de Teatro de Kecskemét. Ekde 1994 ŝi ne ligiĝis al teatro, ŝi ricevis rolojn en pluraj teatroj, scenejoj. Ŝi kelkfoje kreis teatrajn kostumojn, ankaŭ instruis. En 2000 ŝi translokiĝis al Esztergom, kie ŝi fondis teatran trupon en 2017 kaj ekde 2010 ŝi estis kulturdomestro. Ŝi naskis filon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Cordelia
- Othello - Desdemona
- Romeo kaj Julieta - S-ino Montague
- Molière: Tartufo - Dorine
- Anton Ĉeĥov: Onklo Vanja - Sonja
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Imre Madách: La tragedio de l' homo – Éva (ina ĉefrolo)
- Imre Kálmán:
- A bajadér - Marietta
- Csárdáskirálynő - Stázi; Cecília
- Alan Jay Lerner - Frederick Loewe: My Fair Lady - S-ino Higgins
- Károly Nóti - István Zágon - Mihály Eisemann: Hyppolit, la lakeo - S-ino Schneider
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Szabadonczok (2017) - Annamária