Dionisios Solomos
Dionisios Solomos (greke:Διονύσιος Σολωμός, 8a de aprilo 1798 - 9a de februaro 1857) estis Greka poeto el Zakinto. Li estas plej konata kiel la aŭtoro de la Himno al Libereco (greke:Ὕμνος εἰς τὴν Ἐλευθερίαν, Ýmnos eis tīn Eleutherían), el kiu la unuaj du strofoj, kun la muziko de Nikolaos Mantzaros, fariĝis la Greka nacia himno en 1865. Li estis la ĉefulo de la Heptanesa Skolo de poezio, kaj oni povas rigardi lin kiel nacia poeto de Grekio - ne nur pro tio, ke li verkis la nacian himnon, sed ankaŭ ĉar li kontribuis al la konservo de pli frua poezia tradicio kaj reliefigis ĝian utilon al la moderna literaturo. Aliaj rimarkindaj poemoj inkluzivas Ὁ Κρητικός (La Kretulo), Ἐλεύθεροι Πολιορκημένοι(La Liberaj Sieĝitaj) kaj aliaj. La karakterizaĵo de lia laboro estas tio, ke neniu poemo escepte de la Himno al Libereco estis kompletigita, kaj preskaŭ nenio estis eldonita dum lia vivdaŭro.
Dionisios SOLOMOS | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dionisios Solomos
| |||||
Persona informo | |||||
Διονύσιος Σολωμός | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1798 en Zakinto, Grekio | ||||
Morto | 9-an de februaro 1857 en Korfuo, Grekio | ||||
Nacieco | greko | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | moderna greka • itala • greka vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Pavio - juro (–1817) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Q12882221 vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Imnos is tin Eleftherian ❦ The Free Besieged ❦ Q12882062 vd | ||||
| |||||
Sukcesis kiel | verkisto | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aperis en Esperanto
redakti- La blondulino, tradukita de Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, 1913.
Libroj pri Dionýsios Solomós
redakti- angle Romilly Jenkins, Dionysios Solomós., Cambridge U.P., 1940.
- angle Byron Raizis, Dionysios Solomos., Twayne, New York, 1972.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dionysios Solomos en la angla Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.